Reĝoj 1 8
Esperanto
1Tiam Salomono kunvenigis la plejagxulojn de Izrael kaj cxiujn cxefojn de la triboj, la estrojn de la patrodomoj de la Izraelidoj, al la regxo Salomono en Jerusalemon, por transporti la keston de interligo de la Eternulo el la urbo de David, tio estas el Cion. 2Kaj kolektigxis al la regxo Salomono cxiuj Izraelidoj al la festo, en la monato Etanim, tio estas la sepa monato. 3Kaj venis cxiuj plejagxuloj de Izrael; kaj la pastroj ekportis la keston. 4Kaj oni enportis la keston de la Eternulo kaj la tabernaklon de kunveno, kaj cxiujn sanktajn vazojn, kiuj estis en la tabernaklo; ilin portis la pastroj kaj la Levidoj. 5Kaj la regxo Salomono, kaj la tuta komunumo de Izrael, kiu kolektigxis al li, estis kun li antaux la kesto, oferbucxante sxafojn kaj bovojn, kiujn oni ne povis nombri nek kalkuli pro ilia granda multeco. 6Kaj la pastroj venigis la keston de interligo de la Eternulo sur gxian lokon, en la profundon de la domo, en la plejsanktejon, sub la flugilojn de la keruboj. 7CXar la keruboj havis siajn flugilojn etenditaj super la loko de la kesto, kaj la keruboj estis kovrantaj la keston kaj gxiajn stangojn de supre. 8Kaj la stangoj estis tiel longaj, ke la kapetoj de la stangoj estis videblaj el la sankta loko en la antauxa parto de la plejsanktejo, sed ekstere ili ne estis videblaj; kaj ili restis tie gxis la nuna tago. 9En la kesto estis nenio krom la du sxtonaj tabeloj, kiujn metis tien Moseo sur HXoreb, kiam la Eternulo faris interligon kun la Izraelidoj post ilia eliro el la lando Egipta. 10Kiam la pastroj eliris el la sanktejo, nubo plenigis la domon de la Eternulo. 11Kaj la pastroj ne povis stari kaj servi, pro la nubo; cxar la majesto de la Eternulo plenigis la domon de la Eternulo.

12Tiam Salomono ekparolis:La Eternulo diris, ke Li deziras logxi en mallumo;

13tial mi konstruis domon por Via logxado, lokon por Via restado eterna.

14Kaj la regxo turnis sian vizagxon kaj benis la tutan komunumon de Izrael; kaj la tuta komunumo de Izrael staris. 15Kaj li diris:Benata estu la Eternulo, Dio de Izrael, kiu parolis per Sia busxo al mia patro David, kaj nun plenumis per Sia mano, dirante: 16De post la tago, kiam Mi elkondukis Mian popolon Izrael el Egiptujo, Mi elektis neniun urbon inter cxiuj triboj de Izrael, por konstrui domon, en kiu estus Mia nomo; sed Mi elektis Davidon, ke li estu super Mia popolo Izrael. 17Mia patro David havis la intencon konstrui domon al la nomo de la Eternulo, Dio de Izrael. 18Sed la Eternulo diris al mia patro David:Intencante konstrui domon al Mia nomo, vi agis bone, havante tian intencon; 19tamen la domon konstruos ne vi, sed nur via filo, kiu eliris el viaj lumboj, konstruos la domon al Mia nomo. 20Kaj la Eternulo plenumis Sian vorton, kiun Li diris:mi levigxis anstataux mia patro David kaj sidigxis sur la trono de Izrael, kiel diris la Eternulo, kaj mi konstruis la domon al la nomo de la Eternulo, Dio de Izrael. 21Kaj mi arangxis tie lokon por la kesto, en kiu trovigxas la interligo de la Eternulo, kiun Li faris kun niaj patroj, kiam Li elkondukis ilin el la lando Egipta.

22Kaj Salomono starigxis antaux la altaro de la Eternulo kontraux la tuta komunumo de Izrael, kaj li etendis siajn manojn al la cxielo, 23kaj li parolis:Ho Eternulo, Dio de Izrael! ne ekzistas dio simila al Vi en la cxielo supre nek sur la tero malsupre; Vi konservas la interligon kaj la favorkorecon al Viaj servantoj, kiuj iradas antaux Vi per sia tuta koro; 24Vi plenumis al Via servanto David, mia patro, kion Vi promesis al li; Vi parolis per Via busxo, kaj Vi plenumis per Via mano, kiel ni nun vidas. 25Nun, ho Eternulo, Dio de Izrael, plenumu al Via servanto David, mia patro, kion Vi promesis al li, dirante:Ne mankos cxe vi antaux Mi viro, sidanta sur la trono de Izrael, se viaj filoj nur observados sian vojon, por iradi antaux Mi, kiel vi iradis antaux Mi. 26Nun, ho Dio de Izrael, verigxu Via vorto, kiun Vi diris al Via servanto David, mia patro.

