La psalmaro 76
Esperanto
1Al la hxorestro. Por kordaj instrumentoj. Psalmo de Asaf. Kanto. Dio estas konata en Judujo; Granda estas Lia nomo en Izrael.

2En Salem estas Lia tendo, Kaj Lia logxejo sur Cion.

3Tie Li rompis la sagojn de pafarko, SXildon, glavon, kaj militon. Sela.

4Vi estas majesta kaj potenca sur la sovagxbestaj montoj.

5Senarmigxis la fortkoruloj, endormigxis; Kaj cxiuj militistoj restis kvazaux sen manoj.

6De Via minaco, ho Dio de Jakob, Paralizigxis rajdisto kaj cxevalo.

7Vi, Vi estas timinda; Kaj kiu restos staranta antaux Vi, kiam ekflamas Via kolero?

8El la cxielo Vi auxdigis jugxon; La tero ektimis kaj eksilentis,

9Kiam Dio levigxis, por jugxi, Por savi cxiujn humilulojn sur la tero. Sela.

10CXar la kolero de homo farigxas Via gloro, Kiam Vi zonas Vin per la resto de Via kolero.

11Faru kaj plenumu promesojn al la Eternulo, via Dio; Vi cxiuj, kiuj Lin cxirkauxas, alportu donacojn al la Timindulo.

12Li humiligis la spiriton de potenculoj; Li estas timinda por la regxoj de la tero.



Esperanto

Bible Hub

Psalm 75
Top of Page
Top of Page