Samuel 1 24
Esperanto
1Kiam Saul revenis de sia iro kontraux la Filisxtoj, oni raportis al li, dirante:Jen David estas en la dezerto En-Gedi. 2Tiam Saul prenis tri mil virojn, elektitajn el la tuta Izrael, kaj iris sercxi Davidon kaj liajn homojn sur la rokoj de la ibeksoj. 3Kaj li venis al la barajxoj de la sxafoj cxe la vojo; tie estis kaverno; kaj Saul eniris tien por natura bezono. Kaj David kun siaj homoj estis en la profundo de la kaverno. 4Tiam la homoj de David diris al li:Jen estas la tago, pri kiu la Eternulo diris al vi:Jen Mi transdonos vian malamikon en viajn manojn, por ke vi faru al li tion, kio placxos al vi. Sed David levigxis, kaj nerimarkite detrancxis anguleton de la vesto de Saul. 5Tamen post tio la koro de David ekbatis en li pro tio, ke li detrancxis la vestanguleton de Saul. 6Kaj li diris al siaj homoj:La Eternulo gardu min, ke mi ne faru tian faron al mia sinjoro, al la sanktoleito de la Eternulo, etendante mian manon kontraux lin; li estas ja sanktoleito de la Eternulo. 7Kaj David repusxis siajn homojn per la vortoj, kaj ne permesis al ili levigxi kontraux Saulon. Kaj Saul levigxis el la kaverno kaj iris sur la vojon.

8Post tio levigxis David kaj eliris el la kaverno, kaj kriis post Saul jene:Mia sinjoro, ho regxo! Saul ekrigardis malantauxen, kaj tiam David klinis sian vizagxon al la tero kaj adorklinigxis. 9Kaj David diris al Saul:Kial vi auxskultas la vortojn de homoj, kiuj diras:Jen David sercxas malbonon kontraux vi? 10Jen hodiaux viaj okuloj vidis, ke la Eternulo transdonis vin hodiaux en mian manon en la kaverno, kaj oni diris, ke mi mortigu vin; sed mi indulgis vin, kaj mi diris:Mi ne etendos mian manon kontraux mian sinjoron, cxar li estas sanktoleito de la Eternulo. 11Mia patro, rigardu kaj vidu la anguleton de via vesto en mia mano; el tio, ke mi detrancxis la anguleton de via vesto, sed ne mortigis vin, sciu kaj vidu, ke mi ne havas malbonon nek krimon en mia mano kaj mi ne pekis kontraux vi; sed vi postkuras mian animon, por preni gxin. 12La Eternulo jugxu inter mi kaj vi, kaj la Eternulo vengxu al vi pro mi; sed mia mano ne estos sur vi. 13Kiel diras antikva proverbo:De malpiuloj eliras malpiajxo; sed mia mano ne estos sur vi. 14Post kiu eliris la regxo de Izrael? kiun vi postkuras? malvivan hundon, unu pulon. 15La Eternulo estu jugxanto kaj jugxu inter mi kaj vi, kaj Li rigardu kaj prizorgu mian proceson kaj defendu min kontraux via mano.

16Kaj kiam David finis la paroladon de tiuj vortoj al Saul, Saul diris:CXu tio estas via vocxo, mia filo David? Kaj Saul levis sian vocxon kaj ekploris. 17Kaj li diris al David:Vi estas pli justa ol mi; cxar vi repagis al mi per bono, dum mi repagis al vi per malbono. 18Kaj hodiaux vi montris al mi, kiel vi agis bone kun mi; cxar la Eternulo transdonis min en vian manon, kaj vi ne mortigis min. 19Kiam homo trovas sian malamikon, cxu li forliberigas lin en bona maniero? La Eternulo repagu al vi per bono pro tio, kion vi hodiaux faris al mi. 20Kaj jen nun mi eksciis, ke vi farigxos regxo, kaj fortikigxos en via mano la regno de Izrael. 21JXuru do al mi per la Eternulo, ke vi ne ekstermos mian idaron post mi kaj vi ne malaperigos mian nomon el la domo de mia patro. 22Kaj David jxuris al Saul. Tiam Saul foriris al sia domo, kaj David kun siaj homoj iris en la rifugxejon.



Esperanto

Bible Hub

1 Samuel 23
Top of Page
Top of Page