Ijob 6
Esperanto
1Ijob respondis kaj diris:

2Se estus pesita mia cxagreno, Kaj samtempe estus metita sur la pesilon mia suferado,

3GXi estus nun pli peza, ol la sablo cxe la maroj; Pro tio miaj vortoj estas plenaj de plendo.

4CXar la sagoj de la Plejpotenculo estas en mi, Ilian venenon trinkas mia spirito; La terurajxoj de Dio direktigxis sur min.

5CXu krias sovagxa azeno sur herbo? CXu bovo blekas kolere cxe sia mangxajxo?

6CXu oni mangxas sengustajxon sen salo? CXu havas guston la albumeno de ovo?

7Kion ne volis tusxi mia animo, Tio nun estas abomeninde mia mangxajxo.

8Ho, se mia peto plenumigxus, Kaj se Dio donus al mi tion, kion mi esperas!

9Ho, se Dio komencus kaj disbatus min, Donus liberecon al Sia mano kaj frakasus min!

10Tio estus ankoraux konsolo por mi; Kaj mi gxojus, se en la turmento Li ne kompatus, CXar mi ne forpusxis ja la vortojn de la Sanktulo.

11Kio estas mia forto, ke mi persistu? Kaj kia estas mia fino, ke mi havu paciencon?

12CXu mia forto estas forto de sxtonoj? CXu mia karno estas kupro?

13Mi havas ja nenian helpon, Kaj savo estas forpusxita for de mi.

14Al malfelicxulo decas kompato de amiko, Ecx se li forlasas la timon antaux la Plejpotenculo.

15Miaj fratoj trompas kiel torento, Kiel akvaj fluegoj, kiuj pasas,

16Kiuj estas malklaraj pro glacio, En kiuj kasxas sin negxo;

17En la tempo de degelo ili malaperas, En la tempo de varmego ili forsxovigxas de sia loko.

18Ili forklinas la direkton de sia vojo, Iras en la dezerton, kaj malaperas.

19Sercxas ilin per sia rigardo la vojoj de Tema, Esperas je ili la karavanoj el SXeba;

20Sed ili hontas pro sia fido; Ili aliras, kaj rugxigxas de honto.

21Nun vi neniigxis; Vi ekvidis terurajxon, kaj ektimis.

22CXu mi diris:Donu al mi, El via havajxo donacu pro mi,

23Savu min el la mano de premanto, Aux liberigu min el la mano de turmentantoj?

24Instruu min, kaj mi eksilentos; Komprenigu al mi, per kio mi pekis.

25Kial vi mallauxdas pravajn vortojn? Kaj kion povas instrui la moralinstruanto el vi?

26CXu vi intencas riprocxi pro vortoj? Sed paroloj de malesperanto iras al la vento.

27Ecx orfon vi atakus, Kaj sub via amiko vi fosus.

28Nun, cxar vi komencis, rigardu min; CXu mi mensogos antaux via vizagxo?

29Rigardu denove, vi ne trovos malpiajxon; Ripetu, vi trovos mian pravecon en la afero.

30CXu estas peko sur mia lango? CXu mia palato ne komprenas tion, kio estas malbona?



Esperanto

Bible Hub

Job 5
Top of Page
Top of Page