Ezra 4
Esperanto
1Kiam la malamikoj de Jehuda kaj Benjamen auxdis, ke la revenintoj el la kaptiteco konstruas templon al la Eternulo, Dio de Izrael, 2tiam ili venis al Zerubabel kaj al la cxefoj de la patrodomoj, kaj diris al ili:Ni ankaux deziras konstrui kun vi, cxar simile al vi ni ankaux sercxas vian Dion, kaj al Li ni alportas oferojn de post la tempo de Esar-HXadon, regxo de Asirio, kiu venigis nin cxi tien. 3Sed Zerubabel kaj Jesxua kaj la aliaj cxefoj de patrodomoj de Izrael diris al ili:Ne estas bone, ke vi kune kun ni konstruu domon por nia Dio; ni solaj konstruos por la Eternulo, Dio de Izrael, kiel ordonis al ni la regxo Ciro, regxo de Persujo.

4Tiam la popolo de la lando komencis malfortigadi la manojn de la Juda popolo kaj malhelpadi al gxi en la konstruado. 5Kaj ili dungadis kontraux ili konsilistojn, por detrui ilian entreprenon, dum la tuta tempo de Ciro, regxo de Persujo, gxis la regxado de Dario, regxo de Persujo.

6Kaj en la tempo de la regxado de Ahxasxverosx, en la komenco de lia regxado, ili skribis akuzon kontraux la logxantoj de Judujo kaj de Jerusalem.

7En la tempo de Artahxsxasxt skribis Bisxlam, Mitredat, Tabeel, kaj la aliaj iliaj kunuloj al Artahxsxasxt, regxo de Persujo:la letero estis skribita Sirie kaj klarigita Sirie.

8Rehxum, konsilisto, kaj SXimsxaj, skribisto, skribis unu leteron kontraux Jerusalem al Artahxsxasxt, la regxo, en la sekvanta maniero: 9Ni, Rehxum, konsilisto, kaj SXimsxaj, skribisto, kaj iliaj aliaj kunuloj, Dinaanoj, Afarsathxanoj, Tarpelanoj, Afarsanoj, Arkevanoj, Babelanoj, SXusxananoj, Dehaanoj, Elamanoj, 10kaj la aliaj popoloj, kiujn translogxigis Asnapar, la granda kaj glora, kaj enlogxigis en Samario kaj en la aliaj urboj transriveraj, kaj tiel plu. 11Jen estas la teksto de la letero, kiun ili sendis al li:Al la regxo Artahxsxasxt viaj sklavoj, la transriveranoj, kaj tiel plu. 12Estu sciate al la regxo, ke la Judoj, kiuj foriris de vi kaj venis al ni en Jerusalemon, rekonstruas nun tiun ribeleman kaj malbonan urbon kaj faras muregojn kaj starigas jam la fundamentojn. 13Nun estu sciate al la regxo, ke se tiu urbo estos konstruita kaj la muregoj estos finitaj, tiam ili ne donos tributon nek impostojn nek jarpagon, kaj la regxa kaso havos malprofiton. 14CXar ni mangxas salon el la regxa palaco, kaj ni ne volas vidi ion, kio malhonoras la regxon, tial ni sendas kaj sciigas al la regxo, 15ke oni sercxu en la kronikoj de viaj patroj, kaj vi trovos en la kronikoj kaj konvinkigxos, ke tiu urbo estas urbo ribelema kaj malutila por la regxoj kaj landoj, kaj ke ribeloj estis farataj en gxi de la plej malproksimaj tempoj, kio estas la kauxzo, pro kiu tiu urbo estis detruita. 16Ni sciigas al la regxo, ke se tiu urbo estos rekonstruita kaj gxiaj muregoj estos finitaj, tiam vi poste havos nenian parton en la regiono transrivera.

17La regxo sendis respondon:Al Rehxum, konsilisto, SXimsxaj, skribisto, kaj al la aliaj iliaj kunuloj, kiuj logxas en Samario kaj en la aliaj transriveraj lokoj, pacon kaj saluton. 18La letero, kiun vi sendis al ni, estas klare legita antaux mi; 19kaj mi donis ordonon, ke oni sercxu; kaj oni trovis, ke tiu urbo de malproksima tempo ribeladis kontraux la regxoj, kaj tumultoj kaj defaloj estis farataj en gxi; 20ke potencaj regxoj estis en Jerusalem kaj posedis la tutan transriveran regionon, kaj tributo, impostoj, kaj jarpagoj estis donataj al ili. 21Tial agu laux cxi tiu ordono:malhelpu tiujn homojn en ilia laborado, ke la urbo ne estu rekonstruata, gxis estos donita ordono de mi. 22Kaj estu singardaj, ke vi ne estu malatentaj en tio, por ke ne naskigxu granda malprofito por la regxo.

23Kiam cxi tiu letero de la regxo Artahxsxasxt estis tralegita antaux Rehxum, la skribisto SXimsxaj, kaj iliaj kunuloj, ili tuj iris en Jerusalemon al la Judoj kaj haltigis ilian laboradon per forta mano.

24Tiam cxesigxis la laborado cxe la domo de Dio en Jerusalem; kaj tiu stato dauxris gxis la dua jaro de regxado de Dario, regxo de Persujo.



Esperanto

Bible Hub

Ezra 3
Top of Page
Top of Page