Kroniko 1 4
Esperanto
1La filoj de Jehuda estis:Perec, HXecron, Karmi, HXur, kaj SXobal. 2Reaja, filo de SXobal, naskigis Jahxaton; Jahxat naskigis Ahxumajon kaj Lahadon; tio estas la familioj de la Coreaidoj. 3Kaj jen estas la domanaro de Etam:Jizreel, Jisxma, Jidbasx; la nomo de ilia fratino estis Haclelponi; 4kaj Penuel, la fondinto de Gedor, kaj Ezer, la fondinto de HXusxa. Tio estas la idoj de HXur, unuenaskito de Efrata, posedanto de Bet-Lehxem. 5Asxhxur, fondinto de Tekoa, havis du edzinojn:HXela kaj Naara. 6Naara naskis al li Ahxuzamon, HXeferon, Temnin, kaj Ahxasxtarin; tio estas la filoj de Naara; 7la filoj de HXela estis:Ceret, Cohxar, kaj Etnan. 8Koc naskigis Anubon, Cobeban, kaj la familiojn de Ahxarhxel, filo de Harum. 9Jabec estis la plej estimata inter siaj fratoj. Lia patrino donis al li la nomon Jabec, cxar sxi diris:En malgxojo mi naskis. 10Kaj Jabec vokis al Dio de Izrael, dirante:Ho, se Vi min benus kaj vastigus miajn limojn, kaj Via mano estus kun mi kaj forigus la malbonon, por ke mi ne havu aflikton! Kaj Dio plenumis tion, pri kio li petis.

11Kelub, frato de SXuhxa, naskigis Mehxiron; cxi tiu estis la patro de Esxton. 12Esxton naskigis Bet-Rafan, Paseahxon, kaj Tehxinan, fondinton de la urbo Nahxasx; tio estas la logxantoj de Rehxa.

13La filoj de Kenaz estis:Otniel kaj Seraja; la filo de Otniel estis HXatat. 14Meonotaj naskigis Ofran, kaj Seraja naskigis Joabon, fondinton de la Valo de CXarpentistoj; cxar ili estis cxarpentistoj. 15La filoj de Kaleb, filo de Jefune:Iru, Ela, kaj Naam; la filo de Ela estis Kenaz. 16La filoj de Jehalelel:Zif, Zifa, Tirja, kaj Asarel. 17La filoj de Ezra:Jeter, Mered, Efer, kaj Jalon. SXi naskis Mirjamon, SXamajon, kaj Jisxbahxon, la patron de Esxtemoa; 18dum lia edzino la Judino naskis Jeredon, fondinton de Gedor, HXeberon, fondinton de Sohxo, kaj Jekutielon, fondinton de Zanoahx. Tiuj estis la filoj de Bitja, filino de Faraono, kiun prenis Mered. 19La filoj de la edzino de Hodija, fratino de Nahxam:la patro de Keila, la Garmano, kaj Esxtemoa, la Maahxatano. 20La filoj de SXimon:Amnon, Rina, Ben-HXanan, kaj Tilon; la filoj de Jisxei:Zohxet kaj Ben-Zohxet. 21La filoj de SXela, filo de Jehuda:Er, patro de Lehxa, kaj Lada, patro de Maresxa, kaj la familioj de la tolfaristoj el la domo de Asxbea; 22kaj Jokim, kaj la logxantoj de Kozeba, kaj Joasx, kaj Saraf, kiuj estis sinjoroj en Moab kaj poste revenis en Bet-Lehxemon, laux antikvaj rakontoj. 23Ili estis potistoj, kaj logxis inter gxardenoj kaj brutejoj; cxe la regxo ili tie logxis por liaj laboroj.

24La filoj de Simeon:Nemuel, Jamin, Jarib, Zerahx, kaj SXaul. 25La filo de cxi tiu estis SXalum; la filo de cxi tiu estis Mibsam; la filo de cxi tiu estis Misxma. 26La filoj de Misxma:lia filo HXamuel, lia filo Zakur, lia filo SXimei. 27SXimei havis dek ses filojn kaj ses filinojn; sed liaj fratoj ne havis multe da filoj, kaj ilia tuta parencaro ne tiel multigxis, kiel la idaro de Jehuda. 28Ili logxis en Beer-SXeba, Molada, kaj HXacar-SXual, 29en Bilha, Ecem, kaj Tolad, 30en Betuel, HXorma, kaj Ciklag, 31en Bet-Markabot, HXacar-Susim, Bet-Biri, kaj SXaaraim. Tio estis iliaj urboj gxis la regxado de David. 32Iliaj vilagxoj estis:Etam, Ain, Rimon, Tohxen, kaj Asxan, kvin urboj; 33kaj cxiuj iliaj vilagxoj, kiuj estis cxirkaux tiuj urboj, gxis Baal. Tie estis ilia logxloko, kaj ili havis apartan genealogian registron.

34Kaj Mesxobab, Jamlehx, Josxa, filo de Amacja, 35Joel, Jehu, filo de Josxibja, filo de Seraja, filo de Asiel, 36Eljoenaj, Jaakoba, Jesxohxaja, Asaja, Adiel, Jesimiel, Benaja, 37Ziza, filo de SXifi, filo de Alon, filo de Jedaja, filo de SXimri, filo de SXemaja. 38CXi tiuj, cititaj laux iliaj nomoj, estis princoj en siaj familioj, kaj iliaj patrodomoj forte vastigxis. 39Ili iris gxis Gedor, gxis la orienta flanko de la valo, por sercxi pasxtejon por siaj sxafoj; 40kaj ili trovis pasxtejon grasan kaj bonan, kaj teron vastan, trankvilan, kaj kvietan, cxar el la HXamidoj estis tiuj, kiuj tie logxis antauxe. 41Kaj venis tiuj, kiuj jxus estas cititaj, en la tempo de HXizkija, regxo de Judujo, kaj disbatis iliajn tendojn, kaj ankaux la Meunojn, kiuj tie trovigxis, kaj ekstermis ilin por cxiam kaj eklogxis sur ilia loko, cxar tie estis pasxtejo por iliaj sxafoj. 42Kaj el ili, el la idoj de Simeon, kvincent homoj iris al la monto Seir; iliaj estroj estis Pelatja, Nearja, Refaja, kaj Uziel, filoj de Jisxei. 43Kaj ili venkobatis la restintajn savigxintojn de Amalek kaj eklogxis tie por cxiam.



Esperanto

Bible Hub

1 Chronicles 3
Top of Page
Top of Page