La psalmaro 119
Esperanto
1ALEF. Bone estas al tiuj, kies vojo estas senmakula, Kiuj iras laux la legxo de la Eternulo.

2Bone estas al tiuj, kiuj plenumas Liajn decidojn, Kiuj sercxas Lin per la tuta koro;

3Ili ne faras malbonagon, Ili iras laux Liaj vojoj.

4Vi ordonis al ni, Forte observi Viajn legxojn.

5Ho, estu fortikaj miaj vojoj, Ke mi observu Viajn legxojn!

6Tiam mi ne bezonos honti, Kiam mi atentos cxiujn Viajn ordonojn.

7Mi gloros Vin el pura koro, Lernante la jugxojn de Via justeco.

8Viajn legxojn mi observos; Ne forlasu min tute.

9BET. Per kio junulo povas purigi sian vojon? Per plenumado laux Viaj vortoj.

10Per mia tuta koro mi Vin sercxas; Ne lasu min deflankigxi de Viaj ordonoj.

11En mia koro mi konservas Vian diron, Por ke mi ne peku antaux Vi.

12Benata Vi estas, ho Eternulo; Instruu al mi Viajn legxojn.

13Per miaj lipoj mi rakontas CXiujn decidojn de Via busxo.

14Pri la vojo de Viaj legxoj mi gxojas, Kiel pri granda ricxeco.

15Pri Viaj ordonoj mi meditas, Kaj mi rigardas Viajn vojojn.

16Mi havas plezuron de Viaj legxoj, Mi ne forgesas Vian vorton.

17GIMEL. Bonfaru al Via sklavo, Ke mi vivu kaj plenumu Vian vorton.

18Malfermu miajn okulojn, Ke mi vidu miraklojn de Via instruo.

19Migranto mi estas sur la tero; Ne kasxu antaux mi Viajn ordonojn.

20Elturmentigxis mia animo De sencxesa sintirado al Viaj jugxoj.

21Vi humiligas la malbenitajn fierulojn, Kiuj deklinigxas de Viaj ordonoj.

22Forigu de mi honton kaj malhonoron, CXar mi observas Viajn decidojn.

23Ecx kiam sidas eminentuloj kaj parolas kontraux mi, Via sklavo meditas pri Viaj legxoj.

24Viaj decidoj estas mia plezuro, Miaj konsilantoj.

25DALET. Mia animo algluigxis al la polvo; Vivigu min laux Via vorto.

26Mi raportis pri miaj vojoj, kaj Vi auxskultis min; Instruu al mi Viajn legxojn.

27Komprenigu al mi la vojon de Viaj ordonoj; Kaj mi meditos pri Viaj mirakloj.

28Konsumigxis mia animo pro malgxojo; Restarigu min laux Via vorto.

29La vojon de malvero deturnu de mi, Kaj donacu al mi Vian instruon.

30La vojon de la vero mi elektis, Mi sopiris al Viaj legxoj.

31Mi alkrocxigxis al Viaj ordonoj; Ho Eternulo, ne hontigu min.

32Mi kuras laux la vojo de Viaj legxoj, CXar Vi largxigas mian koron.

33HE. Montru al mi, ho Eternulo, la vojon de Viaj legxoj, Kaj mi gxin sekvos gxis la fino.

34Komprenigu al mi, kaj mi sekvos Vian instruon, Kaj mi konservos gxin per la tuta koro.

35Irigu min sur la vojeto de Viaj ordonoj, CXar en gxi mi havas plezuron.

36Klinu mian koron al Viaj legxoj, Sed ne al profito.

37Deturnu miajn okulojn, ke ili ne rigardu falsajxon; Vivigu min per Viaj vojoj.

38Plenumu al Via sklavo Vian diron, Kiu koncernas respekton por Vi.

39Forigu mian malhonoron, kiun mi timas; CXar Viaj jugxoj estas bonaj.

40Jen mi deziregas Viajn ordonojn; Per Via justeco vivigu min.

41VAV. Kaj venu al mi Viaj favoroj, ho Eternulo, Via helpo, konforme al Via vorto,

42Ke mi povu doni respondon al mia insultanto; CXar mi fidas Vian vorton.

43Ne forprenu tute de mia busxo la vorton de vero, CXar mi esperas al Viaj jugxoj.

44Kaj mi konservos Vian instruon CXiam kaj eterne.

45Kaj mi iros en libereco, CXar mi sercxas Viajn ordonojn.

