La evangelio laŭ Luko 12
Esperanto
1Dume, kiam la miriadoj de la homamaso kunkolektigxis tiel, ke ili piedpremis unu la alian, li ekparolis al siaj discxiploj, dirante unue:Gardu vin kontraux la fermentajxo de la Fariseoj, kiu estas hipokriteco. 2Sed estas nenio kovrita, kio ne estos elmontrita; kaj nenio kasxita, kio ne estos sciata. 3Tial, kion vi diris en la mallumo, tio estos auxdita en la lumo; kaj kion vi parolis en orelon en internaj cxambroj, tio estos proklamita sur la tegmentoj.

4Kaj mi diras al vi, miaj amikoj:Ne timu tiujn, kiuj mortigas la korpon, kaj poste ne povas fari ion plu. 5Sed mi montros al vi, kiun vi devas timi:Timu Tiun, kiu, mortiginte, plue havas auxtoritaton enjxeti en Gehenan; jes, mi diras al vi:Tiun timu. 6CXu oni ne vendas kvin paserojn por du asaroj? kaj ecx unu el ili ne estas forgesita antaux Dio. 7Sed ecx la haroj de via kapo estas cxiuj kalkulitaj. Ne timu; vi pli valoras ol multaj paseroj.

8Kaj mi diras al vi:CXiun, kiu konfesos min antaux la homoj, la Filo de homo ankaux konfesos antaux la angxeloj de Dio; 9sed kiu malkonfesos min antaux la homoj, tiu estos malkonfesita antaux la angxeloj de Dio. 10Kaj por cxiu, kiu parolos vorton kontraux la Filo de homo, estos pardono; sed por tiu, kiu blasfemas kontraux la Sankta Spirito, ne estos pardono. 11Kaj kiam oni kondukos vin antaux la sinagogojn kaj regantojn kaj auxtoritatulojn, ne zorgu, kiel aux kion respondi, aux kion diri; 12cxar la Sankta Spirito instruos al vi en tiu horo mem tion, kion vi devas diri.

13Kaj unu el la homamaso diris al li:Majstro, diru al mia frato, ke li dividu kun mi la heredajxon. 14Sed li diris al li:Ho viro, kiu starigis min super vi kiel jugxanton aux dividanton? 15Kaj li diris al ili:Zorgu, kaj gardu vin kontraux cxia avideco, cxar la vivo de homo ne konsistas en la abundeco de liaj posedajxoj. 16Kaj li parolis al ili parabolon, dirante:La bieno de unu ricxulo donis abunde; 17kaj li konsideris, dirante:Kion mi faru, cxar mi ne havas lokon, kie mi povas amasigi miajn fruktojn? 18Kaj li diris:Jen kion mi faros:mi disbatos miajn grenejojn kaj konstruos pli grandajn, kaj tie mi amasigos mian grenon kaj miajn posedajxojn. 19Kaj mi diros al mia animo:Animo, vi havas multajn posedajxojn, provizitajn por multaj jaroj; ripozu, mangxu, trinku, estu gaja. 20Sed Dio diris al li:Ho senprudentulo! cxi tiun nokton oni postulas de vi vian animon; kies estos tio, kion vi preparis? 21Tia estas tiu, kiu kolektas por si trezoron, kaj ne estas ricxa rilate Dion.

22Kaj li diris al siaj discxiploj:Tial mi diras al vi:Ne zorgu pri via vivo, kion vi mangxu; nek pri via korpo, kion vi surmetu. 23CXar la vivo estas pli ol nutrajxo, kaj la korpo pli ol vestajxo. 24Pripensu la korvojn, ke ili ne semas, nek rikoltas, kaj ne havas provizejon nek grenejon; kaj Dio nutras ilin; kiom pli vi valoras, ol la birdoj! 25Kaj kiu el vi per zorgado povas aldoni unu ulnon al sia staturo? 26Se do vi ne povas fari ecx la plej malgrandan aferon, kial vi zorgas pri la ceteraj? 27Pripensu la liliojn, kiel ili kreskas; ili ne laboras, nek sxpinas; tamen mi diras al vi:Ecx Salomono en sia tuta gloro ne estis ornamita tiel, kiel unu el cxi tiuj. 28Sed se Dio tiel vestas la kampan herbajxon, kiu hodiaux ekzistas, kaj morgaux estos jxetata en fornon, kiom pli certe Li vestos vin, ho malgrandfiduloj! 29Kaj ne sercxu, kion vi mangxos, kaj kion vi trinkos, kaj ne estu dubemaj. 30CXar pri cxio tio sercxas la nacioj de la mondo; sed via Patro scias, ke vi tion bezonas. 31Sed celu Lian regnon, kaj cxio tio estos aldonita al vi. 32Ne timu, malgranda grego; cxar bone placxis al la Patro doni al vi la regnon.

