Ijob 42
Esperanto
1Ijob respondis al la Eternulo, kaj diris:

2Mi scias, ke Vi cxion povas fari, Kaj ke nenio, kion Vi entreprenas, estas malfacila por Vi.

3Kiu estas tiu, kiu kovras malkompetente la plej altan decidon? Jes, mi parolis sen komprenado pri aferoj, Kiuj estas tro misteraj por mi, kaj kiujn mi ne konas.

4Auxskultu, kaj mi parolos; Mi demandos Vin, kaj Vi sciigu al mi.

5Nur per la oreloj mi auxdis pri Vi; Sed nun mia okulo Vin vidis.

6Tial mi faras al mi riprocxon, Kaj mi pentas en polvo kaj cindro.

7Post kiam la Eternulo parolis tiujn vortojn al Ijob, la Eternulo diris al Elifaz, la Temanano:Mia kolero ekflamis kontraux vi kaj kontraux viaj du amikoj, pro tio, ke vi ne parolis antaux Mi tiel gxuste, kiel Mia servanto Ijob. 8Prenu do nun al vi sep bovojn kaj sep sxafojn, kaj iru al Mia servanto Ijob, kaj alportu bruloferon pro vi; kaj Mia servanto Ijob pregxos por vi; cxar nur lin Mi atentos, por ne fari al vi punon pro tio, ke vi ne parolis antaux Mi tiel gxuste, kiel Mia servanto Ijob. 9Kaj iris Elifaz, la Temanano, kaj Bildad, la SXuhxano, kaj Cofar, la Naamano, kaj faris tion, kion diris al ili la Eternulo. Kaj la Eternulo atentis Ijobon.

10Kaj la Eternulo redonis la forprenitajxon al Ijob, kiam li pregxis por siaj amikoj. Kaj la Eternulo donis al Ijob duoble pli ol cxio, kion li havis antauxe. 11Kaj venis al li cxiuj liaj fratoj kaj cxiuj liaj fratinoj kaj cxiuj liaj antauxaj konatoj, kaj ili mangxis kun li en lia domo, kaj esprimis al li sian kunsenton, kaj konsolis lin pri la tuta malbono, kiun la Eternulo venigis sur lin; kaj cxiu el ili donis al li po unu kesito, kaj cxiu po unu ora ringo. 12Kaj la Eternulo benis la lastajn jarojn de Ijob pli ol la komencajn; kaj li havis dek kvar mil sxafojn kaj ses mil kamelojn kaj mil parojn da bovoj kaj mil azeninojn. 13Kaj li havis sep filojn kaj tri filinojn. 14Al unu el cxi tiuj li donis al nomon Jemima, al la dua la nomon Kecia, kaj al la tria la nomon Keren-Hapuhx. 15Kaj en la tuta lando ne trovigxis virinoj tiel belaj, kiel la filinoj de Ijob; kaj ilia patro donis al ili heredan posedajxon inter iliaj fratoj. 16Kaj post tio Ijob vivis cent kvardek jarojn, kaj li vidis siajn filojn kaj nepojn gxis la kvara generacio. 17Kaj Ijob mortis, maljuna kaj satigxinta de la vivo.



Esperanto

Bible Hub

Job 41
Top of Page
Top of Page