Moseo 4: Nombroj 12
Esperanto
1Kaj ekparolis Mirjam kaj Aaron kontraux Moseo pro la edzino Etiopino, kiun li prenis; cxar li prenis al si edzinon Etiopinon. 2Kaj ili diris:CXu nur kun Moseo parolis la Eternulo? Li parolis ja ankaux kun ni. Kaj la Eternulo tion auxdis. 3Sed Moseo estis homo tre modesta, pli ol cxiuj homoj sur la tero. 4Kaj subite diris la Eternulo al Moseo kaj al Aaron kaj al Mirjam:Eliru vi tri al la tabernaklo de kunveno. Kaj ili eliris cxiuj tri. 5Kaj la Eternulo mallevigxis en nuba kolono kaj starigxis cxe la pordo de la tabernaklo, kaj Li vokis Aaronon kaj Mirjamon, kaj ili ambaux eliris.

6Kaj Li diris:Auxskultu Miajn vortojn:se iu el vi estas profeto de la Eternulo, Mi aperas al li en vizio, Mi parolas kun li en songxo;

7sed ne tiel estas kun Mia sklavo Moseo:en Mia tuta domo li estas konfidato.

8Busxon kontraux busxo Mi parolas kun li, kaj malkasxe, ne per enigmoj; kaj la bildon de la Eternulo li vidas. Kial vi ne timis paroli kontraux Mia sklavo Moseo?

9Kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraux ili, kaj Li foriris. 10Kaj la nubo forturnigxis de super la tabernaklo, kaj jen Mirjam kovrigxis per lepro, kiel per negxo. Kaj Aaron turnigxis al Mirjam, kaj li ekvidis, ke sxi estas lepra. 11Kaj Aaron diris al Moseo:Mi petas, mia sinjoro, ne kalkulu al ni kiel pekon, ke ni agis malsagxe kaj ke ni pekis; 12ho, sxi ne estu kiel malvivulo, cxe kiu tuj post la eliro el la ventro de sia patrino forkonsumigxis jam duono de la korpo. 13Kaj Moseo ekkriis al la Eternulo, dirante:Mi petas Vin, ho Dio, sanigu sxin. 14Kaj la Eternulo diris al Moseo:Se sxia patro estus kracxinta sur sxian vizagxon, cxu sxi tiam ne hontus sep tagojn? sxi estu do ensxlosita dum sep tagoj ekster la tendaro, kaj poste sxi revenu. 15Kaj Mirjam estis ensxlosita ekster la tendaro dum sep tagoj; kaj la popolo ne elmovigxis, gxis Mirjam revenis.

16Poste la popolo ekvojiris de HXacerot kaj haltis tendare en la dezerto Paran.



Esperanto

Bible Hub

Numbers 11
Top of Page
Top of Page