La psalmaro 34
Esperanto
1De David, kiam li sxajnigis sin freneza antaux Abimelehx, kaj tiu lin forpelis kaj li foriris. Mi gloros la Eternulon en cxiu tempo; CXiam lauxdo por Li estos en mia busxo.

2Per la Eternulo glorigxas mia animo; La humiluloj auxdu kaj gxoju.

3Gloru la Eternulon kun mi, Kaj ni altigu kune Lian nomon.

4Mi sercxis la Eternulon, kaj Li respondis al mi, Kaj de cxiuj miaj dangxeroj Li savis min.

5Kiuj rigardas al Li, ricevas lumon, Kaj ilia vizagxo ne kovrigxos per honto.

6Jen cxi tiu mizerulo vokis, kaj la Eternulo auxdis, Kaj de cxiuj liaj mizeroj Li savis lin.

7Angxelo de la Eternulo postenas cxirkaux tiuj, kiuj Lin timas, Kaj Li ilin savas.

8Provu kaj vidu, kiel bona estas la Eternulo; Felicxa estas la homo, kiu Lin fidas.

9Timu la Eternulon, Liaj sanktuloj; CXar nenio mankas al tiuj, kiuj Lin timas.

10Leonidoj estas senhavaj kaj malsataj; Sed kiuj sercxas la Eternulon, tiuj havas mankon en nenia bono.

11Venu, infanoj, auxskultu min; Pri timo antaux la Eternulo mi vin instruos.

12Kiu ajn vi estas, homo, Kiu deziras vivon kaj amas multajn kaj bonajn tagojn:

13Gardu vian langon kontraux malbono, Kaj vian busxon kontraux mensoga parolo;

14Deklinigxu de malbono kaj faru bonon, Sercxu pacon kaj cxasu gxin.

15La okuloj de la Eternulo estas turnitaj al la piuloj, Kaj Liaj oreloj al iliaj krioj.

16La vizagxo de la Eternulo estas kontraux tiuj, kiuj faras malbonon, Por ekstermi de la tero la memoron pri ili.

17Oni krias, kaj la Eternulo auxdas, Kaj de cxiuj iliaj mizeroj Li ilin savas.

18Proksima estas la Eternulo al tiuj, kies koro estas rompita, Kaj la spirite suferantajn Li helpas.

19Multaj estas la suferoj de piulo; Sed de cxiuj la Eternulo lin savas.

20Li gardas cxiujn liajn ostojn; Ecx unu el ili ne rompigxos.

21La malbonulon mortigos la malbono; Kaj la malamantoj de piulo pereos.

22La Eternulo liberigas la animon de Siaj sklavoj; Kaj ne pereos cxiuj, kiuj Lin fidas.



Esperanto

Bible Hub

Psalm 33
Top of Page
Top of Page