La psalmaro 98
Esperanto
1Psalmo. Kantu al la Eternulo novan kanton, CXar miraklojn Li faris; Helpis Lin Lia dekstra mano kaj Lia sankta brako.

2La Eternulo aperigis Sian savon; Antaux la okuloj de la popoloj Li malkasxis Sian justecon.

3Li memoras Sian bonecon kaj Sian fidelecon al la domo de Izrael. Vidis cxiuj finoj de la tero la helpon de nia Dio.

4GXoje kriu al la Eternulo la tuta tero; Kantu, gloru, kaj muziku.

5Muziku al la Eternulo per harpo, Per harpo kaj per sonoj de psalmo.

6Per trumpetoj kaj per sono de korno GXoje kriu antaux la Regxo, la Eternulo.

7Bruu la maro, kaj cxio, kio gxin plenigas, La mondo kaj gxiaj logxantoj.

8La riveroj plauxdu per la manoj, La montoj kune kantu gxoje,

9Antaux la Eternulo, cxar Li venas, por jugxi la teron; Li jugxos la mondon kun justeco kaj la popolojn kun vereco.



Esperanto

Bible Hub

Psalm 97
Top of Page
Top of Page