Psalm 99
Esperanto
1La Eternulo regxas, tremas la popoloj; Li sidas sur keruboj, sxanceligxas la tero. 2La Eternulo estas granda en Cion, Kaj Li estas alte super cxiuj popoloj. 3Oni gloru Vian grandan kaj timindan nomon: Li estas sankta. 4Kaj la forton de la regxo, kiu amas justecon, Vi fortikigis en praveco; Jugxon kaj justecon en Jakob Vi arangxis. 5Altigu la Eternulon, nian Dion, Kaj klinigxu antaux la benketo de Liaj piedoj: Li estas sankta.

6Moseo kaj Aaron estas inter Liaj pastroj, Kaj Samuel estas inter tiuj, kiuj vokas Lian nomon; Ili vokis al la Eternulo, kaj Li ilin auxskultis. 7El nuba kolono Li parolis al ili; Ili observis Liajn regulojn, kaj la legxon, kiun Li donis al ili. 8Ho Eternulo, nia Dio, Vi ilin auxskultis; Vi estis por ili Dio pardonanta, kvankam vengxanto por iliaj faroj.

9Altigu la Eternulon, nian Dion, Kaj klinigxu antaux Lia sankta monto; CXar sankta estas la Eternulo, nia Dio.



Esperanto

Bible Hub
Psalm 98
Top of Page
Top of Page