27CXu efektive Dio logxus sur la tero? ja la cxielo kaj la cxielo de cxieloj ne povas Vin ampleksi; des pli tion ne povas cxi tiu domo, kiun mi konstruis! 28Sed turnu Vin al la pregxo de Via servanto kaj al lia petego, ho Eternulo, mia Dio, por auxskulti la vokadon kaj la pregxon, per kiu Via servanto pregxas antaux Vi hodiaux; 29por ke Viaj okuloj estu nefermitaj super cxi tiu domo nokte kaj tage, super la loko, pri kiu Vi diris:Mia nomo tie estos; por auxskulti la pregxon, kiun Via servanto faros sur cxi tiu loko. 30Kaj auxskultu la petegon de Via servanto kaj de Via popolo Izrael, kiun ili pregxos sur cxi tiu loko; auxskultu sur la loko de Via logxado en la cxielo; kaj kiam Vi auxskultos, Vi pardonu.

31Kiam iu pekos kontraux sia proksimulo, kaj oni postulos de li jxuron, ke li jxuru, kaj la jxuro estos farata antaux Via altaro en cxi tiu domo: 32tiam auxskultu en la cxielo, kaj faru jugxon pri Viaj servantoj, kondamnante la manbonagulon, metante lian konduton sur lian kapon, kaj montrante la pravecon de la virtulo, rekompencante lin laux lia virteco.

33Se Via popolo Izrael estos frapita de malamiko pro tio, ke gxi pekis antaux Vi, sed ili sin returnos al Vi kaj gloros Vian nomon kaj pregxos kaj petegos al Vi en cxi tiu domo: 34tiam auxskultu en la cxielo, kaj pardonu la pekon de Via popolo Izrael, kaj revenigu ilin sur la teron, kiun Vi donis al iliaj patroj.

35Se la cxielo sxlosigxos tiel, ke ne estos pluvo pro tio, ke ili pekis antaux Vi, sed ili ekpregxos sur cxi tiu loko kaj gloros Vian nomon kaj returnos sin de sia peko, por ke Vi auxskultu ilin: 36tiam auxskultu en la cxielo, kaj pardonu la pekon de Viaj servantoj kaj de Via popolo Izrael, montrante al ili la bonan vojon, kiun ili devas iri, kaj donu pluvon sur Vian landon, kiun Vi donis al Via popolo kiel heredajxon.

37Se estos malsato en la lando, aux se estos pesto, brulsekeco, velkado, akridoj, aux vermoj, aux se premos ilin malamiko en la lando de ilia logxado, aux se estos ia plago aux malsano; 38cxe cxiu pregxo, cxe cxiu petego, kiu venos de iu homo aux de Via tuta popolo Izrael, kiam cxiu el ili sentos malfelicxon en sia koro kaj etendos siajn manojn al cxi tiu domo: 39Vi auxskultu en la cxielo, en la loko de Via logxado, kaj pardonu, kaj faru kaj redonu al cxiu konforme al lia tuta konduto, kiel Vi konas lian koron (cxar Vi sola konas la koron de cxiuj homidoj); 40por ke ili Vin timu dum la tuta tempo, kiun ili vivas sur la tero, kiun Vi donis al niaj patroj.

41Ankaux koncerne aligentulon, kiu ne estas el Via popolo Izrael, sed venos el malproksima lando pro Via nomo 42(cxar ili auxdos pri Via granda nomo kaj pri Via forta mano kaj pri Via etendita brako), kaj li venos kaj pregxos en cxi tiu domo: 43Vi auxskultu en la cxielo, en la loko de Via logxado, kaj faru cxion, pri kio vokos al Vi la aligentulo; por ke cxiuj popoloj de la tero konu Vian nomon, por ke ili timu Vin, kiel Via popolo Izrael, kaj por ke ili sciu, ke per Via nomo estas nomata cxi tiu domo, kiun mi konstruis.

44Kiam Via popolo eliros milite kontraux sian malamikon laux la vojo, laux kiu Vi ilin sendos, kaj ili pregxos al la Eternulo, turninte sin al la urbo, kiun Vi elektis, kaj al la domo, kiun mi konstruis al Via nomo: 45tiam auxskultu en la cxielo ilian pregxon kaj ilian petegon, kaj defendu ilian aferon.