33Vendu viajn posedajxojn, kaj donu almozon; faru por vi monujojn, kiuj ne farigxos malnovaj, trezoron ne mankontan en la cxielo, kie sxtelisto ne alproksimigxas kaj tineo ne detruas. 34CXar kie estas via trezoro, tie estos ankaux via koro.

35Viaj lumboj estu zonitaj, kaj viaj lampoj estu brulantaj; 36kaj vi mem estu similaj al viroj, kiuj atendas sian sinjoron, kiam li revenos de la edzigxa festo; por ke ili tuj malfermu al li, kiam li venos kaj frapos. 37Felicxaj estas tiuj servistoj, kiujn la sinjoro, kiam li venos, trovos viglaj; vere mi diras al vi, ke li sin zonos, kaj sidigos ilin por mangxi, kaj mem venos kaj servos al ili. 38Kaj se li alvenos nokte dum la dua gardoparto, aux dum la tria gardoparto, kaj tiel ilin trovos, felicxaj estas tiuj servistoj.

39Sed sciu, ke se la domomastro scius, je kioma horo la sxtelisto venos, li maldormus kaj ne lasus sian domon trafosigxi. 40Vi ankaux estu pretaj, cxar en tiu horo, kiun vi ne pripensas, la Filo de homo venos.

41Kaj Petro diris:Sinjoro, cxu vi parolas cxi tiun parabolon por ni, aux ankaux por cxiuj? 42Kaj la Sinjoro diris:Kiu do estas la fidela kaj sagxa administranto, kiun lia sinjoro starigos super sia servantaro, por doni al ili gxustatempe ilian porcion da nutrajxo? 43Felicxa estas tiu servisto, kiun lia sinjoro, veninte, trovos aganta tiel. 44Vere mi diras al vi, ke li starigos lin super cxio, kion li havas. 45Sed se tiu servisto diros en sia koro:Mia sinjoro prokrastas sian alvenon; kaj komencos bati la knabojn kaj la knabinojn, kaj mangxos kaj trinkos kaj ebriigxos, 46la sinjoro de tiu servisto alvenos en tago, kiam li ne atendas, kaj en horo, pri kiu li ne scias; kaj trancxe skurgxos lin, kaj difinos por li parton kun la senfiduloj. 47Kaj tiu servisto, kiu sciis la volon de sia sinjoro, kaj nenion pretigis, nek faris laux lia volo, suferos multajn batojn; 48sed tiu, kiu ne sciis, kaj laux siaj agoj meritis batojn, suferos malmultajn batojn. Kaj al kiu multo estas donita, el tiu estos multo postulata; kaj al kiu oni multon komisiis, el tiu oni des pli multon postulos.

49Mi alvenis, por jxeti fajron sur la teron; kaj kion mi volas, se jam gxi ekbrulis? 50Sed mi havas bapton, per kiu esti baptita; kaj kiel mi premigxas, gxis gxi estos plenumita! 51CXu vi supozas, ke mi alvenis, por doni pacon sur la tero? Mi diras al vi:Ne; sed pli vere disigon; 52cxar de nun estos kvin el unu domo disigitaj, tri kontraux du, kaj du kontraux tri. 53Estos disigitaj patro kontraux filo, kaj filo kontraux patro; patrino kontraux filino, kaj filino kontraux patrino; bopatrino kontraux bofilino, kaj bofilino kontraux bopatrino.

54Kaj li diris al la homamasoj:Kiam vi vidas nubon levigxantan en la okcidento, vi tuj diras:Venos pluveto; kaj tiel farigxas. 55Kaj kiam blovas la suda vento, vi diras:Estos varmego; kaj tiel farigxas. 56Ho hipokrituloj! vi scias esplori la aspekton de la tero kaj de la cxielo; sed kial vi ne scias esplori cxi tiun tempon?

57Kaj kial ecx per vi mem vi ne jugxas, kio estas justa? 58CXar dum vi iradas kun via kontrauxulo al la reganto, survoje klopodu liberigxi de li; por ne lasi, ke li trenu vin al la jugxisto, kaj la jugxisto vin transdonu al la oficisto de la tribunalo, kaj la oficisto vin jxetu en malliberejon. 59Mi diras al vi:Vi neniel el tie eliros, gxis vi pagos la lastan lepton.



Esperanto

Bible Hub

Luke 11
Top of Page
Top of Page