La psalmaro 71
Esperanto
1Vin, ho Eternulo, mi fidas: Mi neniam estu hontigita.

2Per Via justeco savu min kaj liberigu min; Klinu al mi Vian orelon, kaj helpu min.

3Estu por mi fortika roko, kien mi povus cxiam veni, Kiun Vi destinis por mia savo; CXar Vi estas mia roko kaj mia fortikajxo.

4Ho mia Dio, liberigu min el la mano de malbonulo, El la mano de krimulo kaj premanto.

5CXar Vi estas mia espero, ho mia Sinjoro; La Eternulo estas mia fido de post mia juneco.

6Vin mi fidis de la embrieco, De la ventro de mia patrino Vi estas mia protektanto; Vin mi cxiam gloros.

7Mirindajxo mi estis por multaj; Kaj Vi estas mia forta rifugxejo.

8Mia busxo estas plena de glorado por Vi, CXiutage de Via majesto.

9Ne forpusxu min en la tempo de maljuneco; Kiam konsumigxos miaj fortoj, tiam ne forlasu min.

10CXar miaj malamikoj parolas pri mi, Kaj tiuj, kiuj insidas kontraux mia animo, konsiligxas inter si,

11Dirante:Dio lin forlasis; Persekutu kaj kaptu lin, cxar neniu lin savos.

12Ho Dio, ne malproksimigxu de mi; Ho mia Dio, rapidu, por helpi min.

13Estu hontigitaj kaj malaperu la persekutantoj de mia animo; De honto kaj malhonoro estu kovritaj tiuj, kiuj deziras al mi malbonon.

14Kaj mi cxiam fidos Kaj cxiam pligrandigos Vian gloron.

15Mia busxo rakontos Vian justecon, CXiutage Vian helpon, CXar mi ne povus cxion elkalkuli.

16Mi gloros la fortojn de mia Sinjoro, la Eternulo; Mi rakontos nur Vian justecon.

17Ho Dio, Vi instruis min detempe de mia juneco; Kaj gxis nun mi predikas pri Viaj mirakloj.

18Ankaux gxis la maljuneco kaj grizeco ne forlasu min, ho Dio, GXis mi rakontos pri Via brako al la estonta generacio, Pri Via forto al cxiuj venontoj.

19Via justeco, ho Dio, estas tre alta; En la grandaj faroj, kiujn Vi plenumis, Ho Dio, kiu Vin egalas?

20Vi vidigis al mi grandajn kaj kruelajn suferojn, Sed Vi denove min vivigis, Kaj el la abismoj de la tero Vi denove min eligis.

21Vi pliigas mian grandecon Kaj denove min konsolas.

22Kaj mi gloros Vin per psaltero por Via fideleco, ho mia Dio; Mi kantos al Vi per harpo, Ho Sanktulo de Izrael!

23GXojas miaj lipoj, kiam mi kantas al Vi; Kaj mia animo, kiun Vi savis.

24Kaj mia lango cxiutage rakontas Vian justecon; CXar hontigitaj kaj malhonoritaj estas tiuj, kiuj deziras al mi malbonon.



Esperanto

Bible Hub

Psalm 70
Top of Page
Top of Page