La psalmaro 60
Esperanto
1Al la hxorestro. Por sxusxan-eduto. Instrua verko de David, kiam li militis kun Sirio Mezopotamia kaj kun Sirio Coba, kaj kiam Joab, revenante, batis dek du mil Edomidojn en la Valo de Salo. Ho Dio, Vi forlasis nin, Vi disbatis nin; Vi koleris; rekonsolu nin.

2Vi ekskuis la teron kaj fendis gxin; Resanigu gxiajn vundojn, cxar gxi sxanceligxas.

3Vi sentigis al Via popolo pezan sorton; Vi trinkigis al ni vinon senkonsciigan.

4Sed Vi donis standardon al tiuj, kiuj Vin timas, Por ke ili gxin levu pro la vero. Sela.

5Por ke liberigxu Viaj amatoj, Helpu per Via dekstra mano, kaj auxskultu min.

6Dio diris en Sia sanktejo:Mi triumfos; Mi dividos SXehxemon, kaj la valon Sukot Mi mezuros.

7Al Mi apartenas Gilead, al Mi apartenas Manase; Efraim estas la forto de Mia kapo, Jehuda estas Mia sceptro.

8Moab estas Mia lavopelvo; Sur Edomon Mi jxetos Mian sxuon; Super Filisxtujo Mi triumfe krios.

9Kiu enkondukos min en fortikigitan urbon? Kiu alkondukos min gxis Edom?

10CXu ne Vi, ho Dio, forlasis nin? Vi ne eliras, ho Dio, kun niaj militistaroj.

11Donu al ni helpon kontraux la malamiko; Vanta estas helpo de homo.

12Kun Dio ni faros heroajxojn; Kaj Li dispremos niajn malamikojn.



Esperanto

Bible Hub

Psalm 59
Top of Page
Top of Page