Reĝoj 2 12
Esperanto
1En la sepa jaro de Jehu Jehoasx farigxis regxo, kaj kvardek jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Cibja, el Beer-SXeba. 2Jehoasx agadis tiel, kiel placxas al la Eternulo, dum la tempo, en kiu gvidadis lin la pastro Jehojada. 3Nur la altajxojn oni ne senfunkciigis; la popolo cxiam ankoraux oferadis kaj incensadis sur la altajxoj.

4Kaj Jehoasx diris al la pastroj:La tutan sanktigatan monon, kiun oni alportas en la domon de la Eternulo, la monon de pasantoj, la monon, kiun oni donas lauxtakse por sia animo, la tutan monon, kiun iu donas propradezire, por enporti en la domon de la Eternulo, 5la pastroj prenu al si, cxiu de sia konato, kaj ili rebonigu la difektojn en la domo, cxie, kie trovigxos ia difekto.

6Sed cxar gxis la dudek-tria jaro de la regxo Jehoasx la pastroj ne rebonigis la difektojn en la domo, 7la regxo Jehoasx alvokis la pastron Jehojada kaj la aliajn pastrojn, kaj diris al ili:Kial vi ne rebonigas la difektojn de la domo? ne prenu do de nun monon de viaj konatoj, sed donu gxin por rebonigo de la domo. 8Kaj la pastroj konsentis ne preni plu monon de la popolo kaj ne rebonigi la difektojn en la domo.

9La pastro Jehojada prenis keston kaj traboris truon supre, kaj starigis gxin apud la altaro, dekstre de la enirantoj en la domon de la Eternulo. Kaj la pastroj, kiuj gardostaris cxe la sojlo, metadis tien la tutan monon, kiu estis alportata en la domon de la Eternulo. 10CXiufoje, kiam ili vidis, ke en la kesto estas multe da mono, venadis skribisto de la regxo kaj la cxefpastro, kaj ili kunligadis kaj kalkuladis la monon, trovitan en la domo de la Eternulo. 11Kaj ili donadis la kalkulitan monon en la manojn de la oficistoj laborgvidantoj en la domo de la Eternulo; kaj cxi tiuj elspezadis gxin por la cxarpentistoj kaj konstruistoj, kiuj laboris en la domo de la Eternulo, 12kaj por la masonistoj kaj la sxtonhakistoj, kaj por acxeti lignon kaj hakitajn sxtonojn, por rebonigi la difektojn en la domo de la Eternulo, kaj por cxio, kio devis esti elspezata por la rebonigo de la domo. 13Tamen oni ne faris por la domo de la Eternulo argxentajn tasojn, trancxilojn, aspergajn kalikojn, trumpetojn, cxiajn orajn vazojn kaj argxentajn vazojn el la mono, kiu estis alportata en la domon de la Eternulo; 14sed oni donadis gxin al la oficistoj laborgvidantoj, por ke ili rebonigu per tio la domon de la Eternulo. 15Oni ne postulis kalkulan raporton de tiuj homoj, en kies manojn oni donis la monon, por transdoni al la farantoj de la laboroj, sed ili laboris konfidate. 16La monon de kulpofero kaj la monon de pekofero oni ne enportadis en la domon de la Eternulo:gxi estis por la pastroj.

17En tiu tempo ekiris HXazael, regxo de Sirio, kaj ekmilitis kontraux Gat kaj venkoprenis gxin; kaj HXazael intencis iri kontraux Jerusalemon. 18Tiam Jehoasx, regxo de Judujo, prenis la tutan sanktigitajxon, kiun sanktigis Jehosxafat kaj Jehoram kaj Ahxazja, liaj patroj, regxoj de Judujo, kaj tion, kion li mem sanktigis, kaj la tutan oron, kiu trovigxis en la trezorejoj de la domo de la Eternulo kaj de la regxa domo, kaj li sendis tion al HXazael, regxo de Sirio, kaj cxi tiu foriris de Jerusalem.

19La cetera historio de Joasx, kaj cxio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Judujo. 20Liaj servantoj levigxis kaj faris konspiron, kaj mortigis Joasxon en la domo Milo, sur la vojo al Sila. 21Jozahxar, filo de SXimeat, kaj Jehozabad, filo de SXomer, liaj servantoj, frapis lin, kaj li mortis. Kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de David. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Amacja.



Esperanto

Bible Hub

2 Kings 11
Top of Page
Top of Page