La psalmaro 48
Esperanto
1Kanto-psalmo de la Korahxidoj. Granda estas la Eternulo, Kaj tre glora en la urbo de nia Dio, Sur Lia sankta monto.

2Bela altajxo, gxojiga por la tuta tero Estas la monto Cion, en la norda regiono, La urbo de la granda Regxo.

3Dio estas konata en gxiaj palacoj, kiel rifugxejo.

4Jen kolektigxis la regxoj, Sed cxiuj kune foriris.

5Ili vidis kaj ekmiris, Konfuzigxis kaj forkuris.

6Teruro ilin atakis, Tremo, kiel cxe akusxantino.

7Per orienta vento Vi ruinigis la sxipojn de Tarsxisx.

8Kion ni auxdis, tion ni vidis En la urbo de la Eternulo Cebaot, en la urbo de nia Dio; Dio fortikigu gxin por cxiam! Sela.

9Ni meditis, ho Dio, pri Via boneco, Interne de Via templo.

10Kiel Via nomo, ho Dio, Tiel Via gloro estas en la finoj de la tero; Plena de justeco estas Via dekstra mano.

11GXoju la monto Cion, GXoju la filinoj de Jehuda, Pro Via jugxoj.

12Iru cxirkaux Cion kaj cxirkauxrigardu gxin, Kalkulu gxiajn turojn.

13Atentu gxiajn fortikajxojn, Vizitu gxiajn palacojn, Por ke vi rakontu al estonta generacio.

14CXar jen estas Dio, nia Dio, por cxiam kaj eterne; Li estos nia kondukanto gxis la morto.



Esperanto

Bible Hub

Psalm 47
Top of Page
Top of Page