Josuo 13
Esperanto
1Josuo maljunigxis, atingis profundan agxon, kaj la Eternulo diris al li:Vi maljunigxis, atingis profundan agxon, kaj da tero restas ankoraux tre multe por ekposedi. 2Jen estas la tero, kiu restas:cxiuj regionoj de la Filisxtoj, kaj la tuta lando de la Gesxuridoj; 3komencante de SXihxor, kiu estas antaux Egiptujo, gxis la limoj de Ekron norde, kiu estas alkalkulata al la lando de la Kanaanidoj; kvin regantoj Filisxtaj:de Gaza, kaj de Asxdod, de Asxkelon, de Gat, kaj de Ekron; 4kaj la Avidoj sude; la tuta lando de la Kanaanidoj, kaj Meara de la Cidonanoj, gxis Afek, gxis la limoj de la Amoridoj; 5kaj la lando de la Gebalanoj, kaj la tuta Lebanon oriente de Baal-Gad, sub la monto HXermon, gxis HXamat; 6cxiuj logxantoj de la montoj, de Lebanon gxis Misrefot-Maim, cxiuj Cidonanoj. Mi forpelos ilin de antaux la Izraelidoj; dividu cxion kiel partojn heredajn por Izrael, kiel Mi ordonis al vi. 7Kaj nun dividu cxi tiun landon en heredajn partojn por la naux triboj kaj por la duontribo de Manase.

8Kun cxi tiu tribo la Rubenidoj kaj la Gadidoj prenis sian heredan parton, kiun donis al ili Moseo transe de Jordan oriente, kiel donis al ili Moseo, servanto de la Eternulo; 9de Aroer, kiu estas sur la bordo de la torento Arnon, kaj la urbon, kiu estas meze de la valo, kaj la tutan ebenajxon Medba gxis Dibon; 10kaj cxiujn urbojn de Sihxon, regxo de la Amoridoj, kiu regis en HXesxbon, gxis la limo de la Amonidoj; 11kaj Gileadon, kaj la regionon de la Gesxuridoj kaj Maahxatidoj, kaj la tutan monton HXermon, kaj la tutan Basxanon gxis Salhxa; 12la tutan regnon de Og en Basxan, kiu regis en Asxtarot kaj Edrei. Li restis el la Rafaidoj. Kaj Moseo venkobatis ilin, kaj forpelis ilin. 13Sed la Izraelidoj ne forpelis la Gesxuridojn kaj la Maahxatidojn; kaj la Gesxuridoj kaj Maahatidoj restis inter la Izraelidoj gxis nun. 14Nur al la tribo de Levi li ne donis heredan parton; la fajroferoj de la Eternulo, Dio de Izrael, estas ilia hereda parto, kiel Li diris al li.

15Kaj Moseo donis al la tribo de la Rubenidoj laux iliaj familioj. 16Kaj ilia regiono estis de Aroer, kiu estas sur la bordo de la torento Arnon, kaj la urbo, kiu estas meze de la valo, kaj la tuta ebenajxo gxis Medba, 17HXesxbon, kaj cxiuj gxiaj urboj, kiuj estas sur la ebenajxo, Dibon kaj Bamot-Baal kaj Bet-Baal-Meon 18kaj Jahac kaj Kedemot kaj Mefaat 19kaj Kirjataim kaj Sibma kaj Ceret-SXahxar sur la monto Emek 20kaj Bet-Peor kaj la deklivoj de Pisga kaj Bet-Jesximot, 21kaj cxiuj urboj de la ebenajxo, kaj la tuta regno de Sihxon, regxo de la Amoridoj, kiu regis en HXesxbon, kaj kiun mortigis Moseo, kiel ankaux la Midjanajn princojn Evi kaj Rekem kaj Cur kaj HXur kaj Reba, princojn de Sihxon, kiuj logxis en la lando. 22Kaj Bileamon, filon de Beor, la sorcxiston, mortigis la Izraelidoj per glavo kune kun la aliaj mortigitoj. 23Kaj limo de la Rubenidoj estis Jordan kaj gxia regiono. Tio estas la posedajxo de la Rubenidoj laux iliaj familioj, la urboj kaj iliaj vilagxoj.

24Kaj Moseo donis al la tribo de Gad, al la Gadidoj, laux iliaj familioj. 25Kaj ilia regiono estis Jazer, kaj cxiuj urboj de Gilead, kaj duono de la lando de la Amonidoj, gxis Aroer, kiu estas antaux Raba; 26kaj de HXesxbon gxis Ramat-Micpe, kaj Betonim; kaj de Mahxanaim gxis la limo de Debir; 27kaj en la valo, Bet-Haram kaj Bet-Nimra kaj Sukot kaj Cafon, la restajxo de la regno de Sihxon, regxo de HXesxbon; limo estis Jordan gxis la fino de la maro Kineret, transe de Jordan, oriente. 28Tio estas la posedajxo de la Gadidoj laux iliaj familioj, la urboj kaj iliaj vilagxoj.

29Kaj Moseo donis al la duontribo de Manase; kaj tio estis por la duontribo de Manase laux iliaj familioj. 30Kaj ilia regiono estis:de Mahxanaim la tuta Basxan, la tuta regno de Og, regxo de Basxan, kaj cxiuj Vilagxoj de Jair, kiuj estas en Basxan, sesdek urboj; 31kaj duono de Gilead, kaj Asxtarot kaj Edrei, urboj de la regno de Og en Basxan, estis donitaj al la idoj de Mahxir, filo de Manase, al duono de la idoj de Mahxir laux iliaj familioj.

32Tio estas, kion Moseo disdividis sur la stepoj de Moab, transe de Jordan, antaux Jerihxo, oriente. 33Sed al la tribo de Levi Moseo ne donis posedajxon:la Eternulo, Dio de Izrael, estas ilia hereda parto, kiel Li diris al ili.



Esperanto

Bible Hub

Joshua 12
Top of Page
Top of Page