La sentencoj de Salomono 29
Esperanto
1Se homo ofte admonita restos obstina, Li subite pereos sen ia helpo.

2Kiam altigxas virtuloj, la popolo gxojas; Sed kiam regas malvirtulo, la popolo gxemas.

3Homo, kiu amas sagxon, gxojigas sian patron; Sed kiu komunikigxas kun malcxastulinoj, tiu disperdas sian havon.

4Regxo per justeco fortikigas la landon; Sed donacamanto gxin ruinigas.

5Homo, kiu flatas al sia proksimulo, Metas reton antaux liaj piedoj.

6Per sia pekado malbona homo sin implikas; Sed virtulo triumfas kaj gxojas.

7Virtulo penas ekkoni la aferon de malricxuloj; Sed malvirtulo ne povas kompreni.

8Homoj blasfemantaj indignigas urbon; Sed sagxuloj kvietigas koleron.

9Se sagxa homo havas jugxan aferon kun homo malsagxa, Tiam, cxu li koleras, cxu li ridas, li ne havas trankvilon.

10Sangaviduloj malamas senkulpulon; Sed virtuloj zorgas pri lia vivo.

11Sian tutan koleron aperigas malsagxulo; Sed sagxulo gxin retenas.

12Se reganto atentas mensogon, Tiam cxiuj liaj servantoj estas malvirtuloj.

13Malricxulo kaj procentegisto renkontigxas; La Eternulo donas lumon al la okuloj de ambaux.

14Se regxo jugxas juste malricxulojn, Lia trono fortikigxas por cxiam.

15Kano kaj instruo donas sagxon; Sed knabo, lasita al si mem, hontigas sian patrinon.

16Kiam altigxas malvirtuloj, tiam multigxas krimoj; Sed virtuloj vidos ilian falon.

17Punu vian filon, kaj li vin trankviligos, Kaj li donos gxojon al via animo.

18Se ne ekzistas profetaj predikoj, tiam popolo farigxas sovagxa; Sed bone estas al tiu, kiu observas la legxojn.

19Per vortoj sklavo ne instruigxas; CXar li komprenas, sed ne obeas.

20CXu vi vidas homon, kiu tro rapidas kun siaj vortoj? Estas pli da espero por malsagxulo ol por li.

21Se oni de infaneco kutimigas sklavon al dorlotigxado, Li poste farigxas neregebla.

22Kolerema homo kauxzas malpacojn, Kaj flamigxema kauxzas multajn pekojn.

23La fiereco de homo lin malaltigos; Sed humilulo atingos honoron.

24Kiu dividas kun sxtelisto, tiu malamas sian animon; Li auxdas la jxuron kaj nenion diras.

25Timo antaux homoj faligas en reton; Sed kiu fidas la Eternulon, tiu estas sxirmita.

26Multaj sercxas favoron de reganto; Sed la sorto de homo dependas de la Eternulo.

27Maljusta homo estas abomenajxo por virtuloj; Kaj kiu iras la gxustan vojon, tiu estas abomenajxo por malvirtulo.



Esperanto

Bible Hub

Proverbs 28
Top of Page
Top of Page