La sentencoj de Salomono 27
Esperanto
1Ne fanfaronu pri la morgauxa tago; CXar vi ne scias, kion naskos la tago.

2Alia vin lauxdu, sed ne via busxo; Fremdulo, sed ne viaj lipoj.

3Peza estas sxtono, kaj sablo estas sxargxo; Sed kolero de malsagxulo estas pli peza ol ambaux.

4Kolero estas kruelajxo, kaj furiozo estas superakvego; Sed kiu sin tenos kontraux envio?

5Pli bona estas riprocxo nekasxita, Ol amo kasxita.

6Fidelkoraj estas la batoj de amanto; Sed tro multaj estas la kisoj de malamanto.

7Sata animo malsxatas mieltavolon, Sed por malsata animo cxio maldolcxa estas dolcxa.

8Kiel birdo, kiu forlasis sian neston, Tiel estas homo, kiu forlasis sian lokon.

9Oleo kaj odorfumajxo gxojigas la koron, Kaj la konsilo de amiko estas dolcxajxo por la animo.

10Ne forlasu vian amikon kaj la amikon de via patro, Kaj en la domon de via frato ne iru en la tago de via mizero; Pli bona estas najbaro proksima, ol frato malproksima.

11Estu sagxa, mia filo, kaj gxojigu mian koron; Kaj mi havos kion respondi al mia insultanto.

12Prudentulo antauxvidas malbonon, kaj kasxigxas; Sed naivuloj antauxenpasxas, kaj difektigxas.

13Prenu la veston de tiu, kiu garantiis por aliulo; Kaj pro la fremduloj prenu de li garantiajxon.

14Kiu frue matene benas sian proksimulon per lauxta vocxo, Tiu estos opiniata malbenanto.

15Defluilo en pluva tago Kaj malpacema edzino estas egalaj.

16Kiu sxin retenas, tiu retenas venton Kaj volas kapti oleon per sia dekstra mano.

17Fero akrigxas per fero, Kaj homon akrigas la rigardo de lia proksimulo.

18Kiu gardas figarbon, tiu mangxos gxiajn fruktojn; Kaj kiu gardas sian sinjoron, tiu estos honorata.

19Kiel en la akvo vizagxo speguligxas al vizagxo, Tiel la koro de homo estas kontraux alia koro.

20SXeol kaj la abismo neniam satigxas; Kaj ankaux la okuloj de homo neniam satigxas.

21Kiel fandujo por argxento kaj forno por oro, Tiel estas por homo la busxo de lia lauxdanto.

22Se vi pistos malsagxulon en pistujo inter griajxo, Lia malsagxeco de li ne apartigxos.

23Bone konu viajn sxafojn, Atentu viajn brutarojn.

24CXar ricxeco ne dauxras eterne, Kaj krono ne restas por cxiuj generacioj.

25Aperas herbo, montrigxas verdajxo, Kaj kolektigxas kreskajxoj de la montoj.

26SXafidoj estas, por vesti vin, Kaj kaproj, por doni al vi la eblon acxeti kampon.

27Estas suficxe da kaprina lakto, por nutri vin, por nutri vian domon, Kaj por subteni la vivon de viaj servantinoj.



Esperanto

Bible Hub

Proverbs 26
Top of Page
Top of Page