La psalmaro 140
Esperanto
1Al la hxorestro. Psalmo de David. Liberigu min, ho Eternulo, de malbona homo, Gardu min kontraux perfortulo;

2Kontraux tiuj, kiuj elpensas malbonon en la koro, CXiutage kauxzas militojn;

3Kiuj akrigas sian langon, kiel serpento; Veneno de vipuro estas sub iliaj lipoj. Sela.

4Gardu min, ho Eternulo, kontraux la manoj de malvirtuloj, Gardu min kontraux perfortuloj, Kiuj intencas renversi miajn pasxojn.

5Fieruloj kasxis kaptilon por mi kaj sxnurojn, Ili etendis reton cxe la vojo, implikilon ili metis por mi. Sela.

6Mi diris al la Eternulo:Vi estas mia Dio; Atentu, ho Eternulo, la vocxon de mia petego.

7Ho Eternulo, mia Sinjoro, forto de mia savo, Vi sxirmas mian kapon en la tago de batalo.

8Ne donu, ho Eternulo, al malvirtulo lian deziratajxon, Lian intencon ne efektivigu, ke ili ne fierigxu. Sela.

9La veneno de miaj cxirkauxantoj, La malicajxo de iliaj lipoj kovru ilin.

10Falu sur ilin brulantaj karboj; Ili jxetigxu en fajron, En abismojn, ke ili ne levigxu.

11Kalumnianto ne staros forte sur la tero; Perfortulon la malbono entiros en pereon.

12Mi scias, ke la Eternulo defendos la aferon de mizerulo, La rajton de malricxuloj.

13Kaj virtuloj ja gloros Vian nomon; Piuloj restos antaux Via vizagxo.



Esperanto

Bible Hub

Psalm 139
Top of Page
Top of Page