La psalmaro 37
Esperanto
1De David. Ne incitigxu pro la malvirtuloj; Ne enviu tiujn, kiuj agas maljuste.

2CXar simile al herbo ili rapide dehakigxas, Kaj kiel verda vegetajxo ili forvelkas.

3Fidu la Eternulon kaj faru bonon; Logxu sur la tero kaj konservu honestecon.

4Sercxu plezuron cxe la Eternulo, Kaj Li plenumos la dezirojn de via koro.

5Transdonu al la Eternulo vian vojon kaj fidu Lin, Kaj Li faros.

6Kaj Li aperigos vian pravecon kiel lumon, Kaj vian justecon kiel tagmezon.

7Silentu antaux la Eternulo kaj esperu al Li; Ne incitigxu, kiam sukcesas homo, Kiu plenumas malbonajn intencojn.

8Detenu vin de kolero kaj forlasu furiozon; Ne incitigxu, ke vi ne faru malbonon.

9CXar malbonfarantoj ekstermigxos, Kaj la esperantaj al la Eternulo heredos la teron.

10Ankoraux malmulte da tempo pasos, kaj la malpiulo jam ne ekzistos; Vi rigardos lian lokon, kaj li ne estos.

11Kaj la humiluloj heredos la teron Kaj gxuos grandan pacon.

12Malvirtulo malbonintencas kontraux virtulo Kaj frapas kontraux li per siaj dentoj.

13Sed mia Sinjoro ridas pri li; CXar Li vidas, ke venas lia tago.

14Glavon nudigas la malvirtuloj kaj strecxas sian pafarkon, Por faligi mizerulon kaj malricxulon kaj bucxi virtulon.

15Ilia glavo trafos en ilian koron, Kaj iliaj pafarkoj rompigxos.

16Pli bona estas la malmulto, kiun havas virtulo, Ol la granda havo de multaj malpiuloj.

17CXar la brakoj de malpiuloj rompigxas; Sed la virtulojn la Eternulo subtenas.

18La Eternulo scias la tagojn de la virtuloj; Kaj ilia havo restos eterne.

19Ili ne estos hontigitaj en tempo malbona, Kaj en tagoj de malsato ili estos sataj.

20CXar la malvirtuloj pereos, Kaj la malamikoj de la Eternulo malaperos kiel beleco de la herbejoj, Ili malaperos kiel fumo.

21Malpiulo prunteprenas kaj ne pagas; Sed piulo korfavoras kaj donas.

22CXar Liaj benitoj heredos la teron, Kaj Liaj malbenitoj ekstermigxos.

23De la Eternulo fortikigxas la pasxoj de virta homo, Kaj lia vojo placxas al Li.

24Falante, li ne estos forjxetita; CXar la Eternulo subtenos lian manon.

25Mi estis juna kaj mi maljunigxis, Kaj mi ne vidis virtulon forlasita, Nek liajn infanojn petantaj panon.

26CXiutage li korfavoras kaj pruntedonas, Kaj liaj infanoj estos benitaj.

27Forturnigxu de malbono kaj faru bonon, Kaj vi vivos eterne.

28CXar la Eternulo amas justecon, Kaj ne forlasas Siajn fidelulojn; CXiam ili estos gardataj; Sed la semo de la malpiuloj estos ekstermita.

29La virtuloj heredos la teron Kaj logxos sur gxi eterne.

30La busxo de virtulo parolas sagxon, Kaj lia lango diras justecon.

31La ordonoj de lia Dio estas en lia koro; Liaj pasxoj ne sxanceligxas.

32Malvirtulo subrigardas virtulon Kaj celas mortigi lin.

33Sed la Eternulo ne lasos lin en liaj manoj, Kaj ne kondamnos lin, kiam li estos jugxata.

34Esperu al la Eternulo kaj tenu vin je Lia vojo, Kaj Li altigos vin, ke vi heredu la teron; Vi vidos la ekstermon de la malvirtuloj.

35Mi vidis malpiulon, kiu estis spitema, Kaj tenis sin largxe, kiel sukplena multebrancxa arbo;

36Sed apenaux mi preterpasis, li jam ne ekzistis; Mi sercxis lin, kaj li jam ne estis trovebla.

37Konservu senkulpecon kaj celu veron, CXar estontecon havas homo pacema;

38Sed la krimuloj cxiuj estos ekstermitaj; La estonteco de la malpiuloj pereos.

39La virtuloj havas helpon de la Eternulo; Li estas ilia forto en tempo de mizero.

40Kaj la Eternulo ilin helpos kaj savos; Li savos ilin de malbonuloj kaj helpos ilin, CXar ili fidas Lin.



Esperanto

Bible Hub

Psalm 36
Top of Page
Top of Page