La psalmaro 77
Esperanto
1Al la hxorestro. Por Jedutun. Psalmo de Asaf. Mia vocxo iras al Dio, kaj mi krias; Mia vocxo iras al Dio, ke Li auxskultu min.

2En la tago de mia suferado mi sercxas mian Sinjoron; En la nokto mia mano estas etendita kaj ne mallevigxas; Mia animo ne volas konsoligxi.

3Mi rememoras Dion, kaj mi gxemas; Mi meditas, kaj mia spirito malgxojas. Sela.

4Vi retenas la palpebrojn de miaj okuloj; Mi estas frapita, mi ne povas paroli.

5Mi meditas pri la tagoj antikvaj, Pri la jaroj antauxlonge pasintaj.

6Mi rememoras en la nokto mian kanton; Mi parolas kun mia koro, Kaj mia spirito esploras.

7CXu por eterne mia Sinjoro forpusxis? Kaj cxu Li ne plu favoros?

8CXu por eterne cxesigxis Lia boneco? CXu Lia promeso ne plenumigxos por cxiuj generacioj?

9CXu Dio forgesis indulgi? CXu Li fermis en kolero Sian favorkorecon? Sela.

10Kaj mi diris:Tio estas mia aflikto, Ke aliigxis la dekstra mano de la Plejaltulo.

11Mi rememoros la farojn de la Eternulo; Jes, mi rememoros Viajn antikvajn miraklojn.

12Mi meditos pri cxiuj Viaj faroj, Kaj pri Viaj agoj mi parolos.

13Ho Dio, en sankteco estas Via vojo; Kiu estas tiel granda dio, kiel nia Dio?

14Vi estas tiu Dio, kiu faras miraklojn; Vi montris Vian forton inter la popoloj.

15Vi liberigis per Via brako Vian popolon, La filojn de Jakob kaj Jozef. Sela.

16Vidis Vin akvoj, ho Dio, Vidis Vin akvoj, kaj ili ektremis, Kaj abismoj skuigxis.

17Nubegoj versxis akvon, La cxielo eligis bruon, Kaj Viaj sagoj ekflugis.

18La vocxo de Via tondro estis en la turnovento, Fulmoj lumigis la mondon; Tremis kaj sxanceligxis la tero.

19Sur la maro estis Via vojo, Kaj Via irejo sur grandaj akvoj, Sed Viaj pasxosignoj ne estis videblaj.

20Vi kondukis Vian popolon kiel sxafojn, Per la mano de Moseo kaj Aaron.



Esperanto

Bible Hub

Psalm 76
Top of Page
Top of Page