La psalmaro 139
Esperanto
1Al la hxorestro. Psalmo de David. Ho Eternulo, Vi min esploras kaj min konas.

2Vi scias, kiam mi sidas kaj kiam mi levigxas; Vi komprenas mian penson de malproksime.

3Kiam mi iras kaj kiam mi ripozas, Vi estas cxirkaux mi, Kaj cxiujn miajn vojojn Vi konas.

4CXar antaux ol trovigxas vorto sur mia lango, Jen, ho Eternulo, Vi cxion jam scias.

5De malantauxe kaj de antauxe Vi cxirkauxbaris min Kaj metis sur min Vian manon.

6Mirinda estas por mi tia sciado, tro alta; Mi gxin ne povas kompreni.

7Kien mi iros for de Via spirito? Kaj kien mi kuros for de Via vizagxo?

8Se mi levigxos al la cxielo, Vi estas tie; Se mi kusxigxos en SXeol, jen Vi tie estas.

9CXu mi okupos la flugilojn de la matenrugxo, CXu mi logxigxos sur la rando de la maro:

10Ankaux tie Via mano min kondukos, Kaj Via dekstra mano min tenos.

11Se mi diros:Mallumo min kovros, Kaj la lumo cxirkaux mi farigxos nokto:

12Ecx mallumo ne mallumas antaux Vi, Kaj la nokto lumas kiel tago; Mallumo farigxas kiel lumo.

13CXar Vi kreis mian internajxon, Formis min en la ventro de mia patrino.

14Mi gloras Vin, cxar mi estas mirinde kreita; Mirindaj estas Viaj kreitajxoj, Kaj mia animo tion bone konscias.

15Ne estis kasxitaj antaux Vi miaj ostoj, Kiam mi estis kreata en kasxiteco, Kiam mi estis formata en la profundo de la tero.

16Mian embrion vidis Viaj okuloj, Kaj en Via libro estis enskribitaj cxiuj tagoj destinitaj, Kiam ankoraux ecx unu ne ekzistis.

17Kiel grandvaloraj estas por mi Viaj pensoj, ho Dio! Kiel granda estas ilia nombro!

18Se mi ilin kalkulus, ili estus pli multaj ol la sablo; Kiam mi vekigxas, mi estas ankoraux kun Vi.

19Mortigu, ho Dio, la malvirtulojn, Kaj sangaviduloj forigxu de mi!

20Ili parolas pri Vi malice, Kaj Viaj malamikoj levigxas por trompo.

21Viajn malamantojn, ho Eternulo, mi ja malamas, Kaj Viajn kontrauxulojn mi abomenas.

22Per ekstrema malamo mi ilin malamas; Ili farigxis por mi malamikoj.

23Esploru min, ho Dio, kaj konu mian koron; Provu min kaj sciu miajn pensojn.

24Kaj rigardu, cxu mi estas sur malbona vojo, Kaj gvidu min sur la vojo de eterneco.



Esperanto

Bible Hub

Psalm 138
Top of Page
Top of Page