La psalmaro 80
Esperanto
1Al la hxorestro. Por sxosxanoj. Atesto de Asaf. Psalmo. Ho Pasxtisto de Izrael, auxskultu; Vi, kiu kondukas Jozefon, kiel sxafojn, Vi, kiu sidas sur keruboj, aperu!

2Antaux Efraim kaj Benjamen kaj Manase veku Vian forton, Kaj venu, por savi nin.

3Ho Dio, revenigu nin kaj lumigu Vian vizagxon, Por ke ni estu savitaj.

4Ho Eternulo, Dio Cebaot, GXis kiam Vi kolere repusxos la pregxon de Via popolo?

5Vi mangxigis al ili panon larman, Kaj Vi trinkigis al ili larmojn per granda mezuro.

6Vi faris nin objekto de disputo por niaj najbaroj; Kaj niaj malamikoj nin mokas.

7Ho Dio Cebaot! revenigu nin kaj lumigu Vian vizagxon, Por ke ni estu savitaj.

8Vinberbrancxon el Egiptujo Vi elportis, Vi forpelis popolojn kaj gxin plantis;

9Vi purigis lokon por gxi; Kaj gxi profundigis siajn radikojn kaj plenigis la tutan landon;

10Montojn kovris gxia ombro, Kaj gxiaj brancxoj farigxis kiel cedroj de Dio.

11GXi etendis siajn brancxojn gxis la maro Kaj siajn brancxetojn gxis la Rivero.

12Kial Vi detruis gxiajn barilojn, Ke cxiuj pasantoj gxin sxiras?

13Subfosas gxin arbara apro, Kaj kampa besto gxin mordas.

14Ho Dio Cebaot, returnigxu; Rigardu el la cxielo kaj vidu, kaj rememoru tiun vinbertrunkon,

15Kaj sxirmu tion, kion plantis Via dekstra mano, Kaj la kreskajxidon, kiun Vi fortikigis por Vi.

16GXi estas bruligita de fajro, krevinta; De Via minaca vizagxo ili pereis.

17Via brako estu super la viro de Via dekstra mano, Super la homido, kiun Vi fortikigis por Vi.

18Kaj ni ne foriros de Vi; Vivigu nin, kaj ni vokos Vian nomon.

19Ho Eternulo, Dio Cebaot! revenigu nin, lumigu Vian vizagxon, Por ke ni estu savitaj.



Esperanto

Bible Hub

Psalm 79
Top of Page
Top of Page