Moseo 2: Eliro 29
Esperanto
1Kaj jen estas tio, kion vi devas fari al ili, por sanktigi ilin, ke ili estu pastroj al Mi:prenu unu virbovidon kaj du virsxafojn sendifektajn; 2kaj macan panon, kaj macajn kukojn, miksitajn kun oleo, kaj macajn flanojn, sxmiritajn per oleo; el delikata tritika faruno faru ilin. 3Kaj metu ilin en unu korbon, kaj venigu ilin en la korbo, kaj ankaux la bovidon kaj la du virsxafojn. 4Kaj Aaronon kaj liajn filojn alvenigu al la pordo de la tabernaklo de kunveno, kaj lavu ilin per akvo. 5Kaj prenu la vestojn, kaj metu sur Aaronon la hxitonon kaj la tunikon de la efodo kaj la efodon kaj la surbrustajxon, kaj zonu lin per la zono de la efodo. 6Kaj metu la cidaron sur lian kapon, kaj metu la sanktan kronon sur la cidaron. 7Kaj prenu la oleon de sanktoleado, kaj versxu sur lian kapon kaj sanktoleu lin. 8Kaj liajn filojn alvenigu, kaj vestu ilin per la hxitonoj. 9Kaj zonu ilin per zono, Aaronon kaj liajn filojn, kaj alligu sur ili mitrojn, por ke al ili apartenu la pastreco laux eterna legxo; kaj konsekru Aaronon kaj liajn filojn.

10Kaj alvenigu la bovidon antaux la tabernaklon de kunveno, kaj Aaron kaj liaj filoj metu siajn manojn sur la kapon de la bovido. 11Kaj bucxu la bovidon antaux la Eternulo, cxe la pordo de la tabernaklo de kunveno. 12Kaj prenu iom el la sango de la bovido kaj metu per viaj fingroj sur la kornojn de la altaro, kaj la tutan ceteran sangon elversxu cxe la bazo de la altaro. 13Kaj prenu la tutan sebon, kiu kovras la internajxon, kaj la reton de la hepato, kaj la du renojn, kaj la sebon, kiu estas sur ili, kaj incense bruligu ilin sur la altaro. 14Kaj la karnon de la bovido kaj gxian felon kaj gxian malpurajxon forbruligu per fajro ekster la tendaro; gxi estas pekofero.

15Kaj unu virsxafon prenu, kaj Aaron kaj liaj filoj metu siajn manojn sur la kapon de la virsxafo. 16Kaj bucxu la virsxafon, kaj prenu gxian sangon kaj aspergu la altaron cxirkauxe. 17Kaj la virsxafon dishaku en partojn, kaj lavu gxian internajxon kaj gxiajn krurojn, kaj metu ilin sur gxiajn partojn kaj sur gxian kapon. 18Kaj forbruligu la tutan virsxafon sur la altaro; gxi estas brulofero por la Eternulo; agrabla odorajxo, fajrofero por la Eternulo gxi estas.

19Kaj prenu la duan virsxafon, kaj Aaron kaj liaj filoj metu siajn manojn sur la kapon de la virsxafo. 20Kaj bucxu la virsxafon, kaj prenu iom el gxia sango kaj metu sur la malsupran randon de la dekstra orelo de Aaron kaj sur la malsupran randon de la dekstra orelo de liaj filoj kaj sur la dikan fingron de ilia dekstra mano kaj sur la dikan fingron de ilia dekstra piedo; kaj aspergu per la sango la altaron cxirkauxe. 21Kaj prenu el la sango, kiu estos sur la altaro, kaj sanktan oleon, kaj aspergu Aaronon kaj liajn vestojn kaj liajn filojn kaj la vestojn de liaj filoj kune kun li; kaj sanktigxos li kaj liaj vestoj kaj liaj filoj kaj la vestoj de liaj filoj kune kun li.

