Ijob 3
Esperanto
1Poste Ijob malfermis sian busxon, kaj malbenis sian tagon. 2Kaj Ijob ekparolis, kaj diris:

3Pereu la tago, en kiu mi naskigxis, Kaj la nokto, kiu diris:Embriigxis homo.

4Tiu tago estu malluma; Dio de supre ne rigardu gxin, Neniu lumo ekbrilu super gxi.

5Mallumo kaj tomba ombro ekposedu gxin; Nubo gxin kovru; Eklipsoj de tago faru gxin terura.

6Tiun nokton prenu mallumego; GXi ne alkalkuligxu al la tagoj de la jaro, GXi ne eniru en la kalkulon de la monatoj.

7Ho, tiu nokto estu soleca; Neniu gxojkrio auxdigxu en gxi.

8Malbenu gxin la malbenantoj de la tago, Tiuj, kiuj estas pretaj eksciti levjatanon.

9Mallumigxu la steloj de gxia krepusko; GXi atendu lumon, kaj cxi tiu ne aperu; Kaj la palpebrojn de matenrugxo gxi ne ekvidu;

10Pro tio, ke gxi ne fermis la pordon de la utero de mia patrino Kaj ne kasxis per tio la malfelicxon antaux miaj okuloj.

11Kial mi ne mortis tuj el la utero, Ne senvivigxis post la eliro el la ventro?

12Kial akceptis min la genuoj? Por kio estis la mamoj, ke mi sucxu?

13Mi nun kusxus kaj estus trankvila; Mi dormus kaj havus ripozon,

14Kune kun la regxoj kaj la konsilistoj sur la tero, Kiuj konstruas al si izolejojn,

15Aux kun la potenculoj, kiuj havas oron, Kiuj plenigas siajn domojn per argxento;

16Aux kiel abortitajxo kasxita mi ne ekzistus, Simile al la infanoj, kiuj ne vidis lumon.

17Tie la malpiuloj cxesas tumulti; Kaj tie ripozas tiuj, kies fortoj konsumigxis.

18Tie la malliberuloj kune havas ripozon; Ili ne auxdas la vocxon de premanto.

19Malgranduloj kaj granduloj, tie ili estas; Kaj sklavo estas libera de sia sinjoro.

20Por kio al suferanto estas donita la lumo, Kaj la vivo al tiuj, kiuj havas maldolcxan animon,

21Kiuj atendas la morton, kaj gxi ne aperas, Kiuj elfosus gxin pli volonte ol trezorojn,

22Kiuj ekgxojus kaj estus ravitaj, Se ili trovus tombon?

23Al la homo, kies vojo estas kasxita, Kaj antaux kiu Dio starigis barilon?

24Antaux ol mi ekmangxas panon, mi devas gxemi, Kaj mia plorkriado versxigxas kiel akvo;

25CXar terurajxo, kiun mi timis, trafis min, Kaj tio, pri kio mi estis maltrankvila, venis al mi.

26Mi ne havas trankvilon, mi ne havas kvieton, mi ne havas ripozon; Trafis min kolero.



Esperanto

Bible Hub

Job 2
Top of Page
Top of Page