46Kaj mi parolos pri Viaj legxoj antaux regxoj, Kaj mi ne hontos.

47Kaj mi havos plezuron de Viaj ordonoj, Kiujn mi amas.

48Kaj mi etendos miajn manojn al Viaj ordonoj, kiujn mi amas, Kaj mi meditos pri Viaj legxoj.

49ZAIN. Rememoru la vorton al Via sklavo, Pri kio Vi min esperigis.

50CXi tio estas mia konsolo en mia mizero, Ke Via vorto min revivigas.

51Fieruloj tre forte min mokas, Sed de Via instruo mi ne deklinigxis.

52Mi rememoras Viajn jugxojn de tempoj tre antikvaj, ho Eternulo, Kaj mi konsoligxas.

53Flama furiozo min kaptas pro la malvirtuloj, Kiuj forlasas Vian legxon.

54Viaj legxoj estas por mi kantoj En la domo de mia migrado.

55Mi rememoras en la nokto Vian nomon, ho Eternulo, Kaj mi plenumas Vian instruon.

56Tio farigxis al mi, CXar mi observas Viajn ordonojn.

57HXET. Mi diris:Mia sortajxo estas, ho Eternulo, Plenumi Viajn vortojn.

58Mi petegas antaux Vi per la tuta koro: Korfavoru min, konforme al Via vorto.

59Mi esploris miajn vojojn Kaj direktis miajn pasxojn al Viaj legxoj.

60Mi rapidas kaj ne prokrastas, Por plenumi Viajn ordonojn.

61Retoj de malvirtuloj min cxirkauxis; Sed Vian instruon mi ne forgesis.

62En la mezo de la nokto mi levigxas, Por glori Vin por Viaj justaj jugxoj.

63Mi estas kamarado por cxiuj, Kiuj Vin timas kaj kiuj observas Viajn ordonojn.

64De Via boneco, ho Eternulo, la tero estas plena; Instruu al mi Viajn legxojn.

65TET. Bonon Vi faris al Via sklavo, ho Eternulo, Konforme al Via vorto.

66Bonajn morojn kaj scion instruu al mi, CXar al Viaj ordonoj mi kredas.

67Antaux ol mi suferis, mi erarvagis, Sed nun mi observas Vian vorton.

68Vi estas bona kaj bonfara; Instruu al mi Viajn legxojn.

69Fieruloj plektis mensogon pri mi; Sed mi per la tuta koro konservas Viajn ordonojn.

70Grasigxis kiel sebo ilia koro; Sed mi havas plezuron de Via instruo.

71Bone estas al mi, ke mi suferis, Por ke mi lernu Viajn legxojn.

72Pli bona estas por mi la instruo de Via busxo, Ol miloj da oreroj kaj argxenteroj.

73JOD. Viaj manoj min kreis kaj fortikigis; Prudentigu min, kaj mi lernu Viajn ordonojn.

74Viaj timantoj min vidos kaj gxojos, CXar mi fidis Vian vorton.

75Mi scias, ho Eternulo, ke Viaj jugxoj estas justaj, Kaj ke Vi juste min suferigis.

76Via boneco estu do mia konsolo, Konforme al Via vorto al Via sklavo.

77Venu sur min Via favorkoreco, ke mi vivu; CXar Via instruo estas mia plezuro.

78Hontigxu la fieruloj, cxar maljuste ili min premis; Mi meditos pri Viaj ordonoj.

79Turnigxu al mi Viaj timantoj Kaj la konantoj de Viaj legxoj.

80Mia koro estu gxusta, laux Viaj legxoj, Por ke mi ne hontigxu.

81KAF. Mia animo avidas Vian savon; Vian vorton mi fidas.

82Miaj okuloj avidas Vian vorton, dirante: Kiam Vi min konsolos?

83CXar mi farigxis kiel felsako en fumo; Sed Viajn legxojn mi ne forgesas.

84Kiom estos la tagoj de Via sklavo? Kiam Vi faros jugxon super miaj persekutantoj?

85Fosojn fosis al mi la fieruloj, Kontrauxe al Viaj legxoj.

86CXiuj Viaj ordonoj estas vero; Maljuste oni min persekutas; helpu min.

87Oni preskaux pereigis min de sur la tero, Sed mi ne forlasis Viajn ordonojn.

88Laux Via boneco vivigu min, Kaj mi observos la ordonojn de Via busxo.

