Moseo 3: Levidoj 3
Esperanto
1Se lia ofero estas pacofero, se li alportas el la grandaj brutoj, cxu gxi estas virseksa, cxu virinseksa, sendifektan li alportu gxin antaux la Eternulon. 2Kaj li metu sian manon sur la kapon de sia ofero kaj bucxu gxin cxe la pordo de la tabernaklo de kunveno; kaj la filoj de Aaron, la pastroj, aspergu per la sango la altaron cxirkauxe. 3Kaj li alportu el la pacofero kiel fajroferon al la Eternulo la sebon, kiu kovras la internajxojn, kaj la tutan sebon, kiu estas sur la internajxoj, 4kaj ambaux renojn, kaj la sebon, kiu estas sur ili, kiu estas cxe la lumbo, kaj la reton sur la hepato, kune kun la renoj li gxin apartigu. 5Kaj la filoj de Aaron forbruligu tion sur la altaro, kune kun la brulofero, kiu estas sur la ligno, sur la fajro; gxi estas fajrofero, agrabla odorajxo al la Eternulo. 6Kaj se el la malgrandaj brutoj estas lia ofero, kiel pacofero al la Eternulo, cxu gxi estas virseksa, cxu virinseksa, sendifektan li gxin alportu. 7Se sxafidon li alportas kiel sian oferon, li alportu gxin antaux la Eternulon; 8kaj li metu sian manon sur la kapon de sia ofero, kaj li bucxu gxin antaux la tabernaklo de kunveno; kaj la filoj de Aaron aspergu per gxia sango la altaron cxirkauxe. 9Kaj li alportu el la pacofero kiel fajroferon al la Eternulo gxian sebon, la tutan voston, detrancxitan cxe la sakro, kaj la sebon, kiu kovras la internajxojn, kaj la tutan sebon, kiu estas sur la internajxoj, 10kaj ambaux renojn, kaj la sebon, kiu estas sur ili, kiu estas cxe la lumbo, kaj la reton sur la hepato, kune kun la renoj li gxin apartigu. 11Kaj la pastro bruligu tion sur la altaro; gxi estas mangxajxo, fajrofero al la Eternulo.

12Kaj se lia ofero estas kapro, li alportu gxin antaux la Eternulon. 13Kaj li metu sian manon sur gxian kapon, kaj li bucxu gxin antaux la tabernaklo de kunveno; kaj la filoj de Aaron aspergu per gxia sango la altaron cxirkauxe. 14Kaj li alportu el gxi ofere, kiel fajroferon al la Eternulo, la sebon, kiu kovras la internajxojn, kaj la tutan sebon, kiu estas sur la internajxoj, 15kaj ambaux renojn, kaj la sebon, kiu estas sur ili, kiu estas cxe la lumbo, kaj la reton sur la hepato, kune kun la renoj li gxin apartigu. 16Kaj la pastro bruligu tion sur la altaro; gxi estas mangxajxo, fajrofero, agrabla odorajxo; la tuta sebo estu por la Eternulo. 17GXi estu eterna legxo por viaj generacioj en cxiuj viaj logxlokoj; sebon kaj sangon neniam mangxu.



Esperanto

Bible Hub

Leviticus 2
Top of Page
Top of Page