Samuel 2 12
Esperanto
1Kaj la Eternulo sendis al David Natanon, kaj cxi tiu venis al li, kaj diris al li:En unu urbo estis du viroj, unu ricxulo kaj la dua malricxulo;

2la ricxulo havis tre multe da sxafoj kaj da bovoj;

3kaj la malricxulo havis nenion, krom unu malgranda sxafeto, kiun li acxetis kaj nutris, kaj gxi elkreskis cxe li kaj cxe liaj infanoj kune kun ili; el lia peco gxi mangxadis, el lia kaliko gxi trinkadis, kaj sur lia sino gxi dormadis, kaj gxi estis por li kiel filino.

4Sed venis gasto al la ricxa homo, kaj cxi tiu domagxis preni el siaj sxafoj aux el siaj bovoj, por prepari ion por la gasto, kiu venis al li, kaj li prenis la sxafeton de la viro malricxa, kaj preparis gxin por la homo, kiu venis al li.

5Tiam forte ekflamis la kolero de David kontraux tiu homo, kaj li diris al Natan:Mi jxuras per la Eternulo, ke morti devas la homo, kiu tion faris; 6kaj pro la sxafeto li repagu kvaroble, pro tio, ke li faris tion kaj ke li agis senkompate.

7Tiam Natan diris al David:Vi estas tiu homo. Tiele diris la Eternulo, Dio de Izrael:Mi sanktoleis vin regxo super Izrael, kaj Mi savis vin el la mano de Saul, 8kaj Mi donis al vi la domon de via sinjoro kaj la edzinojn de via sinjoro sur vian sinon, kaj Mi donis al vi la domon de Izrael kaj Jehuda; kaj se tio ne suficxus, Mi aldonus ankoraux tion kaj alian. 9Kial do vi malsxatis la vorton de la Eternulo, farante malbonon antaux Liaj okuloj? Urijan, la HXetidon, vi mortigis per glavo, kaj lian edzinon vi prenis al vi kiel edzinon, post kiam vi lin mortigis per glavo de la Amonidoj. 10Nun ne malaperos el via domo la glavo eterne, pro tio, ke vi malsxatis Min, kaj prenis la edzinon de Urija, la HXetido, ke sxi estu via edzino. 11Tiele diris la Eternulo:Jen Mi venigos sur vin malbonon el via domo; kaj Mi prenos viajn edzinojn antaux viaj okuloj, kaj fordonos al via konkuranto, kaj li kusxos kun viaj edzinoj antaux cxi tiu suno. 12CXar vi agis sekrete; sed Mi faros tiun aferon antaux la tuta Izrael kaj antaux la suno. 13Tiam David diris al Natan:Mi pekis antaux la Eternulo. Kaj Natan diris al David:La Eternulo forigis vian pekon, vi ne mortos; 14sed cxar vi per tiu faro incitis la malamikojn de la Eternulo, tial la filo, kiu naskigxis al vi, mortos. 15Kaj Natan iris en sian domon. Kaj la Eternulo frapis la infanon, kiun la edzino de Urija naskis al David, kaj gxi dangxere malsanigxis. 16Kaj David ekpregxis al la Eternulo pri la infano; kaj David fastis, kaj li eniris, kaj pasigis la nokton sur la tero. 17Kaj ekinsistis super li la plejagxuloj de lia domo, por igi lin levigxi de la tero; sed li ne volis, kaj li ne mangxis kun ili. 18En la sepa tago la infano mortis. Kaj la servantoj de David timis sciigi al li, ke la infano mortis; cxar ili pensis:Jen dum la infano ankoraux vivis, ni parolis al li, kaj li ne auxskultis nian vocxon; kiel do ni diros al li, ke la infano mortis? li faros ian malbonon. 19Sed kiam David vidis, ke liaj servantoj murmuretas inter si, li komprenis, ke la infano mortis; kaj David diris al siaj servantoj:CXu la infano mortis? Kaj ili respondis:GXi mortis. 20Tiam David levigxis de la tero, lavis sin kaj oleis sin kaj sxangxis siajn vestojn, kaj iris en la domon de la Eternulo, kaj adorklinigxis. Poste li venis en sian domon; li petis, ke oni donu al li panon, kaj li mangxis.

21Tiam diris al li liaj servantoj:Kion signifas tio, kion vi faris? dum la infano estis ankoraux vivanta, vi fastis kaj ploris; kaj kiam la infano mortis, vi levigxis kaj mangxis! 22Kaj li respondis:Dum la infano ankoraux vivis, mi fastis kaj ploris; cxar mi pensis:Kiu scias? eble la Eternulo indulgos min kaj la infano vivos. 23Sed nun gxi mortis; por kio do mi fastos? cxu mi povas ankoraux revenigi gxin? mi iros al gxi, sed gxi ne revenos al mi.

24Kaj David konsolis sian edzinon Bat-SXeba, kaj envenis al sxi kaj kusxis kun sxi; kaj sxi naskis filon, kaj li donis al li la nomon Salomono; kaj la Eternulo lin amis. 25Kaj li transdonis lin en la manojn de la profeto Natan; cxi tiu donis al li la nomon Jedidja, pro la Eternulo.

26Joab ekmilitis kontraux Raba de la Amonidoj, kaj venkoprenis la regxan urbon. 27Kaj Joab sendis senditojn al David, kaj dirigis:Mi militis kontraux Raba, kaj mi venkoprenis la urbon de akvoj; 28nun kolektu la reston de la popolo, kaj siegxu la urbon kaj prenu gxin; cxar alie, se mi prenus la urbon, oni nomus gxin per mia nomo. 29Tiam David kolektis la tutan popolon, kaj iris al Raba, kaj militis kontraux gxi kaj prenis gxin. 30Kaj li prenis la kronon de Malkam de lia kapo; gxi havis la pezon de kikaro da oro; en gxi estis multekosta sxtono, kiu transiris sur la kapon de David. Kaj da militakirajxo li elportis el la urbo tre multe. 31Kaj la popolon, kiu tie estis, li elirigis, kaj metis gxin al segiloj kaj al feraj drasxiloj kaj al feraj hakiloj kaj forkondukis al brikfarejoj. Tiele li agis kun cxiuj urboj de la Amonidoj. Kaj David kaj la tuta popolo revenis Jerusalemon.



Esperanto

Bible Hub

2 Samuel 11
Top of Page
Top of Page