Ijob 5
Esperanto
1Voku do! cxu iu respondos al vi? Kaj al kiu el la sanktuloj vi vin turnos?

2Malsagxulon mortigas la kolero, Kaj sensenculon pereigas la incitigxemeco.

3Mi vidis malsagxulon, kiu enradikigxis, Kaj mi malbenis subite lian logxejon.

4Malproksimaj de savo estos liaj filoj; Oni disbatos ilin cxe la pordego, Kaj neniu ilin savos.

5Lian rikoltajxon formangxos malsatulo, El inter la dornoj li gxin prenos, Kaj soifantoj englutos lian havajxon.

6Ne el la polvo eliras malpiajxo, Kaj ne el la tero elkreskas malbonago.

7Sed homo naskigxas por suferoj, Kiel birdoj por flugado supren.

8Sed mi min turnus al Dio, Kaj al Li mi transdonus mian aferon;

9Al Tiu, kiu faras grandajxojn, kiujn neniu povas esplori, Mirindajxojn, kiujn neniu povas kalkuli;

10Kiu donas pluvon sur la teron Kaj sendas akvon sur la kampojn,

11Por starigi malaltulojn alte, Ke la afliktitoj levigxu savite.

12Li detruas la intencojn de ruzuloj, Ke iliaj manoj ne plenumas sian entreprenon.

13Li kaptas la sagxulojn per ilia ruzajxo; Kaj la decido de maliculoj farigxas senvalora.

14En la tago ili renkontas mallumon, Kaj en tagmezo ili palpas, kiel en nokto.

15Li savas kontraux glavo, Kontraux la busxo kaj mano de potenculo Li savas malricxulon.

16Al la senhavulo aperas espero, Kaj la malboneco fermas sian busxon.

17Felicxa estas la homo, kiun punas Dio; Kaj la moralinstruon de la Plejpotenculo ne malsxatu;

18CXar Li vundas, sed ankaux bandagxas; Li batas, sed Liaj manoj ankaux resanigas.

19En ses malfelicxoj Li vin savos; En la sepa ne tusxos vin la malbono.

20En tempo de malsato Li savos vin de la morto, Kaj en milito el la mano de glavo.

21Kontraux la vipo de lango vi estos kasxita; Kaj vi ne timos ruinigon, kiam gxi venos.

22Dum ruinigo kaj malsato vi ridos; Kaj la bestojn de la tero vi ne timos;

23CXar kun la sxtonoj de la kampo vi havos interligon, Kaj la bestoj de la kampo havos pacon kun vi.

24Kaj vi ekscios, ke paco estas en via tendo; Vi esploros vian logxejon, kaj nenio mankos.

25Kaj vi ekscios, ke grandnombra estas via idaro Kaj via naskitaro estas kiel la herbo de la tero.

26En maljuneco vi iros en la tombon, Kiel envenas garbaro en sia tempo.

27Vidu, ni tion esploris, kaj tiel gxi estas; Atentu tion, kaj sciu tion.



Esperanto

Bible Hub

Job 4
Top of Page
Top of Page