La psalmaro 9
Esperanto
1Al la hxorestro. Por mut-labeno. Psalmo de David. Mi gloros Vin, ho Eternulo, per mia tuta koro; Mi rakontos cxiujn Viajn mirindajxojn.

2Mi gxojos kaj triumfos pro Vi; Mi kantos Vian nomon, ho Vi Plejalta.

3CXar miaj malamikoj turnigxas malantauxen, Ili falas kaj pereas antaux Vi.

4CXar Vi faris por mi jugxon kaj plenumon de legxo; Vi sidigxis sur la trono, Vi justa jugxanto.

5Vi indignis kontraux la popoloj, Vi pereigis malpiulojn, Ilian nomon Vi ekstermis por cxiam kaj eterne.

6La malamikoj malaperis, ruinigxis por cxiam; Iliajn urbojn Vi renversis, La memoro pri ili pereis kune kun ili.

7Sed la Eternulo restas eterne, Li pretigis Sian tronon por jugxo.

8Kaj Li jugxos la mondon kun justeco, Li plenumos legxojn inter la popoloj kun senpartieco.

9Kaj la Eternulo estos rifugxo por la premato, Rifugxo en la tempo de mizero.

10Kaj esperos al Vi tiuj, kiuj konas Vian nomon, CXar Vi ne forlasas tiujn, kiuj sercxas Vin, ho Eternulo.

11Kantu al la Eternulo, kiu logxas sur Cion, Rakontu inter la popoloj Liajn farojn.

12CXar vengxante por la sango, Li memoras pri ili, Li ne forgesas la krion de malfelicxuloj.

13Estu favora al mi, ho Eternulo; Vidu, kion mi suferas de miaj malamikoj, Vi, kiu suprenlevas min el la pordegoj de la morto,

14Por ke mi rakontu Vian tutan gloron En la pordegoj de la filino de Cion Kaj mi gxoju pro Via savo.

15Enigxis la popoloj en la kavon, kiun ili elfosis; En la reton, kiun ili metis, enkaptigxis ilia piedo.

16Oni ekkonas la Eternulon laux la jugxo, kiun Li faris; Per la faroj de siaj manoj estas kaptita la malpiulo. Higajon. Sela.

17La malbonuloj reiru en SXeolon, CXiuj popoloj, kiuj forgesas Dion.

18CXar ne por cxiam malricxulo estos forgesita, Kaj la espero de mizeruloj ne pereos por eterne.

19Levigxu, ho Eternulo, ke homoj ne tro fortigxu; La popoloj estu jugxataj antaux Via vizagxo.

20Metu, ho Eternulo, timon sur ilin, La popoloj sciu, ke ili estas homoj. Sela.



Esperanto

Bible Hub

Psalm 8
Top of Page
Top of Page