La sentencoj de Salomono 28
Esperanto
1Malvirtulo kuras, kiam neniu persekutas; Sed virtuloj estas sentimaj kiel leono.

2Kiam lando pekas, gxi havas multe da estroj; Sed se regas homo prudenta kaj kompetenta, li regas longe.

3Homo malricxa, kiu premas malricxulojn, Estas kiel pluvo batanta, sed ne dononta panon.

4Kiuj forlasis la legxojn, tiuj lauxdas malvirtulon; Sed la observantoj de la legxoj indignas kontraux li.

5Malbonaj homoj ne komprenas justecon; Sed la sercxantoj de la Eternulo komprenas cxion.

6Pli bona estas malricxulo, kiu iras en sia senkulpeco, Ol homo, kiu iras malgxustan vojon, kvankam li estas ricxa.

7Kiu observas la legxojn, tiu estas filo prudenta; Sed kunulo de malcxastuloj hontigas sian patron.

8Kiu pligrandigas sian havon per procentegoj kaj troprofito, Tiu kolektas gxin por kompatanto de malricxuloj.

9Kiu forklinas sian orelon de auxdado de instruo, Ties ecx pregxo estas abomenajxo.

10Kiu forlogas virtulojn al vojo malbona, Tiu mem falos en sian foson; Sed la senkulpuloj heredos bonon.

11Ricxulo estas sagxa en siaj okuloj; Sed sagxa malricxulo lin tute travidas.

12Kiam triumfas virtuloj, estas granda gloro; Sed kiam altigxas malvirtuloj, tiam homoj sin kasxas.

13Kiu kasxas siajn pekojn, tiu ne estos felicxa; Sed kiu ilin konfesas kaj forlasas, tiu estos pardonita.

14Bone estas al homo, kiu cxiam timas; Sed kiu havas malmolan koron, tiu falos en malfelicxon.

15Leono krieganta kaj urso avida Estas malvirta reganto super malricxa popolo.

16Se reganto estas neprudenta, tiam farigxas multe da maljustajxoj; Sed kiu malamas maljustan profiton, tiu longe vivos.

17Homo, kies konscienco estas sxargxita de mortigo, Kuros al foso; kaj oni lin ne haltigu.

18Kiu iras en senpekeco, tiu estos savita; Sed kiu iras malgxustan vojon, tiu subite falos.

19Kiu prilaboras sian teron, tiu havos sate da pano; Sed kiu sercxas vantajxojn, tiu havos plenan malricxecon.

20Homon fidelan oni multe benas; Sed kiu rapidas ricxigxi, tiu ne restos sen puno.

21Konsideri personojn ne estas bone; Pro peco da pano homo pekus.

22Homo enviema rapidas al ricxeco, Kaj li ne scias, ke malricxeco lin atendas.

23Kiu faras riprocxojn al homo, tiu poste trovos pli da danko, Ol tiu, kiu flatas per la lango.

24Kiu rabas de sia patro kaj patrino, kaj diras:GXi ne estas peko, Tiu estas kamarado de mortigisto.

25Fierulo kauxzas malpacojn; Sed kiu fidas la Eternulon, tiu estos bonstata.

26Kiu fidas sin mem, tiu estas malsagxa; Sed kiu tenas sin prudente, tiu estos savita.

27Kiu donas al malricxulo, tiu ne havos mankon; Sed kiu kovras siajn okulojn, tiu estas multe malbenata.

28Kiam malvirtuloj altigxas, homoj kasxigxas; Sed kiam ili pereas, tiam multigxas virtuloj.



Esperanto

Bible Hub

Proverbs 27
Top of Page
Top of Page