La psalmaro 33
Esperanto
1GXoje kantu, ho piuloj, antaux la Eternulo; Al la justuloj konvenas glorado.

2Gloru la Eternulon per harpo, Per dekkorda psaltero ludu al Li.

3Kantu al Li novan kanton, Bone ludu al Li kun trumpetado.

4CXar gxusta estas la vorto de la Eternulo, Kaj cxiu Lia faro estas fidinda.

5Li amas justecon kaj jugxon; La tero estas plena de la boneco de la Eternulo.

6Per la vorto de la Eternulo estigxis la cxielo; Kaj per la spiro de Lia busxo estigxis gxia tuta ekzistantaro.

7Li kolektis kiel en tenujon la akvon de la maro, Li metis la abismojn en konservejojn.

8Timu la Eternulon la tuta tero; Tremu antaux Li cxiuj logxantoj de la mondo.

9CXar Li diris, kaj tio farigxis; Li ordonis, kaj tio aperis.

10La Eternulo neniigas la interkonsenton de la popoloj, Li detruas la intencojn de la nacioj.

11La decido de la Eternulo restas eterne, La pensoj de Lia koro restas de generacio al generacio.

12Felica estas la popolo, kies Dio estas la Eternulo; La gento, kiun Li elektis al Si kiel heredon.

13El la cxielo la Eternulo rigardas, Li vidas cxiujn homidojn.

14De la trono, sur kiu Li sidas, Li rigardas cxiujn, kiuj logxas sur la tero,

15Li, kiu kreis la korojn de ili cxiuj, Kiu rimarkas cxiujn iliajn farojn.

16La regxon ne helpos granda armeo, Fortulon ne savos granda forto.

17Vana estas la cxevalo por helpo, Kaj per sia granda forto gxi ne savos.

18Jen la okulo de la Eternulo estas sur tiuj, kiuj Lin timas, Kiuj esperas Lian favoron,

19Ke Li savu de morto ilian animon Kaj nutru ilin en tempo de malsato.

20Nia animo fidas la Eternulon; Li estas nia helpo kaj nia sxildo.

21CXar pro Li gxojas nia koro, CXar ni fidas Lian sanktan nomon.

22Via favoro, ho Eternulo, estu super ni, Kiel ni esperas al Vi.



Esperanto

Bible Hub

Psalm 32
Top of Page
Top of Page