Jeĥezkel 40
Esperanto
1En la dudek-kvina jaro de nia forkaptiteco, en la komenco de la jaro, en la deka tago de la monato, en la dek-kvara jaro post la disbato de la urbo, gxuste en tiu tago aperis super mi la mano de la Eternulo kaj venigis min tien. 2En Dia vizio Li venigis min en la landon de Izrael, kaj starigis min sur tre alta monto, sur kiu sude estis kvazaux konstruajxoj de urbo. 3Kaj Li venigis min tien, kaj jen mi ekvidis viron, kies aspekto estis kiel aspekto de kupro; en la mano li havis fadenan sxnureton kaj mezurstangon, kaj li staris cxe pordego. 4Kaj tiu viro ekparolis al mi:Ho filo de homo, rigardu per viaj okuloj, auxskultu per viaj oreloj, kaj atentu per via koro cxion, kion mi montros al vi; cxar vi estas venigita cxi tien, por ke mi tion montru al vi. CXion, kion vi vidos, raportu al la domo de Izrael.

5Kaj jen mi ekvidis muron ekster la domo cxirkauxe, kaj en la mano de la viro estis mezurstango, havanta la longon de ses ulnoj kun aldono po manlargxo por cxiu ulno; kaj li mezuris sur tiu konstruajxo unu stangon lauxlargxe kaj unu stangon lauxalte. 6Kaj li aliris al la pordego, kiu estis turnita orienten, kaj supreniris sur gxia sxtuparo; kaj li mezuris sur unu sojlo de la pordego la largxon de unu stango kaj sur la dua sojlo la largxon de unu stango. 7Kaj en la flankaj cxambretoj li mezuris unu stangon da longo kaj unu stangon da largxo, kaj inter la cxambretoj kvin ulnojn; kaj sur la sojlo de la pordego apud la portiko, kondukanta al la interna pordego, ankaux unu stangon. 8Kaj en la portiko de la interna pordego li mezuris unu stangon. 9En la portiko de la pordego li mezuris ok ulnojn kaj sur gxiaj kolonoj du ulnojn; la portiko de la pordego estis interne de la konstruajxo. 10Da flankaj cxambretoj cxe la orienta pordego estis tri sur unu flanko kaj tri sur la alia flanko; cxiuj tri havis unu mezuron, kaj ankaux la ambauxflankaj kolonoj havis unu mezuron. 11Li mezuris la largxon de la enirejo de la pordego, dek ulnojn; lauxlonge de la pordego li mezuris dek tri ulnojn. 12La spaco antaux la cxambretoj estis po unu ulno sur ambaux flankoj, kaj la cxambretoj havis po ses ulnoj sur ambaux flankoj. 13Kaj li mezuris la pordegon de la tegmento de unu cxambreto gxis la tegmento de la dua cxambreto, dudek kvin ulnojn lauxlargxe; unu pordo estis kontraux la alia pordo. 14Kaj en la kolonoj li kalkulis sesdek ulnojn, en la kolonoj de la korto kaj de la pordego cxirkauxe. 15Kaj de la antauxo de la pordego de la eniro gxis la antauxo de la interna portiko de la pordego estis kvindek ulnoj. 16Kaj kovritaj fenestroj estis en la flankaj cxambretoj kaj en la vestibloj kun direkto internen, cxirkauxe de la pordego; tiel ankaux en la vestibloj la fenestroj estis direktitaj cxe cxiuj flankoj internen, kaj sur la kolonoj estis pentritaj palmoj.

17Kaj li venigis min sur la korton eksteran; kaj tie mi ekvidis cxambrojn kaj pavimon, faritan cxirkauxe cxe la korto; tridek cxambroj estis sur la pavimo. 18La pavimo estis flanke de la pordegoj; lauxlonge de la pordegoj la pavimo estis pli malalte. 19Kaj li mezuris la largxon deloke de la malsupra pordego gxis la ekstera rando de la interna korto, cent ulnojn orienten kaj norden.

20Li mezuris ankaux la longon kaj la largxon de la norden turnita pordego de la ekstera korto. 21Kaj da flankaj cxambretoj estis ambauxflanke po tri; kaj gxiaj kolonoj kaj portikoj havis la saman mezuron, kiel cxe la unua pordego:kvindek ulnojn da longo kaj dudek kvin ulnojn da largxo. 22GXiaj fenestroj kaj vestibloj kaj palmornamoj havis la saman mezuron, kiel la pordego turnita orienten; per sep sxtupoj oni levigxadis sur gxin; kaj antaux gxi estis gxia vestiblo. 23Kaj la pordegoj de la interna korto estis kontraux la pordegoj norda kaj orienta; kaj li mezuris de pordego gxis pordego cent ulnojn.