46Se ili pekos antaux Vi (cxar ne ekzistas homo, kiu ne pekas), kaj Vi ekkoleros kontraux ili kaj transdonos ilin al malamiko, kaj iliaj kaptintoj forkondukos ilin en landon malamikan, malproksiman aux proksiman; 47sed ili rekonsciigxos en la lando, en kiu ili estos kaptitaj, konvertigxos, kaj petegos Vin en la lando de siaj kaptintoj, dirante:Ni pekis, ni malbonagis, ni krimis; 48kaj ili returnos sin al Vi per sia tuta koro kaj per sia tuta animo en la lando de siaj malamikoj, kiuj ilin kaptis, kaj ili pregxos al Vi, turninte sin al sia lando, kiun Vi donis al iliaj patroj, al la urbo, kiun Vi elektis, kaj al la domo, kiun mi konstruis al Via nomo: 49tiam auxskultu en la cxielo, en la loko de Via logxado, ilian pregxon kaj ilian petegon, kaj defendu ilian aferon; 50kaj pardonu al Via popolo tion, per kio ili pekis antaux Vi, kaj cxiujn iliajn krimojn, kiujn ili faris kontraux Vi, kaj veku por ili kompaton en iliaj kaptintoj, por ke cxi tiuj estu favorkoraj al ili. 51CXar ili estas Via popolo kaj Via heredajxo, kiun Vi elkondukis el Egiptujo, el la fera forno. 52Viaj okuloj estu malfermitaj al la petego de Via servanto kaj al la petego de Via popolo Izrael, por ke Vi auxdu ilin pri cxio, pri kio ili vokas al Vi. 53CXar Vi distingis ilin kiel Vian heredajxon el cxiuj popoloj de la tero, kiel Vi diris per Via servanto Moseo, kiam Vi elkondukis niajn patrojn el Egiptujo, ho Sinjoro, Eternulo.

54Kiam Salomono finis pregxi antaux la Eternulo tiun tutan pregxon kaj petegon, li levigxis de sia genuado antaux la altaro de la Eternulo, kaj liaj manoj estis etenditaj al la cxielo. 55Kaj li starigxis, kaj benis la tutan komunumon de Izrael per lauxta vocxo, dirante:

56Benata estu la Eternulo, kiu donis ripozon al Sia popolo Izrael konforme al cxio, kion Li diris:ne forfalis ecx unu vorto el cxiuj Liaj bonaj vortoj, kiujn Li diris per Sia servanto Moseo. 57La Eternulo, nia Dio, estu kun ni, kiel Li estis kun niaj patroj, Li ne forlasu nin kaj ne forjxetu nin; 58Li klinu nian koron al Si, por ke ni iru laux cxiuj Liaj vojoj, kaj por ke ni observu Liajn ordonojn kaj Liajn legxojn kaj Liajn regulojn, kiujn Li donis al niaj patroj. 59Kaj cxi tiuj miaj vortoj, kiujn mi pregxis antaux la Eternulo, estu proksimaj al la Eternulo, nia Dio, tage kaj nokte, por ke Li faru justajxon al Sia servanto kaj justajxon al Sia popolo Izrael en cxiuj tagoj; 60por ke cxiuj popoloj de la tero sciu, ke la Eternulo estas Dio kaj ke ne ekzistas alia. 61Via koro estu tute sindona al la Eternulo, nia Dio, por iri laux Liaj legxoj kaj por observi Liajn ordonojn, kiel hodiaux.

62Kaj la regxo kaj kun li cxiuj Izraelidoj bucxis oferojn antaux la Eternulo. 63Kaj Salomono oferis la pacoferon, kiun li alportis al la Eternulo, dudek du mil bovojn kaj cent dudek mil sxafojn. Tiamaniere la regxo kaj cxiuj Izraelidoj inauxguris la domon de la Eternulo. 64En tiu tago la regxo sanktigis la mezon de la korto, kiu estis antaux la domo de la Eternulo; cxar li faris tie la bruloferon kaj la farunoferon kaj alportis ofere la sebon de la pacoferoj; cxar la kupra altaro, kiu estis antaux la Eternulo, estis tro malgranda, por doni lokon al la brulofero kaj la farunofero kaj la sebo de la pacoferoj.

65Kaj Salomono faris tiam feston, kaj kun li la tuta Izrael, tre granda anaro, kiu kunvenis de HXamat gxis la torento de Egiptujo, antaux la Eternulo, nia Dio, dum sep tagoj kaj ankoraux sep tagoj, kune dek kvar tagoj. 66En la oka tago li forsendis la popolon; kaj ili benis la regxon, kaj iris al siaj tendoj, gajaj kaj gxojantaj pro la tuta bono, kiun la Eternulo faris al Sia servanto David kaj al Sia popolo Izrael.



Esperanto

Bible Hub

1 Kings 7
Top of Page
Top of Page