Ezra 10
Esperanto
1Kiam Ezra pregxis kaj faris konfeson, plorante kaj kusxante antaux la domo de Dio, kolektigxis al li el la Izraelidoj tre granda amaso, viroj, virinoj, kaj infanoj; cxar ankaux la popolo tre multe ploris. 2Kaj ekparolis SXehxanja, filo de Jehxiel, el la idoj de Elam, kaj diris al Ezra:Ni faris krimon kontraux nia Dio, prenante edzinojn aligentajn el la popoloj de la lando. Tamen nun ekzistas espero por Izrael en cxi tiu afero. 3Nun ni faru interligon kun nia Dio, ke laux la konsilo de mia sinjoro, kaj de tiuj, kiuj havas timon antaux la ordonoj de nia Dio, ni forigos cxiujn virinojn kaj iliajn naskitojn, kaj estu farite konforme al la legxo. 4Levigxu, cxar vi devas okupi vin pri tio, kaj ni estos kun vi; estu kuragxa, kaj agu.

5Tiam Ezra levigxis, kaj jxurigis la cxefajn pastrojn, la Levidojn, kaj la tutan Izraelon, ke ili agos tiel; kaj ili jxuris. 6Kaj Ezra levigxis de antaux la domo de Dio, kaj iris al la cxambro de Jehohxanan, filo de Eljasxib, kaj eniris tien. Panon li ne mangxis kaj akvon li ne trinkis, cxar li funebris pri la krimo de la kaptitecanoj. 7Kaj oni proklamis en Judujo kaj Jerusalem al cxiuj, kiuj venis el la kaptiteco, ke ili kolektigxu en Jerusalem, 8kaj ke al cxiu, kiu ne venos tien post paso de tri tagoj, laux decido de la estroj kaj plejagxuloj estos anatemita lia tuta havo, kaj li estos ekskomunikita el la komunumo de la reenmigrintoj.

9Kaj kolektigxis cxiuj idoj de Jehuda kaj de Benjamen en Jerusalem post tri tagoj. Tio estis en la nauxa monato, en la dudeka tago de la monato. Kaj la tuta popolo sidis sur la placo antaux la domo de Dio, tremante pro cxi tiu afero kaj pro pluvo. 10Kaj levigxis Ezra, la pastro, kaj diris al ili:Vi faris krimon, prenante aligentajn edzinojn kaj pligrandigante la kulpon de Izrael. 11Tial faru nun konfeson al la Eternulo, Dio de viaj patroj, kaj plenumu Lian volon:apartigu vin de la popoloj de la lando kaj de la aligentaj edzinoj. 12Kaj la tuta komunumo respondis kaj diris per lauxta vocxo:Jes, kiel vi diras, tiel estu farite. 13Tamen la popolo estas grandnombra, kaj la tempo nun estas pluva, kaj ni ne havas forton, por stari sur la strato; cetere tio ne estas afero de unu tago aux de du, cxar ni multe pekis en tiu afero. 14Niaj estroj do starigxu pro la tuta komunumo, kaj cxiuj en niaj urboj, kiuj prenis aligentajn edzinojn, venu en difinita tempo, kaj kun ili la plejagxuloj de cxiu urbo kaj gxiaj jugxistoj, gxis oni forturnos de ni la flaman koleron de nia Dio pro tiu afero. 15Sed Jonatan, filo de Asahel, kaj Jahxzeja, filo de Tikva, kontrauxstaris tion, kaj Mesxulam, kaj SXabtaj, la Levido, helpis ilin.

16Kaj tiel faris la revenintoj el la kaptiteco. Kaj apartigxis por tio la pastro Ezra kaj cxefoj de patrodomoj laux iliaj patrodomoj, cxiuj lauxnome; kaj ili sidigxis en la unua tago de la deka monato, por esplori la aferon. 17Kaj gxis la unua tago de la unua monato ili finis la aferon pri cxiuj viroj, kiuj prenis aligentajn edzinojn.

18Kaj trovigxis el la pastridoj, kiuj prenis aligentajn edzinojn, el la filoj de Jesxua, filo de Jocadak, kaj el liaj fratoj:Maaseja, Eliezer, Jarib, kaj Gedalja. 19Kaj ili donis sian manon, ke ili forigos siajn edzinojn, kaj ke ili alportos pro sia kulpo virsxafon kiel kulpoferon. 20Kaj el la filoj de Imer:HXanani kaj Zebadja; 21el la filoj de HXarim:Maaseja, Elija, SXemaja, Jehxiel, kaj Uzija; 22el la filoj de Pasxhxur:Eljoenaj, Maaseja, Isxmael, Netanel, Jozabad, kaj Eleasa;

23kaj el la Levidoj:Jozabad, SXimei, Kelaja (ankaux nomata Kelita), Petahxja, Jehuda, kaj Eliezer;

24el la kantistoj:Eljasxib; el la pordegistoj:SXalum, Telem, kaj Uri;

25el la Izraelidoj:el la filoj de Parosx:Ramja, Jizija, Malkija, Mijamin, Eleazar, Malkija, kaj Benaja; 26el la filoj de Elam:Matanja, Zehxarja, Jehxiel, Abdi, Jeremot, kaj Elija; 27el la filoj de Zatu:Eljoenaj, Eljasxib, Matanja, Jeremot, Zabad, kaj Aziza; 28el la filoj de Bebaj:Jehohxanan, HXananja, Zabaj, Atlaj; 29el la filoj de Bani:Mesxulam, Maluhx, Adaja, Jasxub, SXeal, kaj Ramot; 30el la filoj de Pahxat-Moab:Adna, Kelal, Benaja, Maaseja, Matanja, Becalel, Binuj, kaj Manase; 31el la filoj de HXarim:Eliezer, Jisxija, Malkija, SXemaja, SXimeon, 32Benjamen, Maluhx, SXemarja; 33el la filoj de HXasxum:Matnaj, Matata, Zabad, Elifelet, Jeremaj, Manase, SXimei; 34el la filoj de Bani:Maadaj, Amram, Uel, 35Benaja, Bedja, Keluhu, 36Vanja, Meremot, Eljasxib, 37Matanja, Matnaj, Jaasaj, 38Bani, Binuj, SXimei, 39SXelemja, Natan, Adaja, 40Mahxnadbaj, SXasxaj, SXaraj, 41Azarel, SXelemja, SXemarja, 42SXalum, Amarja, Jozef; 43el la filoj de Nebo:Jeiel, Matitja, Zabad, Zebina, Jadaj, Joel, Benaja. 44CXiuj tiuj prenis edzinojn aligentajn; kelkaj el tiuj edzinoj naskis infanojn.



Esperanto

Bible Hub

Ezra 9
Top of Page
Top of Page