La psalmaro 61
Esperanto
1Al la hxorestro. Por korda instrumento. De David. Auxskultu, ho Dio, mian krion; Atentu mian pregxon.

2De la fino de la tero mi vokas al Vi en la malgxojo de mia koro: Sur rokon tro altan por mi suprenkonduku min.

3CXar Vi estis mia rifugxejo, Fortika turo kontraux malamiko.

4Lasu min logxi eterne en Via tendo, Havi rifugxon sub la kovro de Viaj flugiloj. Sela.

5CXar Vi, ho Dio, auxdis miajn promesojn; Vi donis al mi la heredon de tiuj, kiuj timas Vian nomon.

6Aldonu tagojn al la tagoj de la regxo, Ke liaj jaroj dauxru multajn generaciojn.

7Li restu eterne antaux Dio; Boneco kaj vero laux Via volo lin gardu.

8Tiel mi prikantos Vian nomon eterne, Plenumante miajn promesojn cxiutage.



Esperanto

Bible Hub

Psalm 60
Top of Page
Top of Page