89LAMED. Por eterne, ho Eternulo, Via vorto staras forte en la cxielo.

90Por cxiuj generacioj restas Via vero; Vi fortikigis la teron, kaj gxi staras.

91Laux Viaj legxoj cxio nun staras, CXar cxio estas Viaj sklavoj.

92Se Via instruo ne estus mia konsolo, Mi pereus en mia mizero.

93Neniam mi forgesos Viajn ordonojn, CXar per ili Vi min vivigas.

94Al Vi mi apartenas; Helpu min, cxar mi sercxas Viajn ordonojn.

95Pri mi embuskis malvirtuloj, por min pereigi; Sed mi studas Viajn legxojn.

96CXe cxiu afero mi vidis finon; Sed Via ordono estas tre vasta.

97MEM. Kiel mi amas Vian instruon! La tutan tagon mi meditas pri gxi.

98Via ordono faras min pli sagxa ol miaj malamikoj, CXar gxi restas al mi por cxiam.

99Mi farigxis pli sagxa, ol cxiuj miaj instruantoj, CXar Viaj legxoj estas mia tuta meditado.

100Mi estas pli scianta ol maljunuloj, CXar Viajn ordonojn mi konservas.

101De cxiu malbona vojo mi detenas mian piedon, Por plenumi Vian vorton.

102De Viaj decidoj mi ne deklinigxas, CXar Vi min gvidas.

103Kiel dolcxa estas por mia palato Via vorto! Pli ol mielo por mia busxo!

104De Viaj ordonoj mi prudentigxas; Tial mi malamas cxiun vojon de malvero.

105NUN. Via vorto estas lumilo por miaj piedoj, Kaj lumo por mia vojo.

106Mi jxuris, kaj mi plenumos: Observi Viajn justajn decidojn.

107Mi estas tre senfortigita, ho Eternulo; Vivigu min, konforme al Via vorto.

108La oferdono de mia busxo placxu al Vi, ho Eternulo, Kaj pri Viaj decidoj instruu min.

109Mia animo estas cxiam en mia mano, Sed Vian instruon mi ne forgesas.

110La malvirtuloj metis reton por mi; Sed de Viaj ordonoj mi ne deklinigxis.

111Mi heredigis al mi Viajn ordonojn por cxiam, CXar ili estas la gxojo de mia koro.

112Mi klinis mian koron, Por plenumi Viajn legxojn eterne gxis la fino.

113SAMEHX. Skeptikulojn mi malamas, Sed Vian instruon mi amas.

114Vi estas mia sxirmo kaj sxildo; Vian vorton mi fidas.

115Forigxu de mi, malbonagantoj; Mi observos la ordonojn de mia Dio.

116Subtenu min laux Via diro, ke mi vivu; Kaj ne hontigu min pri mia espero.

117Fortikigu min, ke mi savigxu, Kaj mi cxiam havos plezuron de Viaj legxoj.

118Vi forpusxas cxiujn, kiuj deklinigxas de Viaj legxoj, CXar ilia falsajxo estas mensoga.

119Kiel skorion Vi forjxetas cxiujn malvirtulojn sur la tero; Tial mi amas Viajn decidojn.

120De Via teruro tremas mia karno, Kaj Viajn jugxojn mi timas.

121AIN. Mi faris jugxon kaj justecon; Ne transdonu min al miaj premantoj.

122Garantie liberigu Vian sklavon por bono, Por ke fieruloj min ne premu.

123Miaj okuloj sopiras Vian helpon Kaj Vian justan vorton.

124Agu kun Via sklavo laux Via boneco, Kaj Viajn legxojn instruu al mi.

125Mi estas Via sklavo; Klerigu min, ke mi sciu Viajn decidojn.

126Estas tempo, ke la Eternulo agu: Ili rompis Vian legxon.

127Tial mi amas Viajn ordonojn Pli ol oron, ecx ol puran oron.

128Tial mi estimas cxiujn Viajn ordonojn, CXiun vojon de malvero mi malamas.

129PE. Mirindaj estas Viaj decidoj; Tial mia animo ilin konservas.

130Malkasxo de Via vorto klerigas, GXi prudentigas simplanimulojn.

131Mi malfermas mian busxon kaj enspiras, CXar mi deziregas Viajn ordonojn.

132Turnu Vin al mi kaj korfavoru min, Kiel Vi agas kun la amantoj de Via nomo.

