La psalmaro 2
Esperanto
1Kial tumultas popoloj, Kaj gentoj pripensas vanajxon?

2Levigxas regxoj de la tero, Kaj eminentuloj konsiligxas kune, Kontraux la Eternulo kaj kontraux Lia sanktoleito, dirante:

3Ni dissxiru iliajn ligilojn, Kaj ni dejxetu de ni iliajn sxnurojn!

4La logxanta en la cxielo ridas, La Sinjoro mokas ilin.

5Tiam Li parolos al ili en Sia kolero, Kaj per Sia furiozo Li ilin ektimigos, dirante:

6Mi starigis ja Mian regxon Super Cion, Mia sankta monto.

7Mi raportos pri la decido: La Eternulo diris al mi:Vi estas Mia filo, Hodiaux Mi vin naskis.

8Petu Min, kaj Mi donos al vi popolojn por heredo, Kaj por posedo limojn de tero.

9Vi disbatos ilin per fera sceptro, Kiel potan vazon vi ilin dispecigos.

10Kaj nun, ho regxoj, prudentigxu; Instruigxu, jugxistoj de la tero!

11Servu al la Eternulo kun timo, Kaj gxoju kun tremo.

12Kisu la filon, ke Li ne koleru, kaj vi ne pereu sur la vojo, CXar baldaux ekbrulos Lia kolero. Felicxaj estas cxiuj, kiuj fidas Lin.



Esperanto

Bible Hub

Psalm 1
Top of Page
Top of Page