Moseo 3: Levidoj 22
Esperanto
1Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 2Diru al Aaron kaj al liaj filoj, ke ili agu singarde koncerne la sanktajxojn de la Izraelidoj, kaj ili ne malhonoru Mian sanktan nomon en tio, kion ili konsekras al Mi:Mi estas la Eternulo. 3Diru al ili:Se iu en viaj generacioj el via tuta idaro aliros al la sanktajxoj, kiujn la Izraelidoj konsekras al la Eternulo, kaj li havos sur si malpurajxon, tiam tiu animo ekstermigxos de antaux Mi:Mi estas la Eternulo. 4Se iu el la idaro de Aaron havos lepron aux elfluon, tiu ne mangxu la sanktajxojn, gxis li purigxos. Kiu ektusxis iun, kiu malpurigxis per mortinto, aux kiu havas elfluon de semo; 5aux kiu ektusxis ian rampajxon, per kiu li malpurigxis, aux iun homon, de kiu li malpurigxis per ia lia malpurajxo; 6tiu, ektusxinte tion, estos malpura gxis la vespero, kaj li ne mangxu la sanktajxojn, antaux ol li estos lavinta sian korpon per akvo. 7Post la subiro de la suno li farigxos pura, kaj tiam li povas mangxi la sanktajxojn, cxar tio estas lia mangxajxo. 8Kadavrajxon kaj ion, kion dissxiris bestoj, li ne mangxu, por ke li ne malpurigxu per tio:Mi estas la Eternulo. 9Kaj ili observu Miajn ordonojn, por ke ili ne portu sur si pekon kaj ne mortu en gxi, se ili tion malhonoros:Mi estas la Eternulo, kiu ilin sanktigas.

10Kaj neniu laiko mangxu sanktajxon; logxanto cxe pastro kaj ankaux dungito ne mangxu sanktajxon. 11Se pastro acxetis homon per sia mono, tiu povas mangxi tion; kaj tiuj, kiuj naskigxis en lia domo, povas mangxi lian panon. 12Se filino de pastro edzinigxis kun viro laika, sxi ne mangxu el la levataj sanktajxoj. 13Sed se filino de pastro farigxis vidvino aux eksedzino kaj sxi ne havas infanojn, kaj sxi revenis en la domon de sia patro, kiel sxi estis en sia juneco, tiam sxi povas mangxi la panon de sia patro; sed neniu laiko devas gxin mangxi. 14Se iu mangxis sanktajxon per eraro, li aldonu al gxi kvinonon de la valoro kaj redonu al la pastro la sanktajxon. 15Ili ne malhonoru la sanktajxojn de la Izraelidoj, kiujn ili oferlevas al la Eternulo. 16Kaj ili ne sxargxu sur sin la kulpon de la krimo, mangxante siajn sanktajxojn; cxar Mi estas la Eternulo, kiu ilin sanktigas.

17Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 18Parolu al Aaron kaj al liaj filoj kaj al cxiuj Izraelidoj, kaj diru al ili:Se iu el la domo de Izrael aux el la fremduloj inter Izrael alportas sian oferon, cxu gxi estas promesitajxo aux cxu gxi estas ofero memvola, kiun ili alportas al la Eternulo kiel bruloferon, 19tiam, por ke vi akiru placxon, gxi devas esti sendifekta, virseksa, el grandaj brutoj, el sxafoj, aux el kaproj. 20Neniun beston, kiu havas difektajxon, alportu, cxar gxi ne akirigos al vi placxon. 21Kaj se iu alportas pacoferon al la Eternulo, por plenumi promeson aux memvole, el grandaj aux malgrandaj brutoj, gxi estu sendifekta, por ke gxi placxu; nenia difekto estu sur gxi. 22Beston blindan aux difektitan aux kriplan aux absceshavan aux aknohavan aux favan ne alportu al la Eternulo; kaj ne donu ilin kiel fajroferon sur la altaron de la Eternulo. 23Bovon aux sxafon, kiu havas tro longajn aux tro mallongajn membrojn, vi povas alporti kiel oferon memvolan, sed kiel promesita ofero gxi ne akiros placxon. 24Beston, kiu havas testikon kunpremitan, disbatitan, desxiritan, aux fortrancxitan, ne alportu al la Eternulo, kaj en via lando ne faru tion. 25Kaj el la manoj de alilandulo ne alportu tiajn kiel panon de via Dio; cxar kriplajxo estas sur ili, difektajxo estas sur ili:ili ne akiros al vi placxon.

26Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 27Kiam naskigxos bovido aux sxafido aux kaprido, tiam gxi restu dum sep tagoj sub sia patrino, kaj de post la oka tago kaj plue gxi povas akiri placxon kiel fajrofero al la Eternulo. 28Sed nek bovon, nek sxafon bucxu kun gxia ido en unu tago. 29Se vi alportas dankoferon al la Eternulo, oferu gxin tiel, ke gxi akiru por vi placxon. 30En la sama tago oni devas gxin mangxi; ne lasu iom el gxi gxis la mateno:Mi estas la Eternulo. 31Kaj observu Miajn ordonojn kaj plenumu ilin:Mi estas la Eternulo.

32Kaj ne malhonoru Mian sanktan nomon, kaj Mi estu sankta inter la Izraelidoj:Mi estas la Eternulo, kiu sanktigas vin, 33kiu elkondukis vin el la lando Egipta, por esti por vi Dio. Mi estas la Eternulo.



Esperanto

Bible Hub

Leviticus 21
Top of Page
Top of Page