Daniel 8
Esperanto
1En la tria jaro de regxado de la regxo Belsxacar aperis al mi, al Daniel, vizio, post tiu, kiu aperis al mi en la komenco. 2Kiam mi vidis la vizion, mi estis en la kastelurbo SXusxan, kiu trovigxas en la lando Elam; sed en la vizio mi vidis, ke mi estas cxe la rivero Ulaj. 3Mi levis miajn okulojn, kaj mi ekvidis:jen unu virsxafo staras cxe la rivero; gxi havas du kornojn, kaj ambaux kornoj estas altaj, sed unu estas pli alta ol la dua, kaj la pli alta elkreskis poste. 4Mi vidis, ke tiu virsxafo kornopusxas okcidenten, norden, kaj suden, kaj nenia besto povas kontrauxstari al gxi, kaj neniu povas savi kontraux gxia forto; kaj gxi faras cxion, kion gxi volas, kaj gxi estas granda.

5Dum mi atente gxin rigardis, jen de okcidente iras virkapro sur la tutan teron, kaj gxi ne tusxas la teron. Tiu virkapro havis bone videblan kornon inter siaj okuloj. 6Kaj gxi iris al tiu kornohava virsxafo, kiun mi vidis starantan cxe la rivero, kaj jxetis sin sur gxin kun furioza forto; 7kaj mi vidis, ke, alproksimigxinte al la virsxafo, gxi furiozigxis kontraux gxi, frapis la virsxafon, kaj rompis ambaux gxiajn kornojn; kaj la virsxafo ne havis la forton, por kontrauxstari al gxi, kaj cxi tiu jxetis gxin sur la teron kaj disbatis gxin per la piedoj; kaj neniu povis savi la virsxafon kontraux gxia forto. 8Tiam la virkapro forte grandigxis. Kiam gxi farigxis tre forta, rompigxis la granda korno, kaj anstataux gxi eliris kvar aliaj en la direkto al la kvar ventoj de la cxielo.

9El unu el ili eliris alia korno malgranda, kiu forte kreskis suden kaj orienten kaj al la plej bela lando. 10Kaj gxi kreskis gxis la armeo de la cxielo, kaj gxi jxetis sur la teron parton de tiu armeo kaj de la steloj, kaj dispremis ilin per la piedoj. 11Kaj ecx kontraux la armeestron gxi levigxis, forprenis de li la cxiutagajn oferojn, kaj ruinigis lian sanktan logxejon. 12Forto estis donita al gxi kontraux la cxiutagaj oferoj pro peko; kaj gxi jxetis la veron sur la teron kaj laboris kun sukceso. 13Kaj mi auxdis unu sanktulon, kiu parolis, kaj tiu sanktulo diris al iu, kiu demandis:GXis kiam havos forton la profetajxo pri la cxiutagaj oferoj kaj pri la terura peko, ke la sanktejo kaj la armeo estos piedpremataj? 14Kaj li diris al mi:GXis pasos du mil tricent vesperoj kaj matenoj; tiam la sanktejo denove estos sanktigita.

15Dum mi, Daniel, estis rigardanta tiun vizion kaj sercxanta gxian signifon, jen starigxis antaux mi bildo de viro. 16Kaj el meze de Ulaj mi auxdis homan vocxon, kiu vokis kaj diris:Gabriel, klarigu al li la vizion. 17Kaj li aliris al tiu loko, kie mi staris; kaj kiam li venis, mi eksentis teruron kaj falis vizagxaltere; kaj li diris al mi:Sciu, ho homido, ke la vizio koncernas la finon de la tempo.

18Kiam li parolis al mi, mi kusxis senkonscie sur la tero; sed li ektusxis min kaj starigis min sur mia loko. 19Kaj li diris:Jen mi sciigas al vi, kio estos cxe la fino de la kolero; cxar tio koncernas la finan tempon.

20La virsxafo, kiun vi vidis kun la du kornoj, estas la regxoj de Medujo kaj Persujo;

21kaj la vila virkapro estas la regxo de Grekujo; la granda korno inter gxiaj okuloj estas la unua regxo; 22gxi rompigxis, kaj anstataux gxi eliris kvar aliaj; kvar regnoj formigxos el la nacio, sed ne tiel fortaj, kiel gxi estis antauxe.

23En la fina tempo de tiuj regnoj, kiam la perfiduloj havos sukceson, aperos regxo malmodesta, lerta ruzulo.

24Li farigxos potenca, sed ne per sia forto; li faros grandan dezertigadon, li havos sukceson en siaj faroj, li pereigos fortulojn kaj la popolon de la sanktuloj.

25Kaj pro lia sagxeco liaj ruzajxoj sukcesos en lia mano, kaj li fierigxos, kaj meze de paco li multajn pereigos, kaj li levigxos kontraux la Princon de la princoj; sed li estos frakasita, kvankam ne per mano.

26La vizio pri la vespero kaj la mateno, kiu estas dirita al vi, estas vera; sed tenu la vizion sekrete, cxar gxi rilatas tempon malproksiman.

27Kaj mi, Daniel, senfortigxis, kaj estis malsana dum kelke da tagoj. Poste mi levigxis kaj komencis okupadi min per la aferoj de la regxo. Mi estis konsternita de la vizio, sed neniu tion rimarkis.



Esperanto

Bible Hub

Daniel 7
Top of Page
Top of Page