La psalmaro 129
Esperanto
1Kanto de suprenirado. Multe oni afliktis min de post mia juneco, Diras Izrael,

2Multe oni afliktis min de post mia juneco, Sed oni min ne pereigis.

3Sur mia dorso plugis plugistoj, Faris siajn sulkojn longaj.

4La Eternulo estas justa; Li dishakis la sxnurojn de la malvirtuloj.

5Hontigxu kaj turnigxu malantauxen CXiuj malamantoj de Cion.

6Ili estu kiel tegmenta herbo, Kiu forvelkas, antaux ol oni gxin elsxiris;

7Per kiu ne plenigas rikoltanto sian manon Nek garbiganto sian baskon.

8Kaj la preterirantoj ne diros: Beno de la Eternulo estu al vi, Ni benas vin per la nomo de la Eternulo.



Esperanto

Bible Hub

Psalm 128
Top of Page
Top of Page