Samuel 1 25
Esperanto
1Samuel mortis; kaj kolektigxis cxiuj Izraelidoj, kaj priploris lin kaj enterigis lin en lia domo en Rama. Kaj David levigxis, kaj foriris en la dezerton Paran.

2Estis viro en Maon, kiu havis siajn aferojn en Karmel; tiu homo estis tre potenca, li havis tri mil sxafojn kaj mil kaprojn. Tiam oni estis tondanta liajn sxafojn en Karmel. 3La nomo de tiu viro estis Nabal, kaj la nomo de lia edzino estis Abigail. La virino estis prudenta kaj belaspekta; sed la viro estis malmola kaj malbona en siaj agoj, kaj li estis Kalebido. 4Kiam David auxdis en la dezerto, ke Nabal tondas siajn sxafojn, 5tiam David sendis dek junulojn, kaj David diris al la junuloj:Iru Karmelon, kaj venu al Nabal kaj salutu lin en mia nomo, 6kaj diru:Felicxon al vi! paco estu al vi, paco al via domo, kaj paco al cxio, kio apartenas al vi. 7Mi auxdis, ke oni tondas al vi la sxafojn. Nu, viaj pasxtistoj estis kun ni, kaj ni ne ofendis ilin, kaj nenio perdigxis cxe ili dum la tuta tempo, kiun ili estis en Karmel. 8Demandu viajn junulojn, kaj ili diros al vi; tial miaj junuloj akiru vian favoron, tiom pli, ke ni venis al festa tago; donu afable, kion trovos via mano, al viaj sklavoj kaj al via filo David.

9Kaj la servantoj de David iris, kaj diris al Nabal cxiujn tiujn vortojn en la nomo de David, kaj haltis. 10Sed Nabal respondis al la servantoj de David, dirante:Kiu estas David? kaj kiu estas la filo de Jisxaj? nun estas multe da tiaj servantoj, kiuj forigxis de siaj sinjoroj. 11CXu mi prenu mian panon kaj mian akvon, kaj mian viandon, kiun mi bucxigis por miaj tondantoj, kaj mi donu tion al homoj, pri kiuj mi ne scias, de kie ili estas? 12Kaj la servantoj de David ekiris returne sian vojon, kaj revenis kaj raportis al li cxiujn tiujn vortojn. 13Tiam David diris al siaj homoj:Zonu cxiu sian glavon! Kaj ili zonis cxiu sian glavon, kaj ankaux David zonis sian glavon; kaj iris kun David cxirkaux kvarcent viroj, kaj ducent restis cxe la armilaro.

14Sed al Abigail, edzino de Nabal, unu el la servantoj raportis, dirante:Jen David sendis senditojn el la dezerto, por deziri felicxon al nia sinjoro, sed li forofendis ilin; 15kaj tiuj homoj estis tre bonaj por ni, kaj ili ne ofendis nin, kaj nenio perdigxis cxe ni dum la tuta tempo, kiun ni iradis kun ili, estante sur la kampo; 16muro ili estis por ni kiel en la nokto, tiel en la tago, la tutan tempon, kiun ni estis kun ili, pasxtante la sxafojn; 17tial nun pripensu kaj rigardu, kion vi devas fari, cxar decidita estas malbono kontraux nia sinjoro kaj kontraux lia tuta domo; kaj li estas ja malhumila homo, oni ne povas paroli kun li.

18Tiam Abigail rapide prenis ducent panojn kaj du felsakojn da vino kaj kvin pretigitajn sxafojn kaj kvin mezurojn da rostitaj grajnoj kaj cent kukojn sekvinberajn kaj ducent kukojn figajn, kaj metis cxion sur azenojn. 19Kaj sxi diris al siaj servantoj:Iru antaux mi, jen mi venas post vi. Sed al sia edzo Nabal sxi nenion diris. 20Dum sxi estis rajdanta sur la azeno kaj mallevigxanta al la bazo de la monto, jen David kun siaj homoj mallevigxas renkonte al sxi, kaj sxi renkontigxis kun ili. 21Dume David estis dirinta:Nur vane mi gardis la apartenajxon de tiu homo en la dezerto, ke nenio perdigxis el lia havo; li repagis al mi malbonon pro bono; 22tiel Dio faru al la malamikoj de David kaj pli:el cxio, kio apartenas al li, mi restigos gxis la morgauxa matenigxo neniun virseksulon.