133Direktu miajn pasxojn laux Via promeso; Kaj nenia malhonesteco ekregu super mi.

134Liberigu min de homa premado; Kaj mi observos Viajn ordonojn.

135Lumu per Via vizagxo sur Vian sklavon, Kaj instruu al mi Viajn legxojn.

136Torentojn da akvo elversxas miaj okuloj, Pro tio, ke oni ne plenumas Vian instruon.

137CADI. Justulo Vi estas, ho Eternulo, Kaj justaj estas Viaj jugxoj.

138Vi aperigis Viajn decidojn Kun justeco kaj plena vero.

139Elturmentis min mia fervoro, CXar miaj malamikoj forgesis Viajn vortojn.

140Tre pura estas Via vorto, Kaj Via sklavo gxin amas.

141Mi estas malgranda kaj malestimata; Sed Viajn ordonojn mi ne forgesas.

142Via justeco estas justeco eterna, Kaj Via instruo estas vero.

143Sufero kaj mizero min trafis; Sed Viaj ordonoj estas mia plezuro.

144La justeco de Viaj decidoj estas eterna; Klerigu min, por ke mi vivu.

145KOF. Mi vokas el la tuta koro; auxskultu min, ho Eternulo; Mi plenumos Viajn legxojn.

146Mi vokas al Vi; savu min, Kaj mi konservos Viajn decidojn.

147Antaux la matenrugxo mi vokas; Vian vorton mi fidas.

148Antaux la noktaj gardopartoj miaj okuloj vekigxas, Por ke mi meditu pri Via vorto.

149Mian vocxon auxskultu, laux Via boneco, ho Eternulo; Laux Via justeco lasu min vivi.

150Alproksimigxas malicaj persekutantoj; Malproksimaj ili estas de Via legxo.

151Proksima Vi estas, ho Eternulo; Kaj cxiuj Viaj ordonoj estas vero.

152De longe mi scias pri Viaj decidoj, Ke Vi fiksis ilin por cxiam.

153RESX. Rigardu mian mizeron, kaj liberigu min, CXar Vian instruon mi ne forgesis.

154Defendu mian aferon, kaj liberigu min; Laux Via vorto lasu min vivi.

155Malproksima de malvirtuloj estas savo, CXar ili ne sxatas Viajn legxojn.

156Via favorkoreco estas granda, ho Eternulo; Laux Via justeco lasu min vivi.

157Multaj estas miaj persekutantoj kaj premantoj, Sed de Viaj decidoj mi ne deklinigxis.

158Mi vidis perfidulojn, kaj mi ilin abomenis, CXar Vian vorton ili ne observis.

159Rigardu, mi amas Viajn ordonojn; Ho Eternulo, laux Via boneco lasu min vivi.

160La esenco de Via vorto estas vero, Kaj eterna estas cxiu jugxo de Via justeco.

161SXIN. Princoj persekutas min senkauxze; Sed Vian vorton timas mia koro.

162Mi gxojas pri Via vorto, Kiel ricevinto de granda akiro.

163Malveron mi malamas kaj abomenas; Vian instruon mi amas.

164Sepfoje cxiutage mi Vin gloras Por Viaj justaj jugxoj.

165Grandan pacon havas la amantoj de Via instruo; Kaj ili ne falpusxigxas.

166Mi atendas Vian savon, ho Eternulo, Viajn ordonojn mi plenumas.

167Mia animo observas Viajn decidojn, Kaj mi ilin forte amas.

168Mi observas Viajn ordonojn kaj decidojn, CXar cxiuj miaj vojoj estas antaux Vi.

169TAV. Mia krio venu al Vi, ho Eternulo; Laux Via vorto klerigu min.

170Mia petego venu al Vi; Laux Via diro savu min.

171Miaj lipoj eldiru gloradon, CXar Vi instruas al mi Viajn legxojn.

172Mia lango predikos pri Via vorto, CXar cxiuj Viaj ordonoj estas justaj.

173Via mano estu al mi helpo, CXar Viajn ordonojn mi elektis.

174Mi deziregas Vian savon, ho Eternulo, Kaj Via instruo estas mia plezuro.

175Mia animo vivu kaj gloru Vin, Kaj Viaj jugxoj min helpu.

176Mi erarvagis kiel perdita sxafo; Elsercxu Vian sklavon, cxar Viajn ordonojn mi ne forgesis.



Esperanto

Bible Hub

Psalm 118
Top of Page
Top of Page