La psalmaro 69
Esperanto
1Al la hxorestro. Por sxosxanoj. De David. Savu min, ho Dio; CXar la akvoj venis gxis mia animo.

2Mi profundigxis en profundan marcxon, kaj mi ne havas, sur kio stari; Mi enfalis en la profundon de la akvo, kaj la fluo min forportas.

3Mi senfortigxis de mia kriado, sekigxis mia gorgxo; Lacigxis miaj okuloj de la atendado de mia Dio.

4Pli multaj ol la haroj de mia kapo estas miaj senkauxzaj malamantoj; Fortigxis miaj premantoj, miaj maljustaj malamikoj; Kion mi ne rabis, tion mi devas fordoni.

5Ho Dio, Vi scias mian malsagxecon; Kaj miaj kulpoj ne estas kasxitaj por Vi.

6Ne hontigxu per mi tiuj, kiuj esperas al Vi, ho mia Sinjoro, Eternulo Cebaot! Ne hontigxu per mi tiuj, kiuj Vin sercxas, ho Dio de Izrael!

7CXar pro Vi mi portas malhonoron, Honto kovras mian vizagxon.

8Mi farigxis fremda por miaj fratoj, Nekonato por la filoj de mia patrino.

9CXar fervoro pri Via domo min konsumis, Kaj la insultoj de Viaj insultantoj falis sur min.

10Kaj mi ploras, mia animo estas en fasto, Kaj pri tio oni min hontigas.

11Kiel veston mi metis sur min sakon, Kaj mi farigxis moka ekzemplo por ili.

12Parolas pri mi la sidantoj cxe la pordego, Kaj la drinkantoj kantas pri mi.

13Kaj mi pregxas al Vi, ho Eternulo, en favora tempo; Ho Dio, pro Via granda boneco respondu al mi per Via vera helpo.

14Eligu min el la sxlimo, ke mi ne dronu; Mi estu savita kontraux miaj malamantoj kaj el profunda akvo.

15Ne fortiru min fluo de la akvo, Ne englutu min profundo, Kaj abismo ne fermu super mi sian busxon.

16Auxskultu min, ho Eternulo, cxar bona estas Via favorkoreco; Laux Via kompatemeco turnu Vin al mi.

17Kaj ne kasxu antaux Via sklavo Vian vizagxon, cxar mi suferas; Rapidu, auxskultu min.

18Alproksimigxu al mia animo, savu gxin; Spite miajn malamikojn liberigu min.

19Vi scias mian malhonoron kaj mian honton kaj mian mokatecon; Antaux Vi estas cxiuj miaj premantoj.

20Honto rompis mian koron, kaj mi senfortigxis; Mi atendis kompatantojn, sed ili forestis; Konsolantojn, sed mi ne trovis.

21Kaj ili donis al mi por mangxo galon, Kaj en mia soifo ili trinkigis al mi vinagron.

22Ilia tablo antaux ili farigxu reto, Kaj ilia prospero farigxu kaptilo.

23Mallumigxu iliaj okuloj, ke ili ne vidu; Kaj iliajn lumbojn malfortigu por cxiam.

24Versxu sur ilin Vian furiozon, Kaj la flamo de Via kolero ilin ataku.

25Ilia logxejo dezertigxu, En iliaj tendoj ne ekzistu logxanto.

26CXar tiun, kiun Vi frapis, ili persekutas, Kaj la suferojn de Viaj batitoj ili rakontas.

27Aldonu kulpon al ilia kulpo, Ke ili ne atingu Vian bonecon.

28Ili estu elstrekitaj el la libro de vivantoj, Kaj ili ne estu skribitaj kune kun virtuloj.

29Sed mi estas malricxa kaj suferanta; Via helpo min defendu, ho Dio.

30Mi gloros la nomon de Dio per kanto, Kaj mi rakontos en danko Lian grandecon.

31Kaj gxi estos pli agrabla al la Eternulo, Ol bovo aux bovido kun kornoj kaj fendohavaj hufoj.

32Vidos humiluloj kaj gxojos! Ho sercxantoj de Dio, via koro revivigxu.

33CXar la Eternulo auxskultas humilulojn, Kaj Siajn malliberulojn Li ne malsxatas.

34Gloru Lin la cxielo kaj la tero, La maroj, kaj cxio, kio en ili movigxas.

35CXar Dio helpos Cionon kaj konstruos la urbojn de Judujo, Ke oni tie logxos kaj ilin heredos.

36Kaj la idaro de Liaj sklavoj gxin heredos, Kaj la amantoj de Lia nomo logxos en gxi.



Esperanto

Bible Hub

Psalm 68
Top of Page
Top of Page