22Kaj prenu de la virsxafo la sebon kaj la voston, kaj la sebon, kiu kovras la internajxon, kaj la reton de la hepato, kaj la du renojn, kaj la sebon, kiu estas sur ili, kaj la dekstran femuron, cxar tio estas virsxafo de konsekrado; 23kaj unu bulon da pano kaj unu kukon kun oleo kaj unu flanon, el la korbo kun macoj, kiu staras antaux la Eternulo; 24kaj metu cxion sur la manojn de Aaron kaj sur la manojn de liaj filoj, kaj skuu tion kiel skuoferon antaux la Eternulo. 25Kaj prenu tion el iliaj manoj, kaj forbruligu gxin sur la altaro kune kun la brulofero, kiel agrablan odorajxon antaux la Eternulo; gxi estas fajrofero por la Eternulo.

26Kaj prenu la brustajxon de la virsxafo de konsekrado de Aaron, kaj skuu gxin kiel skuoferon antaux la Eternulo; kaj tio estos via parto. 27Kaj sanktigu la brustajxon de skuado kaj la femuron de levado, kiuj estis skuitaj kaj levitaj el la virsxafo de konsekrado de Aaron kaj de liaj filoj; 28kaj tio estu por Aaron kaj por liaj filoj porcxiama destinitajxo de la Izraelidoj; cxar gxi estas levofero, kaj levofero gxi estu de la Izraelidoj, el iliaj pacoferoj ilia levofero al la Eternulo.

29Kaj la sanktaj vestoj de Aaron estu por liaj filoj post li, por ke ili estu sanktoleataj en ili kaj por ke ili estu konsekrataj en ili. 30Dum sep tagoj portu ilin sur si tiu el liaj filoj, kiu estos pastro anstataux li, kaj kiu venos en la tabernaklon de kunveno, por servi en la sanktejo.

31Kaj la virsxafon de konsekrado prenu, kaj kuiru gxian viandon sur sankta loko. 32Kaj Aaron kaj liaj filoj mangxu la viandon de la virsxafo, kaj la panon, kiu estas en la korbo, cxe la pordo de la tabernaklo de kunveno. 33Kaj ili tion mangxu, cxar per tio ili purigxis, por ke ili estu konsekritaj kaj por ke ili estu sanktigitaj. Laiko tion ne mangxu, cxar tio estas sankta. 34Se el la viando de konsekrado kaj el la pano restos iom gxis la mateno, tiam forbruligu la restajxon per fajro; gxi ne estu mangxata, cxar gxi estas sankta.

35Kaj agu kun Aaron kaj kun liaj filoj tiel, kiel Mi cxion ordonis al vi; dum sep tagoj konsekru ilin. 36Kaj propekan bovidon oferu cxiutage por senpekigxo; kaj senpekigu la altaron, oferante sur gxi, kaj oleu gxin, por gxin sanktigi. 37Dum sep tagoj senpekigu la altaron kaj sanktigu gxin; kaj la altaro farigxu plejsanktajxo; cxio, kio ektusxos la altaron, farigxos sankta.

38Jen tio, kion vi metos sur la altaron:du jaragxajn sxafidojn cxiutage, cxiam; 39unu sxafidon oferu matene, kaj la duan sxafidon oferu cxirkaux la vespero; 40kaj por unu sxafido dekonon de efo da delikata faruno, miksita kun kvarono de hino da elpistita oleo, kaj kvaronon de hino da vino por versxoferi. 41La duan sxafidon oferu cxirkaux la vespero; faru kun gxi kiel kun la matena donofero kaj versxofero, ke gxi estu agrabla odorajxo, fajrofero por la Eternulo, 42cxiama brulofero en viaj generacioj cxe la pordo de la tabernaklo de kunveno antaux la Eternulo, kie Mi aperados antaux vi, por paroli tie kun vi. 43Kaj Mi aperados tie antaux la Izraelidoj, kaj la loko sanktigxos per Mia gloro. 44Kaj Mi sanktigos la tabernaklon de kunveno kaj la altaron; kaj Aaronon kaj liajn filojn Mi sanktigos, por ke ili estu Miaj pastroj. 45Kaj Mi logxos inter la Izraelidoj, kaj Mi estos por ili Dio. 46Kaj ili sciu, ke Mi estas la Eternulo, ilia Dio, kiu elirigis ilin el la lando Egipta, por ke Mi logxu inter ili, Mi, la Eternulo, ilia Dio.



Esperanto

Bible Hub

Exodus 28
Top of Page
Top of Page