Moseo 3: Levidoj 2
Esperanto
1Se iu alportos farunoferon al la Eternulo, lia ofero estu el delikata faruno, kaj li versxu sur gxin oleon kaj metu sur gxin olibanon. 2Kaj li alportu gxin al la filoj de Aaron, la pastroj; kaj la pastro prenu el gxi plenmanon el la faruno kun la oleo kaj kun la olibano, kaj li ekbruligu tiun parton promemoran sur la altaro; gxi estas fajrofero, agrabla odorajxo al la Eternulo. 3Kaj la restajxo el la farunofero estu por Aaron kaj por liaj filoj; plejsanktajxo gxi estas el la fajroferoj de la Eternulo.

4Se vi alportos farunoferon el io, kio estas bakita en forno, gxi estu macokukoj el plej bona faruno, miksitaj kun oleo, kaj macoflanoj, sxmiritaj per oleo. 5Kaj se via ofero estos farunofero farita sur pato, gxi estu el delikata faruno, miksita kun oleo, ne fermentinta. 6Dispecigu gxin kaj versxu sur gxin oleon; gxi estas farunofero. 7Kaj se via ofero estos farunofero el kaserolo, gxi estu farita el delikata faruno kun oleo. 8Kaj alportu la farunoferon, kiu estas farita el gxi, al la Eternulo, kaj prezentu gxin al la pastro, kaj li alportu gxin al la altaro. 9Kaj la pastro prenos el la farunofero la parton promemoran kaj bruligos gxin sur la altaro; gxi estas fajrofero, agrabla odorajxo al la Eternulo. 10Kaj la restajxo el la farunofero estu por Aaron kaj por liaj filoj; gxi estas plejsanktajxo el la fajroferoj de la Eternulo.

11Nenia farunofero, kiun vi alportos al la Eternulo, estu farita el fermentintajxo; cxar nenion fermentintan kaj nenian mielon vi devas bruligi kiel fajroferon al la Eternulo. 12Kiel oferon de unuaajxoj vi povas alporti tion al la Eternulo, sed sur la altaron ili ne venu kiel agrabla odorajxo. 13Kaj cxiun vian farunoferon salu per salo, kaj ne estigu vian farunoferon sen salo de interligo de via Dio; kun cxiu via ofero alportu salon.

14Se vi alportos al la Eternulo farunoferon el la unuaj terproduktajxoj, tiam spikojn, rostitajn sur fajro, grajnajxon el fresxaj grajnoj alportu kiel farunoferon el viaj unuaj terproduktajxoj. 15Kaj versxu sur gxin oleon kaj metu sur gxin olibanon; gxi estas farunofero. 16Kaj la pastro bruligos la promemoran parton el gxia grajnajxo kaj el gxia oleo kun gxia tuta olibano, kiel fajroferon al la Eternulo.



Esperanto

Bible Hub

Leviticus 1
Top of Page
Top of Page