23Kiam Abigail ekvidis Davidon, sxi rapide deiris de la azeno, kaj jxetis sin antaux David vizagxaltere kaj adorklinigxis gxis la tero. 24Kaj sxi jxetis sin antaux liajn piedojn, kaj diris:Sur mi, mia sinjoro, estas la krimo; permesu, ke via sklavino parolu al viaj oreloj, kaj auxskultu la vortojn de via sklavino. 25Mia sinjoro ne atentu tiun malvirtan viron Nabal, cxar kia estas lia nomo, tia li mem estas:Nabal estas lia nomo, kaj malsagxecon li havas en si; kaj mi, via sklavino, ne vidis la servantojn de mia sinjoro, kiujn vi sendis.

26Kaj nun, mia sinjoro, kiel vivas la Eternulo kaj kiel vivas via animo, la Eternulo retenas vin, ke vi ne falu en sangon kaj ke vi ne helpu vin per via propra mano; nun estu kiel Nabal viaj malamikoj, kaj tiuj, kiuj deziras malbonon al mia sinjoro. 27Kaj jen cxi tiu benajxo, kiun via sklavino alportis al mia sinjoro; gxi estu donita al la servantoj, kiuj sekvas mian sinjoron. 28Pardonu, mi petas, la krimon de via sklavino, cxar la Eternulo arangxos al mia sinjoro domon fidindan, pro tio, ke mia sinjoro militas la militojn de la Eternulo; kaj malbono neniam estu trovata cxe vi. 29Se levigxis homo, por vin persekuti kaj sercxi vian animon, la animo de mia sinjoro tamen estas cxirkauxbarita per cxirkauxbaro de vivo cxe la Eternulo, via Dio; sed la animo de viaj malamikoj estos forjxetita kvazaux per jxetilo. 30Kiam la Eternulo faros al mia sinjoro cxion bonan, kiun Li promesis, kaj faros vin estro super Izrael, 31tiam cxi tio ne estu por vi pusxigxilo nek korfalilo por mia sinjoro, se vi versxos sangon senkauxze kaj se mia sinjoro helpos sin mem. Tiam la Eternulo faros bonon al mia sinjoro, kaj vi rememoros vian sklavinon.

32Tiam David diris al Abigail:Benata estu la Eternulo, Dio de Izrael, kiu sendis vin hodiaux al mi renkonte. 33Kaj benata estu via elokventeco, kaj benata estu vi, kiu malhelpis min hodiaux de enfalo en sangon kaj de helpado al mi per mia propra mano. 34Sed kiel vivas la Eternulo, Dio de Izrael, kiu malhelpis min fari al vi malbonon:se vi ne rapidus kaj ne venus al mi renkonte, gxis la matenigxo restus cxe Nabal neniu virseksulo. 35Kaj David prenis el sxia mano tion, kion sxi alportis al li, kaj li diris al sxi:Iru pace al via domo; vidu, mi auxskultis vian vocxon kaj honoris vian vizagxon.

36Kiam Abigail venis al Nabal, jen li havis festenon en sia domo, kiel festeno de regxo, kaj la koro de Nabal estis gaja en li, kaj li estis tre ebria; sed sxi diris al li nenion malgrandan nek grandan gxis la matenigxo. 37Matene, kiam la vino eliris el Nabal, lia edzino rakontis al li tion, kio okazis; tiam rigidigxis en li lia koro, kaj li farigxis kiel sxtono. 38Post dek tagoj la Eternulo frapis Nabalon, kaj li mortis.

39Kiam David auxdis, ke Nabal mortis, li diris:Benata estu la Eternulo, kiu jugxe punis pro la malhonoro, kiun mi havis de Nabal, kaj Sian sklavon Li detenis de malbono, kaj la malbonecon de Nabal la Eternulo returnis sur lian kapon. Kaj David sendis kaj paroligis al Abigail, ke li volas preni sxin al si kiel edzinon. 40Kaj venis la servantoj de David al Abigail en Karmelon, kaj diris al sxi jene:David sendis nin al vi, por preni vin al li kiel edzinon. 41Tiam sxi levigxis, kaj klinigxis kun la vizagxo gxis la tero, kaj diris:Jen via sklavino estas servantino, por lavi la piedojn de la servantoj de mia sinjoro. 42Kaj Abigail rapide levigxis kaj ekrajdis sur azeno, kaj sxiaj kvin servantinoj ekiris post sxi, kaj sxi sekvis la senditojn de David kaj farigxis lia edzino.

43Ankaux Ahxinoamon el Jizreel David prenis, kaj ili ambaux farigxis liaj edzinoj.

44Sed Saul fordonis sian filinon Mihxal, edzinon de David, al Palti, filo de Laisx, el Galim.



Esperanto

Bible Hub

1 Samuel 24
Top of Page
Top of Page