Jeremia 36
Esperanto
1En la kvara jaro de Jehojakim, filo de Josxija, regxo de Judujo, aperis jena vorto al Jeremia de la Eternulo: 2Prenu al vi libron-rulajxon, kaj skribu en gxin cxiujn vortojn, kiujn Mi diris al vi pri Izrael kaj pri Jehuda kaj pri cxiuj nacioj, de la tago, en kiu Mi parolis al vi, de la tempo de Josxija gxis la nuna tago. 3Eble la domo de Jehuda auxdos pri la tuta malbono, kiun Mi intencas fari al ili, kaj ili returnigxos cxiu de sia malbona vojo, por ke Mi pardonu ilian malbonagon kaj ilian pekon.

4Kaj Jeremia alvokis Baruhxon, filon de Nerija; kaj Baruhx enskribis en libron-rulajxon sub diktado de Jeremia cxiujn vortojn de la Eternulo, kiujn Li diris al li. 5Kaj Jeremia donis jenan ordonon al Baruhx:Mi estas malliberigita, mi ne povas iri en la domon de la Eternulo; 6iru do vi, kaj legu laux la libro, kiun vi skribis sub mia diktado, la vortojn de la Eternulo en la orelojn de la popolo en la domo de la Eternulo en tago de fasto; kaj ankaux en la orelojn de cxiuj Judoj, kiuj venis el siaj urboj, legu tion. 7Eble falos ilia pregxo antaux la Eternulo, kaj ili returnigxos cxiu de sia malbona vojo; cxar granda estas la kolero kaj indigno, kiujn la Eternulo esprimis pri cxi tiu popolo. 8Kaj Baruhx, filo de Nerija, plenumis cxion, kion ordonis la profeto Jeremia, kaj li vocxlegis el la libro la vortojn de la Eternulo en la domo de la Eternulo.

9En la kvina jaro de Jehojakim, filo de Josxija, regxo de Judujo, en la nauxa monato, oni proklamis faston antaux la Eternulo al la tuta popolo en Jerusalem, kaj al la tuta popolo, kiu venis el la urboj de Judujo en Jerusalemon. 10Kaj Baruhx vocxlegis el la libro la vortojn de Jeremia en la domo de la Eternulo, en la cxambro de Gemarja, filo de la kanceliero SXafan, sur la supra korto, cxe la nova pordego de la domo de la Eternulo, lauxte al la tuta popolo.

11Kaj Mihxaja, filo de Gemarja, filo de SXafan, auxdis el la libro cxiujn vortojn de la Eternulo; 12kaj li iris en la domon de la regxo, en la cxambron de la kanceliero. Kaj jen tie sidis cxiuj eminentuloj:la kanceliero Elisxama, Delaja, filo de SXemaja, Elnatan, filo de Ahxbor, Gemarja, filo de SXafan, Cidkija, filo de HXananja, kaj cxiuj eminentuloj. 13Kaj Mihxaja raportis al ili cxiujn vortojn, kiujn li auxdis, kiam Baruhx legis el la libro en la orelojn de la popolo. 14Tiam cxiuj eminentuloj sendis al Baruhx Jehudin, filon de Netanja, filo de SXelemja, filo de Kusxi, por diri:La skribrulajxon, el kiu vi legis en la orelojn de la popolo, prenu en vian manon, kaj venu. Kaj Baruhx, filo de Nerija, prenis kun si la skribrulajxon, kaj venis al ili. 15Kaj ili diris al li:Sidigxu, kaj vocxlegu gxin al ni. Kaj Baruhx vocxlegis al ili. 16Kiam ili auxdis cxiujn vortojn, ili eksentis teruron unu antaux la alia, kaj ili diris al Baruhx:Ni raportos al la regxo cxiujn cxi tiujn vortojn. 17Kaj ili demandis Baruhxon, dirante:Diru al ni, kiamaniere vi skribis cxiujn tiujn vortojn el lia busxo? 18Kaj Baruhx respondis al ili:El sia busxo li elparolis al mi cxiujn tiujn vortojn, kaj mi skribis en la libron per inko. 19Kaj la eminentuloj diris al Baruhx:Iru kaj kasxigxu, vi kaj Jeremia, ke neniu sciu, kie vi estas.

20Ili venis al la regxo en la palacon, kaj la skribrulajxon ili restigis en la cxambro de la kanceliero Elisxama; kaj ili raportis al la regxo cxiujn vortojn. 21Tiam la regxo sendis Jehudin, por preni la skribrulajxon; kaj Jehudi prenis gxin el la cxambro de la kanceliero Elisxama, kaj vocxlegis gxin al la regxo, kaj al cxiuj eminentuloj, kiuj staris apud la regxo. 22La regxo sidis en la vintra domo en la nauxa monato, kaj antaux li brulis fajrujo. 23Kaj cxiufoje, kiam Jehudi tralegis tri aux kvar kolumnojn, la regxo detrancxis ilin per trancxileto de skribisto, kaj jxetis en la fajron, kiu estis en la fajrujo, gxis la tuta skribrulajxo forbrulis sur la fajro, kiu estis en la fajrujo. 24Kaj ne timis kaj ne dissxiris siajn vestojn la regxo, nek cxiuj liaj servantoj, kiuj auxdis cxiujn tiujn vortojn. 25Kvankam Elnatan kaj Delaja kaj Gemarja petis la regxon, ke li ne forbruligu la skribrulajxon, li ne obeis ilin. 26Kaj la regxo ordonis al Jerahxmeel, filo de la regxo, al Seraja, filo de Azriel, kaj al SXelemja, filo de Abdeel, kapti la skribiston Baruhx kaj la profeton Jeremia; sed la Eternulo ilin kasxis.

27Kaj aperis jena vorto de la Eternulo al Jeremia, post kiam la regxo forbruligis la skribrulajxon, kaj la vortojn, kiujn Baruhx skribis sub diktado de Jeremia: 28Prenu al vi denove alian skribrulajxon, kaj skribu sur gxi cxiujn antauxajn vortojn, kiuj estis sur la unua skribrulajxo, kiun forbruligis Jehojakim, regxo de Judujo. 29Kaj pri Jehojakim, regxo de Judujo, diru:Tiele diras la Eternulo:Vi forbruligis tiun skribrulajxon, dirante:Kial vi skribis sur gxi, ke venos la regxo de Babel kaj ruinigos cxi tiun landon kaj ekstermos sur gxi homojn kaj brutojn? 30Tial tiele diras la Eternulo pri Jehojakim, regxo de Judujo:Ne estos cxi li sidanto sur la trono de David, kaj lia kadavro estos jxetita al la varmego de la tago kaj al la malvarmo de la nokto; 31kaj Mi punos lin kaj lian idaron kaj liajn servantojn, pro ilia malbonago; kaj Mi venigos sur ilin kaj sur la logxantojn de Jerusalem kaj sur la Judujanojn la tutan malbonon, pri kiu Mi diris al ili, sed ili ne auxskultis.

32Kaj Jeremia prenis alian skribrulajxon, kaj donis gxin al la skribisto Baruhx, filo de Nerija; kaj tiu skribis sur gxi sub diktado de Jeremia cxiujn vortojn de la libro, kiun Jehojakim, regxo de Judujo, forbruligis per fajro; kaj al ili estis aldonitaj ankoraux multaj similaj vortoj.



Esperanto

Bible Hub

Jeremiah 35
Top of Page
Top of Page