Moseo 5: Readmono 27
Esperanto
1Kaj Moseo kaj la plejagxuloj de Izrael ordonis al la popolo, dirante:Observu cxiujn ordonojn, kiujn mi ordonas al vi hodiaux. 2Kaj kiam vi transiros trans Jordanon en la landon, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi, tiam starigu al vi grandajn sxtonojn kaj cxirkauxsxmiru ilin per kalko; 3kaj skribu sur ili cxiujn vortojn de cxi tiu instruo, kiam vi transiros, por ke vi venu en la landon, kiun la Eternulo, via Dio, donis al vi, la landon, en kiu fluas lakto kaj mielo, kiel parolis al vi la Eternulo, la Dio de viaj patroj. 4Kaj kiam vi transiros Jordanon, tiam starigu cxi tiujn sxtonojn, pri kiuj mi ordonas al vi hodiaux, sur la monto Ebal, kaj cxirkauxsxmiru ilin per kalko. 5Kaj konstruu tie altaron al la Eternulo, via Dio, altaron el sxtonoj; ne levu sur ilin feron. 6El sxtonoj tutaj konstruu la altaron de la Eternulo, via Dio, kaj alportu sur gxi bruloferojn al la Eternulo, via Dio; 7kaj bucxu pacoferojn, kaj mangxu tie, kaj estu gaja antaux la Eternulo, via Dio. 8Kaj skribu tre klare sur la sxtonoj cxiujn vortojn de cxi tiu instruo.

9Kaj Moseo kaj la pastroj Levidoj ekparolis al la tuta Izrael, dirante:Silentu kaj auxskultu, ho Izrael; en la hodiauxa tago vi farigxis popolo al la Eternulo, via Dio. 10Auxskultu do la vocxon de la Eternulo, via Dio, kaj plenumu Liajn ordonojn kaj Liajn legxojn, kiujn mi donas al vi hodiaux.

11Kaj Moseo ordonis al la popolo en tiu tago, dirante: 12CXi tiuj starigxu, por beni la popolon, sur la monto Gerizim, kiam vi transiros Jordanon:Simeon kaj Levi kaj Jehuda kaj Isahxar kaj Jozef kaj Benjamen. 13Kaj cxi tiuj starigxu por malbenado sur la monto Ebal:Ruben, Gad kaj Asxer kaj Zebulun, Dan kaj Naftali. 14Kaj la Levidoj ekparolos, kaj diros al cxiuj Izraelidoj per lauxta vocxo:

15Malbenita estu la homo, kiu faros idolon skulptitan aux fanditan, abomenajxon antaux la Eternulo, manfaritajxon de artisto, kaj starigos gxin sekrete. Kaj la tuta popolo respondos kaj diros:Amen.

16Malbenita estu, kiu ne respektas sian patron kaj sian patrinon. Kaj la tuta popolo diros:Amen.

17Malbenita estu, kiu forsxovas la limon de sia proksimulo. Kaj la tuta popolo diros:Amen.

18Malbenita estu, kiu erarigas blindulon pri la vojo. Kaj la tuta popolo diros:Amen.

19Malbenita estu, kiu forklinas la rajton de fremdulo, orfo, kaj vidvino. Kaj la tuta popolo diros:Amen.

20Malbenita estu, kiu kusxas kun la edzino de sia patro; cxar li malkovris la baskon de sia patro. Kaj la tuta popolo diros:Amen.

21Malbenita estu, kiu kusxas kun ia bruto. Kaj la tuta popolo diros:Amen.

22Malbenita estu, kiu kusxas kun sia fratino, filino de sia patro aux filino de sia patrino. Kaj la tuta popolo diros:Amen.

23Malbenita estu, kiu kusxas kun sia bopatrino. Kaj la tuta popolo diros:Amen.

24Malbenita estu, kiu kasxe mortigas sian proksimulon. Kaj la tuta popolo diros:Amen.

25Malbenita estu, kiu prenas subacxeton, por mortigi animon, sangon senkulpan. Kaj la tuta popolo diros:Amen.

26Malbenita estu, kiu ne persistos en la vortoj de cxi tiu instruo, por plenumi ilin. Kaj la tuta popolo diros:Amen.



Esperanto

Bible Hub

Deuteronomy 26
Top of Page
Top of Page