Jesaja 44
Esperanto
1Sed nun auxskultu, ho Jakob, Mia servanto, kaj Izrael, kiun Mi elektis.

2Tiele diras la Eternulo, kiun vin kreis kaj formis kaj helpas vin de post via naskigxo:Ne timu, ho Jakob, Mia servanto, kaj vi, ho Jesxurun, kiun Mi elektis.

3CXar Mi versxos akvon sur la soifantajxon kaj torentojn sur la sekan teron; Mi versxos Mian spiriton sur vian idaron kaj Mian benon sur viajn devenontojn,

4por ke ili kresku inter herbo, kiel salikoj super torentoj da akvo.

5Unu diros:Mi apartenas al la Eternulo; alia nomos sin per la nomo de Jakob; alia skribe konsekros sin al la Eternulo kaj prenos al si la alnomon Izrael.

6Tiele diras la Eternulo, la Regxo de Izrael, kaj lia Liberiganto, la Eternulo Cebaot:Mi estas la unua, kaj Mi estas la lasta, kaj ne ekzistas Dio krom Mi.

7Kaj kiu estas simila al Mi? li diru kaj anoncu, kaj elmetu antaux Mi cxion, kio estis de post la tempo, kiam Mi kreis la popolon eternan; ili anoncu tion, kio estos kaj kio venos.

8Ne timu kaj ne maltrankviligxu; Mi auxdigis ja al vi kaj antauxdiris antauxlonge; kaj vi estas Miaj atestantoj. CXu ekzistas Dio krom Mi? ne ekzistas Roko, Mi iun ne konas.

9CXiuj, kiuj faras idolojn, estas vantajxo, kaj iliaj amatajxoj estas senutilaj, kaj ili mem estas atestantoj; ili ne vidas kaj ne komprenas, tial ili estos hontigataj. 10Kiu faris dion, kaj fandis idolon, kiu nenion utilas? 11CXiuj partoprenintoj estos hontigataj, cxar la majstroj estas ja el homoj; ili cxiuj kolektigxu kaj starigxu, ili ektimos, kaj cxiuj kune estos hontigataj.

12Unu trancxas la feron per cxizilo, laboras per karboj, formas gxin per marteloj, kaj prilaboras gxin per la forto de sia brako; li ecx malsatas kaj perdas la fortojn, ne trinkas akvon kaj lacigxas. 13Alia hakas lignon, mezuras gxin per sxnuro, faras konturojn per grifelo, rabotas per rabotilo, cxirkauxsignas per cirkelo, kaj faras el gxi bildon de homo, de bela homo, por ke gxi logxu en la domo. 14Li hakas por si cedrojn, prenas ilekson kaj kverkon, preparas al si provizon de arbaraj arboj, plantas pinon, kiun la pluvo kreskigas. 15Kaj tio servas al la homo kiel hejtilo; li prenas el tio kaj varmigas sin, li ankaux faras fajron kaj bakas panon; el tio sama li faras dion kaj adorklinigxas antaux gxi, li faras el gxi idolon kaj adoras gxin. 16Parton el gxi li forbruligas en fajro, super parto li mangxas viandon, rostas rostajxon, kaj satigxas; li ankaux varmigas sin, kaj diras:Ha, ha, farigxis al mi varme, mi eksentis fajron! 17Kaj gxian restajxon li faris dio, li faris el gxi sian idolon; li adoras gxin, adorklinigxas kaj pregxas al gxi, kaj diras:Savu min, cxar vi estas mia dio.

18Ili ne scias kaj ne komprenas, cxar gluitaj estas iliaj okuloj, por ke ili ne vidu, por ke ilia koro ne komprenu. 19Kaj li ne primeditas en sia koro, ne havas scion nek komprenon, por diri:Duonon de gxi mi forbruligis en fajro, mi ankaux bakis sur gxiaj karboj panon, mi rostis viandon kaj mangxis; cxu do el la restajxo mi faros abomenindajxon? cxu sxtipon da ligno mi adoros? 20Li postkuras polvon, la trompita koro lin erarigas, kaj li ne savas sian animon, kaj ne diras:CXu ne malverajxon mi havas en mia dekstra mano?

21Memoru tion, ho Jakob, kaj Izrael, cxar vi estas Mia servanto; Mi kreis vin Mia servanto; vi, ho Izrael, ne estos forgesita de Mi.

22Mi forvisxis viajn kulpojn kiel nubon, kaj viajn pekojn kiel nebulon; revenu al Mi, cxar Mi savis vin.

23GXojkriu, ho cxielo, cxar la Eternulo tion faris; voku, profundo de la tero; sonigu kanton, ho montoj, arbaro kaj cxiuj arboj en gxi; cxar la Eternulo liberigis Jakobon, kaj faris Sin glora per Izrael.

24Tiele diras la Eternulo, via Liberiginto, kiu formis vin de la momento de via naskigxo:Mi estas la Eternulo, kiu cxion faras, kiu sola etendis la cxielon, per Sia propra potenco disvastigis la teron;

25kiu neniigas la signojn de divenistoj kaj ridindigas la sorcxistojn, repusxas la sagxulojn malantauxen kaj malsagxigas ilian scion;

26kiu konfirmas la vorton de Sia servanto kaj plenumas la decidojn de Siaj senditoj; kiu diras pri Jerusalem:GXi havos multe da logxantoj; kaj pri la urboj de Judujo:Ili estos rekonstruitaj, kaj iliajn ruinojn Mi restarigos;

27kiu diras al la maro:Estu seka, kaj Mi sekigos viajn riverojn;

28kiu diras pri Ciro:Li estas Mia pasxtisto, kaj li plenumos cxiujn Miajn dezirojn, dirante al Jerusalem:Estu rekonstruata, kaj la templo estu refondata.



Esperanto

Bible Hub

Isaiah 43
Top of Page
Top of Page