24Kaj li kondukis min suden; kaj jen estis pordego turnita suden; kaj li mezuris gxiajn kolonojn kaj vestiblojn, kaj ilia mezuro estis la sama, kiel cxe la aliaj. 25Kaj fenestrojn kaj vestiblojn cxirkauxe gxi havis tiajn samajn, kiel tiuj fenestroj; la longo de la pordego estis kvindek ulnoj, kaj la largxo dudek kvin ulnoj. 26Kaj por supreniri gxi havis sep sxtupojn, kaj iliaj vestibloj estis antaux ili, kaj palmornamojn gxiaj kolonoj havis po unu sur unu flanko kaj unu sur la alia flanko. 27Ankaux cxe la interna korto estis pordego turnita suden; kaj li mezuris de unu pordego al la alia, turnita suden, cent ulnojn.

28Kaj li venigis min sur la internan korton tra la suda pordego; kaj li mezuris cxe la suda pordego la saman mezuron. 29Kaj gxiaj cxambretoj kaj kolonoj kaj portikoj havis la saman mezuron, kiel tiuj; kaj fenestrojn gxi kaj gxiaj portikoj havis cxirkauxe; cxio havis la longon de kvindek ulnoj kaj la largxon de dudek kvin ulnoj. 30Kaj la portikoj cxirkauxe havis la longon de dudek kvin ulnoj kaj la largxon de kvin ulnoj. 31Estis ankaux portiko al la ekstera korto, kaj palmornamoj sur la kolonoj, kaj ok sxtupoj por levigxo.

32Kaj li venigis min sur la internan korton al la orienta flanko; kaj li mezuris cxe la pordego la samajn mezurojn, kiel cxe la aliaj. 33Kaj gxiaj cxambretoj kaj kolonoj kaj portikoj havis la samajn mezurojn; kaj fenestrojn gxi kaj gxiaj portikoj havis cxirkauxe; cxio havis la longon de kvindek ulnoj kaj la largxon de dudek kvin ulnoj. 34Estis ankaux portiko al la ekstera korto, kaj palmornamoj sur la kolonoj ambauxflanke, kaj ok sxtupoj por levigxo.

35Kaj li venigis min al la norda pordego; kaj li mezuris tie tiajn samajn mezurojn. 36GXi havis cxambretojn, kolonojn, kaj portikojn, kaj fenestrojn cxirkauxe; cxio havis la longon de kvindek ulnoj kaj la largxon de dudek kvin ulnoj. 37Kaj gxiaj kolonoj staris en la direkto al la ekstera korto, kaj palmornamoj estis sur la kolonoj ambauxflanke, kaj ok sxtupoj por levigxo.

38Estis ankaux cxambro kun sia enirejo apud la kolonoj cxe la pordegoj; tie oni lavadis la bruloferon. 39En la portiko de la pordego staris du tabloj sur unu flanko kaj du tabloj sur la dua flanko, por bucxi sur ili la bruloferon, pekoferon, kaj kulpoferon. 40CXe la ekstera flanko apud la enirejo de la norda pordego staris du tabloj, kaj cxe la dua flanko, apud la portiko de la pordego, staris ankaux du tabloj. 41Kvar tabloj unuflanke kaj kvar tabloj aliaflanke staris cxe la flankoj de la pordego:ok tabloj, sur kiuj oni bucxadis. 42Kaj kvar tabloj por bruloferoj estis el cxirkauxhakitaj sxtonoj, kaj havis la longon de unu ulno kaj duono kaj la largxon de unu ulno kaj duono kaj la alton de unu ulno; sur ili oni kusxigadis la ilojn, per kiuj oni bucxadis la bruloferon kaj aliajn oferojn. 43Kaj listeloj, havantaj la largxon de unu manplato, estis cxe la muroj de la domo cxirkauxe; kaj sur la tablojn oni metadis la viandon de la ofero.

44Ekstere de la interna pordego estis cxambroj por kantistoj, cxe la interna korto, flanke de la norda pordego; ili estis turnitaj per sia vizagxa flanko suden, sed unu, flanke de la orienta cxambro, estis turnita norden. 45Kaj li diris al mi:CXi tiu cxambro, kiu estas turnita suden, estas por la pastroj, kiuj plenumas la servadon en la domo; 46kaj la cxambro, kiu estas turnita per sia vizagxa flanko norden, estas por la pastroj, kiuj plenumas la servadon cxe la altaro:tio estas la filoj de Cadok, kiuj solaj el la idoj de Levi povas alproksimigxi al la Eternulo, por servi al Li. 47Kaj li mezuris la korton:gxi havis la longon de cent ulnoj kaj la largxon de cent ulnoj, gxi estis kvadrata; kaj la altaro staris antaux la domo.

48Kaj li venigis min en la vestiblon de la domo; kaj li mezuris cxe kolono de la portiko kvin ulnojn cxe unu flanko kaj kvin ulnojn cxe la dua flanko; kaj la largxo de la pordego estis tri ulnoj cxe unu flanko kaj tri ulnoj cxe la dua flanko. 49La longo de la portiko estis dudek ulnoj, kaj la largxo dek unu ulnoj, kaj gxi havis sxtupojn por supreniri; kaj la kolonoj havis bazajxojn, unu cxe unu flanko kaj unu cxe la alia flanko.



Esperanto

Bible Hub

Ezekiel 39
Top of Page
Top of Page