Samuel 2 17
Esperanto
1Kaj Ahxitofel diris al Absxalom:Permesu al mi elekti dek du mil virojn, kaj mi levigxos kaj postkuros Davidon en la nokto. 2Mi atakos lin, kiam li estos laca kaj liaj manoj estos malfortaj; mi teruros lin tiel, ke forkuros la tuta popolo, kiu estas kun li; tiam mi mortigos la regxon solan. 3Kaj mi revenigos la tutan popolon al vi; kiam revenos cxiuj, krom tiu, kiun vi sercxas, tiam al la tuta popolo farigxos paco. 4Kaj la afero placxis al Absxalom kaj al cxiuj plejagxuloj de Izrael.

5Tamen Absxalom diris:Alvoku ankoraux HXusxajon, la Arkanon, por ke ni auxdu ankaux tion, kion li diros. 6Kiam HXusxaj venis al Absxalom, Absxalom diris al li:Jen kion diris Ahxitofel; cxu ni faru tion, kion li diris? se ne, tiam diru vi. 7Tiam HXusxaj diris al Absxalom:Ne bona estas la konsilo, kiun donis Ahxitofel cxi tiun fojon. 8Kaj HXusxaj diris plue:Vi konas vian patron kaj liajn virojn, ke ili estas fortuloj; krom tio ili estas koleraj, kiel urso, de kiu oni forrabis la infanojn sur la kampo; kaj via patro estas sperta militisto, kaj li ne dormos nokte kun la popolo. 9Jen nun li kasxigxas en ia kaverno aux en ia alia loko. Se en la komenco iu el la niaj falos, kaj disvastigxos la famo, ke havis malvenkon la popolo, kiu sekvas Absxalomon, 10tiam ecx la plej kuragxa, kiu havas koron, similan al la koro de leono, senkuragxigxos; cxar la tuta Izrael scias, kiel fortaj estas via patro, kaj la militistoj, kiuj estas kun li. 11Tial mi konsilas:kolektu al vi la tutan Izraelon, de Dan gxis Beer- SXeba, tian multegon, kiel la sablo apud la maro, kaj vi persone iru meze de ili. 12Kaj ni atakos lin, en kiu ajn loko li trovigxos, kaj ni surfalos sur lin, kiel falas la roso sur la teron; kaj el li, kun cxiuj viroj, kiuj estas kun li, ne restos ecx unu. 13Kaj se li enfermigxos en urbo, tiam la tuta Izrael cxirkauxigos tiun urbon per sxnuroj, kaj trenos gxin en la riveron, gxis ne restos tie ecx sxtoneto. 14Tiam diris Absxalom kaj cxiuj Izraelidoj:La konsilo de HXusxaj, la Arkano, estas pli bona, ol la konsilo de Ahxitofel. Sed la Eternulo decidis detrui la bonan konsilon de Ahxitofel, por ke la Eternulo venigu malfelicxon sur Absxalomon.

15Kaj HXusxaj diris al la pastroj Cadok kaj Ebjatar:Tiel kaj tiel konsilis Ahxitofel al Absxalom kaj al la plejagxuloj de Izrael, kaj tiel kaj tiel konsilis mi; 16nun sendu rapide, kaj dirigu al David jenon:Ne pasigu cxi tiun nokton sur la ebenajxo de la dezerto, sed transiru, por ke ne pereu la regxo, kaj la tuta popolo, kiu estas kun li. 17Jonatan kaj Ahximaac staris apud En-Rogel; servantino iris kaj sciigis al ili, por ke ili iru kaj sciigu al la regxo David, cxar ili ne devis sin montri kaj veni en la urbon. 18Sed ilin ekvidis iu junulo, kaj raportis al Absxalom; dume ili ambaux rapide iris, kaj venis en Bahxurimon en la domon de unu homo, sur kies korto trovigxis puto, kaj ili malsupreniris tien. 19Kaj lia edzino prenis kaj sternis kovrotukon super la aperturo de la puto kaj sxutis sur gxin grion, por ke oni nenion rimarku. 20Kiam la servantoj de Absxalom venis al la virino en la domon, kaj demandis, kie estas Ahximaac kaj Jonatan, la virino respondis al ili:Ili iris trans la akvujon. Kaj ili sercxis kaj ne trovis, kaj ili revenis Jerusalemon.

21Kiam ili foriris, tiuj eliris el la puto, kaj iris kaj raportis al la regxo David, kaj diris al David:Levigxu, kaj transiru rapide la akvon, cxar tiel kaj tiel konsilis kontraux vi Ahxitofel. 22Tiam levigxis David, kaj la tuta popolo, kiu estis kun li, kaj ili transiris Jordanon antaux la matenigxo; kaj restis neniu, kiu ne estus transirinta Jordanon.

23Kiam Ahxitofel vidis, ke oni ne plenumis lian konsilon, li selis azenon, levigxis kaj iris al sia domo, en sian urbon, faris ordonojn pri sia domo, kaj sufokis sin kaj mortis; kaj oni enterigis lin en la tombo de lia patro.

24Dume David venis en Mahxanaimon, kaj Absxalom transiris Jordanon, li kaj cxiuj viroj de Izrael kun li. 25Kaj Amasan Absxalom starigis super la militistaro anstataux Joab; Amasa estis filo de viro, kies nomo estis Jitra, el Jizreel, kaj kiu envenis al Abigail, filino de Nahxasx, fratino de Ceruja, patrino de Joab. 26Kaj Izrael kaj Absxalom starigxis tendare en la lando Gilead.

27Kiam David venis en Mahxanaimon, tiam SXobi, filo de Nahxasx, el Raba de la Amonidoj, kaj Mahxir, filo de Amiel, el Lo-Debar, kaj Barzilaj, la Gileadano, el Roglim, 28alportis litojn kaj tapisxojn kaj argilajn vazojn, kaj tritikon kaj hordeon kaj farunon kaj rostitajn grajnojn, kaj fabojn kaj lentojn, ankaux rostitajn, 29kaj mielon kaj buteron kaj sxafojn kaj fromagxojn; ili alportis al David, kaj al la popolo, kiu estis kun li, por mangxi; cxar ili diris:La popolo estas malsata kaj laca kaj soifa en la dezerto.



Esperanto

Bible Hub

2 Samuel 16
Top of Page
Top of Page