Samuel 1 23
Esperanto
1Oni raportis al David la sciigon:Jen la Filisxtoj militas kontraux Keila kaj prirabas la drasxejojn. 2Tiam David demandis la Eternulon, dirante:CXu mi iru kaj frapu tiujn Filisxtojn? Kaj la Eternulo diris al David:Iru kaj frapu la Filisxtojn, kaj savu Keilan. 3Sed la viroj de David diris al li:Jen cxi tie en Judujo ni timas; kiel do estos, kiam ni iros al Keila, al la tacxmentoj de la Filisxtoj? 4Tiam David denove demandis la Eternulon, kaj la Eternulo respondis al li, dirante:Levigxu, iru al Keila, cxar Mi transdonos la Filisxtojn en viajn manojn. 5Kaj David kun siaj viroj iris al Keila kaj batalis kontraux la Filisxtoj kaj forpelis iliajn brutojn kaj frapis ilin per granda frapo; tiamaniere David savis la logxantojn de Keila.

6Kiam Ebjatar, filo de Ahximelehx, forkuris al David en Keilan, li kunportis kun si efodon. 7Oni raportis al Saul, ke David venis en Keilan. Tiam Saul diris:Dio transdonis lin en mian manon, cxar li estas ensxlosita, enirinte en urbon, kiu havas pordojn kaj riglilojn. 8Kaj Saul kunvokigis la tutan popolon por milito, por iri al Keila, por siegxi Davidon kaj liajn virojn. 9Kiam David eksciis, ke Saul intencas malbonon kontraux li, li diris al la pastro Ebjatar:Donu la efodon. 10Kaj David diris:Ho Eternulo, Dio de Izrael, Via sklavo auxdis, ke Saul intencas veni al Keila, por pereigi la urbon pro mi. 11CXu transdonos min la logxantoj de Keila en lian manon? cxu venos cxi tien Saul, kiel auxdis Via sklavo? Ho Eternulo, Dio de Izrael, diru tion al Via sklavo! Kaj la Eternulo diris:Li venos. 12Kaj David diris:CXu la logxantoj de Keila transdonos min kaj miajn homojn en la manon de Saul? Kaj la Eternulo diris:Ili transdonos. 13Tiam levigxis David kun siaj viroj, cxirkaux sescent homoj, kaj eliris el Keila, kaj iris, kien ili povis iri. Kaj al Saul oni raportis, ke David forigxis el Keila, kaj tial li decidis ne eliri. 14Sed David restis en la dezerto en nealirebla loko, kaj li restis sur la monto en la dezerto Zif. Saul cxiam sercxis lin, sed Dio ne transdonis lin en lian manon.

15David vidis, ke Saul eliris, por sercxi lian animon; kaj David estis en la dezerto Zif, inter arbetajxoj. 16Kaj levigxis Jonatan, filo de Saul, kaj iris al David en la arbetajxojn, kaj kuragxigis lin per la nomo de Dio, 17kaj diris al li:Ne timu, cxar ne atingos vin la mano de mia patro Saul; kaj vi regxos super Izrael, kaj mi estos la dua post vi, kaj ecx mia patro Saul tion bone scias. 18Kaj ili ambaux faris interligon antaux la Eternulo; kaj David restis en la arbetajxaro, kaj Jonatan iris al sia domo.

19Dume Zifanoj venis al Saul en Gibean, kaj diris:David sin kasxas cxe ni en nealirebla loko, inter arbetajxoj, sur la monteto HXahxila, kiu estas sude de la dezerto; 20kaj nun laux la tuta deziro de via koro, ho regxo, iru tien, kaj ni transdonos lin en la manon de la regxo. 21Kaj Saul diris:La Eternulo benu vin pro tio, ke vi kompatis min. 22Iru, mi petas, informigxu ankoraux, kaj ekkonu kaj rigardu lian lokon, kie pasxas lia piedo, kaj kiu lin tie vidis; cxar oni diris al mi, ke li estas tre ruza. 23Kaj rigardu kaj eksciu cxiujn kasxejojn, kie li sin kasxas, kaj revenu al mi kun certeco, kaj tiam mi iros kun vi. Se li trovigxas en la lando, mi sercxos lin en cxiuj milejoj de Jehuda.

24Ili levigxis kaj iris en Zifon antaux Saul. Sed David kaj liaj homoj estis en la dezerto Maon, sur la ebenajxo sude de la dezerto. 25Kiam Saul kun siaj homoj iris, por sercxi, oni sciigis Davidon, kaj li malsupreniris al la roko kaj restis en la dezerto Maon. Kaj kiam Saul auxdis tion, li postkuris Davidon en la dezerto Maon. 26Saul iris sur unu flanko de la monto, kaj David kun siaj homoj sur la dua flanko. David rapidis foriri de Saul, kaj Saul kun siaj homoj penis cxirkauxi Davidon kaj liajn homojn, por kapti ilin. 27Sed venis sendito al Saul, kaj diris:Rapide iru, cxar la Filisxtoj atakis la landon. 28Tiam Saul cxesis postkuri Davidon, kaj iris kontraux la Filisxtojn; tial oni donis al tiu loko la nomon Roko de Disigxo. 29Kaj David levigxis de tie, kaj eklogxis sur nealirebla loko de En-Gedi.



Esperanto

Bible Hub

1 Samuel 22
Top of Page
Top of Page