Moseo 1: Genezo 48
Esperanto
1Post tiuj okazintajxoj oni sciigis al Jozef: Jen, via patro estas malsana. Kaj li prenis kun si siajn du filojn, Manase kaj Efraim. 2Kaj oni sciigis al Jakob, dirante: Jen via filo Jozef venas al vi. Tiam Izrael strecxis siajn fortojn kaj sidigxis sur la lito. 3Kaj Jakob diris al Jozef: Dio la Plejpotenca aperis al mi en Luz, en la lando Kanaana, kaj benis min. 4Kaj Li diris al mi: Mi fruktigos vin kaj multigos vin kaj faros vin amaso da popoloj, kaj Mi donos cxi tiun landon al via idaro post vi kiel eternan posedajxon. 5Kaj nun viaj du filoj, kiuj naskigxis al vi en la lando Egipta antaux mia alveno al vi en Egiptujon, estas miaj; Efraim kaj Manase estu al mi, kiel Ruben kaj Simeon. 6Sed viaj infanoj, kiuj naskigxos al vi post ili, estu viaj; per la nomo de siaj fratoj ili estos nomataj en sia hereda parto. 7Kiam mi venis el Mezopotamio, mortis cxe mi Rahxel en la lando Kanaana, dum la vojo, kiam restis ankoraux iom da tero gxis Efrata; kaj mi enterigis sxin tie sur la vojo al Efrata, kiu estas nomata ankaux Bet-Lehxem.

8Kaj Izrael ekvidis la filojn de Jozef, kaj diris: Kiuj estas cxi tiuj? 9Kaj Jozef diris al sia patro: Ili estas miaj filoj, kiujn donis al mi Dio cxi tie. Kaj tiu diris: Alkonduku ilin al mi, kaj mi benos ilin. 10La okuloj de Izrael malfortigxis de maljuneco, li ne povis bone vidi. Jozef alkondukis ilin al li, kaj li kisis ilin kaj cxirkauxprenis ilin. 11Kaj Izrael diris al Jozef: Vidi vian vizagxon mi ne esperis, kaj jen Dio vidigis al mi ecx vian idaron. 12Kaj Jozef forigis ilin de liaj genuoj, kaj klinigxis antaux li vizagxaltere. 13Kaj Jozef prenis ambaux, Efraimon per sia dekstra mano, kontraux la maldekstra de Izrael, kaj Manasen per sia maldekstra mano, kontraux la dekstra de Izrael, kaj alkondukis ilin al li. 14Sed Izrael etendis sian dekstran manon kaj metis gxin sur la kapon de Efraim, kvankam li estis la pli juna, kaj sian maldekstran sur la kapon de Manase; li intence tiel faris per siaj manoj, cxar Manase estis la unuenaskito.

15Kaj li benis Jozefon, kaj diris: Dio, antaux kiu iradis miaj patroj Abraham kaj Isaak, Dio, kiu pasxtis min de mia naskigxo gxis la nuna tago,

16la angxelo, kiu savis min de cxia malbono-Li benu la knabojn; oni nomu ilin per mia nomo kaj per la nomo de miaj patroj Abraham kaj Isaak, kaj ili kresku kaj multigxu sur la tero.

17Jozef vidis, ke lia patro metis sian dekstran manon sur la kapon de Efraim, kaj tio ne placxis al li; kaj li prenis la manon de sia patro, por deturni gxin de la kapo de Efraim sur la kapon de Manase. 18Kaj Jozef diris al sia patro: Ne tiel, mia patro, cxar cxi tiu estas la unuenaskito; metu vian dekstran manon sur lian kapon. 19Sed lia patro rifuzis, kaj diris: Mi scias, mia filo, mi scias; li ankaux farigxos popolo kaj li ankaux farigxos granda, sed lia pli juna frato estos pli granda ol li, kaj lia idaro estos multenombra inter la popoloj.

20Kaj li benis ilin en tiu tago, dirante: Per vi benados Izrael, dirante: Dio vin faru kiel Efraim kaj Manase. Kaj li metis Efraimon antaux Manase.

21Kaj Izrael diris al Jozef: Jen mi mortas; kaj Dio estos kun vi kaj revenigos vin en la landon de viaj patroj. 22Kaj mi donas al vi unu pecon da lando preferece antaux viaj fratoj, kiun mi prenis el la manoj de la Amoridoj per mia glavo kaj pafarko.



Esperanto

Bible Hub

Genesis 47
Top of Page
Top of Page