Ijob 40
Esperanto
1Kaj la Eternulo plue parolis al Ijob, kaj diris:

2CXu povas blasfemanto disputi kun la Plejpotenculo? La mallauxdanto de Dio tion respondu.

3Kaj Ijob respondis al la Eternulo, kaj diris:

4Jen mi estis facilanima; kion mi povas respondi al Vi? Mi metas mian manon sur mian busxon.

5Unu fojon mi parolis, kaj mi ne respondos; Tion mi ne faros duan fojon.

6Kaj la Eternulo respondis al Ijob el la ventego, kaj diris:

7Zonu kiel viro viajn lumbojn; Mi vin demandos, kaj vi sciigu al Mi.

8CXu vi volas senvalorigi Mian verdikton, Akuzi Min, por ke vi montrigxu prava?

9Se vi havas tian brakon, kiel Dio, Kaj se vi povas tondri per vocxo simile al Li,

10Tiam ornamu vin per majesto, kaj altigxu, Vestu vin per gloro kaj belegeco;

11Elversxu la furiozon de via kolero; Ekrigardu cxion fieran kaj humiligu gxin;

12Ekrigardu cxiun fierulon kaj konfuzu lin; Kaj frakasu la malpiulojn sur ilia loko;

13Kasxu ilin cxiujn en la tero; Ilian vizagxon kovru per mallumo.

14Tiam Mi gloros vin, Se via dekstra mano vin helpos.

15Vidu la hipopotamon, kiun Mi kreis apud vi; Herbon gxi mangxas, kiel bovo.

16Vidu, gxia forto estas en gxiaj lumboj, Kaj gxia fortikeco estas en la muskoloj de gxia ventro.

17GXi strecxas sian voston kiel cedron, La tendenoj de gxiaj femuroj estas interplektitaj.

18GXiaj ostoj estas kiel kupraj tuboj, GXiaj ostoj estas kiel feraj stangoj.

19GXi estas la komenco de la vojoj de Dio; GXia Kreinto donis al gxi gxian glavon.

20La montoj alportas al gxi mangxajxon, Kaj cxiuj bestoj de la kampo tie ludas.

21Sub ombroricxaj arboj gxi kusxas, Sub kovro de kanoj kaj en sxlimo.

22Ombroricxaj arboj sxirmas gxin per sia ombro, CXirkauxas gxin salikoj apud torentoj.

23Se la rivero tumultas, gxi ne konfuzigxas; GXi staras trankvile, se ecx Jordan enversxigxus en gxian busxon.

24CXu iu povas preni gxin antaux gxiaj okuloj, CXu iu povas trabori per sxnuroj gxian nazon?



Esperanto

Bible Hub

Job 39
Top of Page
Top of Page